Spikumi sur fekunda kampo

William Auld: Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj. 342 p. Rotterdam, 1997. UEA.

El la manoj de William Auld aperis en Esperanto trideko da libroj plus trideko da tradukaĵoj. Krom tio li abunde kontribuis al la gazetaro per artikoloj, eseoj, recenzoj, tradukaĵoj kaj propraj rakontoj. En 1997 li kolektis tiajn erojn gazete aperintajn en la volumo Pajleroj kaj stoploj.

La verko vere estas varia laŭ ĝenroj. Ĝi konsistas el kvar sekcioj: eseoj, rakontoj, tradukoj kaj libro-kulturo. La lasta sekcio konsistas el recenzoj, aŭ pli ĝuste plejparte el recenzaj eseoj pri Esperantaj verkoj originalaj kaj tradukitaj. La unua grandparte temas pri lingvaj kaj literaturaj temoj. La unua kaj lasta sekcioj kune plenigas 207 paĝojn el la 336 paĝoj da teksto en la volumo; do eblas diri, ke ĝi estas antaŭ ĉio esea verko.

Kiel eseisto Auld estas interesa, atentokapta, trafa, kelkfoje amuza. Mi ne ĉiam konsentas kun li – feliĉe, ĉar tio estus tro teda – sed preskaŭ ĉiam mi legas liajn tekstojn kun ĝuo. En pluraj eseoj kaj recenzoj li traktas la arton de tradukado, kaj tie li faras plurajn gravajn konstatojn, kiuj evidente fontas kaj el lia propra sperto, kaj el funda analizo de la temo.

Li konstatas, ke tradukoj estas duspecaj: unuflanke tiuj, kiuj tiel intime enradikiĝas, ke ili estas taksataj kvazaŭ indiĝenaj, kaj aliflanke tiuj, kiuj populariĝas sed restas fremdaj interne de la traduka kulturo (p. 30). Aliloke li atentigas pri tio, ke la traduko devas adaptiĝi al la normoj de la cellingvo, ne al tiuj de la fontlingvo. Poste li mencias, ke multaj tradukantoj al Esperanto volas konservi laŭvorte ĉiun detalon, ĉiun aspekton de la sankta nacilingva originalo, eĉ se necesas tordegi Esperanton aŭ aldoni amason da piednotoj kaj klarigadoj por komprenigi sian tekston. Kaj tion farante ili perfidas ne nur Esperanton, sed ankaŭ la originalon (p. 40).

Malgraŭ tio, Auld donas strange troigitajn laŭdojn al la Esperantaj tradukaĵoj ĝenerale. Li krome ege troigas la eblojn ekkoni la mondan literaturon per Esperanto. Tiom da libroj el tiom da lingvoj! – certe oni ricevas pere de Esperanto mirindan panoramon pri la monda literaturo! Akiri similon pere de iu nacia lingvo estus, se mi rajtas fidi miajn spertojn, ege malfacile (p. 35).

Tiun saman aserton jam ripetis milfoje diversaj Esperantistoj. Laŭ mia opinio tio estas tute fuŝa misinformo, kiun povas fari nur fanatikulo, kiu evitas esplori la faktojn, ĉar li konas pli altan internan veron. Mi eksperimente serĉis verkojn tradukitajn el kvin lingvoj en la svedan kaj en Esperanton, uzante la retajn katalogojn de la svedaj universitataj bibliotekoj kaj tiun de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. El la latva lingvo mi trovis 95 en la sveda, 6 en Esperanto, el la kartvela 12 en la sveda, 1 en Esperanto, el la irlanda 16 en la sveda, neniun en Esperanto, el la turka 233 en la sveda, 2 en Esperanto, el la indonezia 16 en la sveda, neniun en Esperanto. Ĉiu ajn povas ripeti aŭ daŭrigi la serĉadon pri laŭvolaj lingvoj, aŭ uzi alian pli bonan metodon laŭplaĉe.

