LA POSTDOMO

Ĉiu, kiu iom regule legas E-gazetaron kaj ret-dissendojn, scias pri apero de "E-Civito", demisioj en Centra Oficejo, krizo en la rilatoj UEA-TEJO, malkresko de la membraro, kadukiĝo de Roterdama oficejo, la financaj problemoj... Kontraŭ negativaĵoj ekzistas potenca armilo - rido. Do jen somere 2003 dum Gotenburga UK furoris la libreto de István Ertl "La Postdomo" (Eldonejo Bero, Rotterdam). Prezo - 9 eŭroj, sed preskaŭ duonon de la teksto oni dum kelkaj monatoj povis senpage legi rete (nun, ŝajne, ne plu). Estas indikite, ke "el ĉi tiu dua eldono... estas forstrekitaj ĉiuj partoj de la unua eldono kiujn la procesoj ĉe la Boterhama Alta Kortumo kaj ĉe la Tribunusa Tribunalo de Sabloreto juĝis ofendaj kaj kalumniaj." Nature, oni ne trompiĝu, neniu unua eldono ekzistis - tiu frazo nur pravigas malgrandecon de la libreto kaj aludas ke la traktataj eventoj eble meritas eĉ pli drastajn vortojn...

Depost fama "La Majstro kaj Martnelli" ni ne havis tiom brilan primovadan satiron. Vere, "La Postdomo" eĉ superis la iam furoran kamaĉaĵon, ĉar celas pli vasten. La aŭtoro senindulge vipas la konatajn eventojn de lastaj jaroj. Eble oni memoras pri murdo de radikala nederlanda politikisto, post kio lia partio plipopulariĝis. Iom da fantazio kaj troigo, kaj jen ni vidas brilan detektivecan historieton kiu povus okazi en E-Movado.

Ĉiu membro de UEA probable sen granda peno identigos gesinjorojn Raneto Krozeti, Miela Liphari, Trefort Stilo aŭ Toy Bigboy. Evidente ĉiu el kelkdek rolantoj (ankaŭ tiuj, kiuj mem ne aperas, sed nur estas menciataj, kiel "ĉefa promulgisto Ĵaluznik") kaj nomhavaj objektoj havas realajn prototipojn. Serĉi ilin estas interesa kaj amuza tasko. Kelkajn ulojn oni eble identigos nur persone konante la prototipojn - mi certas ke ĉiu leganto konas almenaŭ unu el tiuj. Rolas ankaŭ protagonistoj el plifrue konataj E-satiraĵoj - Paula Mährti, E.Ország.

Viglega, sukplena lorjakeca stilo memorigas ankaŭ pri la Praga kaj - jam forgesita - "Sezona" skoloj. Jes, la leganto bezonas havi bonan vortprovizon aŭ rigardi vortaron - sed ja la libreto celas spertajn aktivulojn: kiu orientiĝas en subtilaĵoj de la movado, tiu kutime ne havas problemojn pri lingvoscio. Do ĝuu: "Ne koprolaliu. Mi statas malrelegaciita eksprizonen. Ili aperceptis mian inocenton." (Ne timu, tiel parolas nur unu persono, la ceteraj esprimas sin pli normale!) Ĉie estas disŝutitaj vortludoj - multas fikciaj nomoj, kiujn oni povas eĉ ne rimarki dum rapida lego: Novregio, Brutujo... Verŝajne por kapti kelkajn aludojn kaj vortludojn oni devas sci(et)i ankaŭ la nederlandan lingvon, sed pri multo eblas facile konjekti (televida "Kanaal Banaal", kiu iĝas "Kanaal Anaal" kaj "Kanaal Bacchanaal"). Iam oni ridas pro neatendita vortumo: "Humpty Dunkin kaj Peklo Kofri sidis antaŭ plastoglasoj da kafo en policejo. Ambaŭ aspektis certagrade naŭzaj kaj ambaŭ estas konataj el pli frua ĉapitro - tio estas, la plastokafo kaj la policejo en Veerkrachtsplein." Aŭ jen:

"-Aĥ, mi miksis, ĉi tio venis por Belartaj Konkursoj (...) de iu Tinĉjo Bold, nova talento. Eble li ricevos Pokalon Averaĝu, se ne Giorgio Kacmacho.

- Sed tiuj estas nek novaj, nek talentoj!

- Nu, kaj? Estas nek belartaj nek konkursoj!"

Neengaĝita preskoboldo apenaŭ sukcesus akurate fari el manpremoj - "mampremojn" kaj el retmesaĝo - "ratmasaĝon"...

Certe ne ĉiuj tuŝataj temoj estas egale gravaj. Por kompreni iujn el la multaj aludoj oni devus konstante legi revuojn "Esperanto", "La Ondo de Esperanto", "Monato", LF k.a., sed eble eĉ tio ne sufiĉos. Povas esti, kelkaj spritaĵoj plene kompreneblas nur al tiu, kiu mem laboris ĉe UEA-oficejo. Ne gravas. Estu stimulo por pli vasta publiko studi la novan historion de E-movado.

Fine de la libro la kadukaj muroj de la oficejo ekkrakis kaj falis por ĉiam. Ni esperu, ke la reala UEA sukcesos eviti la sorton de sia libra ĝemelo. Eble ĝuste dank’al tiu satira averto. Kaj sekva generacio de esperantistoj legos "La Postdomon" de I.Ertl (reeldonotan kun ampleksa komentaro) same kiel nun ni legas "La Verdan Biblion" de I.Lejzerowicz - ne nur por amuziĝi, sed ankaŭ por lerni movadhistorion de certa periodo, ekscii pri homoj kiujn alikaze glutus letea forgeso...

Valentin Melnikov (Moskvo)

Presita en Rusia Esperanto-Gazeto n-ro 5-6 (18-19) decembro 2003

 

 

Reen al:

La Postdomo István Ertl Ĉefpaĝo originala literaturo