Marjorie Boulton: Okuloj

OKULOJ, libro originale verkita en Esperanto de Marjorie Boulton, kun ilustrita kovrilo kaj portreto de la aŭtorino. 57.ª volumo sub la marko STAFETO. J. Régulo, eldonisto. La Laguna (Tenerife), Kanariaj Insuloj. Sept. 1967. 177 paĝoj. 18×12 cm. Prezo ne indikita.

OKULOJ estas novelaro kiu igas nin pensi, precipe, pri la virina psikologio, tiel diferenca de la vira. Marjorie Boulton reliefigas tiun diferencon kaj ĝuigas la leganton per sia karakteriza stilo. La tutmonda esperantistaro konas ŝiajn verkojn kaj scias ke, proze aŭ verse, ŝi «majstras» nian lingvon kvazaŭ naskita en Esperantujo.

La novelaro konsistas el jenaj rakontoj:

«Okuloj», kiu donas nomon al la tuta volumo, bona novelo rakontanta la moralan komplekson de junulino, kies vivon savas fama pentristo.

«Ebrivirgeco» (ĉu ne virgebrieco?), priskribas la latentajn amdezirojn de tridekkvinjara fraŭlino el angla metodista familio, bonedukita instruistino, kiu neniam kuraĝus malkovri siajn amsentojn, eble, eĉ ne klare konataj de ŝi mem, sed, kiuj floras dum ŝia unua hazarda ebrieto.

«Mezepoka historio», kortuŝa rakonto, kvazaŭlegendo pri kompatema kaj kompatinda reĝo trafita de lepro.

«La sekreto de la lernejestrino», fantaziaĵo pri eksterordinara lernejestrino dotita per supernatura povo, bone reganta siajn impulsojn por ne misuzi tiun povokapablon; tamen...

«Fenikso», sonĝo de astronomo sub la influo de ĵusaj sciigoj pri nia ĥaosa mondo. Ĉu profetaĵo rilate nia planedo?

«Vespera vizitanto», tiu estas homforma estaĵeto, el alia ĉiela astro, komisiita al la Tero por helpi la homojn kontraŭ forigebla malsano, per taŭga kaj komika rimedo.

«La venĝo-komitato» formita de forlasitaj virinoj kontraŭ ŝia komuna deloganto. Nur virinoj povus pensi tian venĝon.

«Tiel, kiel ĝi ne okazis», nova interpreto de la edena peko.

«Lernantino». Feliĉa ĝojo de viriniĝinta junulino, kies unuaj amludoj plibeligas ŝian vivon.

«Kaj kredu, se vi volas». Esperanta rakonto pri parolanta ruza hundo.

«Preter la limo». Ĉagrena travivaĵo ĉe landlimo.

«Nekvalifikitaj sorĉistinoj». Tri studentinoj ludas sorĉmetodojn por bonfari al amata doktorino sed, tial ke ili ne scias estri la magiajn fortojn...

«Interne kaj ekstere». Simpatia mondeto de miopa inteligenta infanino.

El tiu ĉi libro, frapas tuj nian atenton la preskaŭ konstanta forigo de la helpa verbo esti, kiam la propozicio restas klara. Laŭ tia logiko, frazoj kiel la sekvantaj aperas ofte: «Ĉu iu malafablis al vi?» (= Ĉu iu estis malafabla al vi?); «kiu videble sinceris» (= kiu videble estis sincera); «mi certas» (= mi estas certa); «ni malofte feliĉas» (= ni malofte estas feliĉaj); «por ne impertinenti» (= por ne esti impertinentaj); «ruĝis» (= estis, aŭ aspektis, ruĝe); «bluis» (= estis, aŭ aspektis, blue); «orbitis» (= estis en orbito); kaj aliaj verbigitaj vortoj kiel «ĥaosis», «paniki», «riveris», «necesis», «ritmis», «eblas», «pretis»... sed, foje, ankaŭ laŭ klasika maniero kiel «estas preta», «ne estas eble», «kio estas racia».

Nur du ŝajnajn preserarojn mi trovis; «proble» (60.ª paĝo) kaj «sinregivo» (139.ª paĝo).

Vere, oni legas kun plezuro tiun ĉi novelaron de Marjorie Boulton, pure kaj bele eldonita de STAFETO.

J. DEVIS
Boletín, n-ro 30 (166), marto-aprilo 1968

 

Reen al:

Okuloj Marjorie Boulton Ĉefpaĝo originala literaturo