Kvankam Auld do ofte elmontras troigitan opinion pri la benoj de la lingvo Esperanto, mi tamen devas diri, ke li ĝenerale en siaj eseoj trafe kaj klarvide analizas aferojn pri lingvo, literaturo kaj aliaj temoj.

Post la eseoj sekvas eta sekcio el sep mallongaj originalaj rakontoj. Laŭ indiko en la antaŭparolo, ili konstituas la kompletan fikcian prozon de Auld. Li eĉ skribas: Eldonista amiko ofte instigis min verki por li romanon. Ve, mi konstatas, ke tian talenton mi ne posedas: mankas al mi fikcia fantazio, krom en tre malgrandaj dozoj (p. 3). Efektive, eĉ tiuj dozoj ŝajnas iel homeopatiaj. La rakontetoj de Auld plejparte estas nuraj skizoj, kie precipe mankas fino. Verŝajne lia temperamento ne estis sufiĉe pacienca por ellabori eĉ mallongan novelon. Escepto estas Tempo fuĝas, la sola kompleta noveleto, kiu estas relative plaĉa leĝera humuraĵo. Memoroj de hommanĝinto donas la parolon al Vendredo, la servisto de Robinson Crusoe, kio unuavide ŝajnas al mi originala ideo. Bedaŭrinde Auld apenaŭ sukcesas aldoni ion al la rakonto de Defoe, kaj ĝenerale en ĉiuj sep rakontoj pleje mankas al la aŭtoro kapablo identiĝi kun la protagonistoj kaj alpreni ilian vidpunkton.

Plue sekvas ampleksa sekcio kun tradukaĵoj fare de Auld el dek kvin britaj verkistoj. Kun unu-du esceptoj la elektitaj verkistoj ne tre interesas min, kaj mi ĝenerale ne komprenas, kial inkluzivi tiujn tradukaĵojn en la volumon. Precipe tio validas pri la aperigo de po du ĉapitroj el du romanoj. Tamen necesas diri, ke Auld ja estis talenta tradukisto, kiu kuraĝe provis plej malsamajn ĝenrojn kaj stilojn. Iufoje mi sentas iomete troan ligitecon al anglaj esprimrimedoj, ekzemple per iom peza uzado de la participo -inta, sed lia tradukado certe estis pli altnivela ol tiu de multaj aliaj. Iuj taskoj tamen pli malfacilas ol aliaj, kiel ekzemple la vulgare ĉiutageca dialogo de Nell Dunn en Ekskurso kun la knabinoj.

La kvara, fina, plej ampleksa kaj eble plej valora sekcio estas Libro-kulturo, alivorte recenzaj eseoj pri verkoj originalaj kaj tradukitaj, beletraj kaj fakaj. Tie Auld vere montriĝas eminenta literatura kritikisto, kiu kapablas funde kaj interesveke trakti diversajn flankojn de la verkoj. Li saĝule analizas Hamleton kaj komparas la tradukojn de Zamenhof kaj Newell. Li ekvilibre pritraktas verkon de de Diego pri traduka lingvaĵo same kiel la faman La Litomiŝla tombejo de Piĉ. Poemarojn, dramon, romanojn, priliteraturajn verkojn, eĉ vortaron li scias recenzi tiel ke mi ekinteresiĝas kaj ekvolas legi la koncernajn verkojn, eĉ kiam li ne laŭdegas ĉion, kaj eĉ kiam temas pri ĝenro, kiu normale ne logas min. Jen la magio de vere bona literatura kritiko!

Do, granda parto de ĉi tiu volumo estas leginda, ĝuinda kaj valora kolekto. La malpli interesaj partoj ne tre ĝenas. Efektive, kiam oni postrikolte spikumas sur kampo plena je pajleroj kaj stoploj, oni estu preta trovi iom da grenventumaĵo kune kun la grajnaro. Ĉiuokaze la kampo de Auld ege fekundas.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Pajleroj kaj stoploj William Auld Ĉefpaĝo originala literaturo