Bunte varia kaj viva

El ombro. Antologio de prozo el Rusio. Moskvo, REU/Impeto 2008.

En la antaŭparolo de ĉi tiu libro oni atentigas pri tio, ke Esperanto-verkistoj el Rusio lastatempe konatas ĉefe per poezio. Kiel gravan escepton oni mencias la romanojn de Mikaelo Bronŝtejn. Jen do tamen aperas 99-paĝa antologio el dek ok prozaĵoj, plejparte tre mallongaj, de dek kvar rusaj aŭ Rusiaj verkintoj.

Multaj el la dek kvar nomoj jam estas relative konataj, kvankam ne pro beletra prozo. La leganto ne ekscias, kiuj verkoj estas kreitaj aparte por la kolekto, kaj kiuj estas ĉerpitaj "el la ombro" de tirkestoj. Oni tamen sentas, ke kelkaj kontribuantoj ne tre kutimas je proza verkado. Malgraŭ tio la kolekto estas tre plaĉa, eble ĉefe dank’ al sia bunta diverseco kaj senpretendeco.

La amplekso de la kontribuaĵoj ege varias. De Bronŝtejn aperas du noveloj en sume dudek du paĝoj. Male, tri personoj okupas nur po du paĝojn. Ankaŭ la ĝenroj same varias, de veraj noveloj tra rakonta prozo pli fragmenteca ĝis taglibrecaj notoj kaj impresoj en preskaŭ lirika prozo. Cetere, la alfabetan pecon de Viktor Aroloviĉ mi prefere nomus poezio ol prozo, sed tio montras nur, ke la ĝenraj limoj estas konvencioj.

Kompreneble oni trovas ankaŭ kvalitan varion, tamen ne tiugrade, ke tio vere ĝenus. La du Bronŝtejnaj noveloj estas tre bonaj kun realece vivaj homoj kaj suke scenigitaj medioj, kaj ili donas interesan rigardon al la vivo en Rusio kaj Sovetunio. Lia dua novelo, La ordeno, eĉ laŭ formo similas Sovetan prozon pri heroaj proletoj, sed kompreneble ĝia tendenco ne estus aprobita antaŭ tridek jaroj.

El aliaj kontribuaĵoj plaĉas al mi interalie Plagiato, infanaĝa memoro de Zoja Kaĉalova, kiu klarigas kial la mio ne plu verkis post la infanaj jaroj. Ankaŭ la duan pecon de Grigorij Arosev mi ŝatis; ĝi estas originala kaj enhave kaj forme, kaj krome ĝi lokas nin en neatenditan medion ĉe la Persa golfo. La novelo de Irina Mironova estas interesa kaj plaĉa enhave, sed bedaŭrinde tro malkoncize kaj mallerte rakontata. Io simila direblas pri la vivepizodoj de Valentin Melnikov: interesaj sed iom tro memadmire rakontataj por mia gusto. De Gafur Gazizi aperas du vortoĵongladoj, el kiuj precipe la unua estas sukcese humura kaj satira. Klara Ilutoviĉ notis pensojn kaj impresojn dum ĉiutaga trajnvojaĝo. Ili ja estas plaĉaj kaj plejparte interesaj, tamen mankas al mi io pli profunda kaj originala en ili. Fine mi menciu la enkondukan titolan pecon El ombro de Jurij Karcev, kiu iom filozofie-fabelece rakontas pri la rilato inter homo kaj ties ombro.

Nu, restas kelkaj nemenciitaj kontribuaĵoj, sed ankaŭ ili alportas sian ĉarmon al la antologio.

Lingve pli-malpli sufiĉas diri, ke la lingvaĵo estas normala, kun leĝera tono de rusa dialekto, tamen neniam ĝena. Ĉar la plej multaj eroj okazas en rekoneble rusa, Rusia aŭ Sovetia medio, tiu ruseca tono eĉ povas ion aldoni al la ĝenerala impreso. Kompreneble la dek kvar verkintoj havas ĉiu sian lingvaĵon, ofte simplan kaj klaran, iufoje pli komplikan kaj ĵongleman, sed ankaŭ tio ja estas normala.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

El ombro Ĉefpaĝo originala literaturo