Promeso en obskuro

originale verkita de Manuel de Seabra
eld. IEM, Vieno, 1997, 110 p.

Dudeko da kurtaj noveletoj malgraŭ diverseco de detaloj tre similas inter si (se vi tralegis 5 aŭ 10, la ceteraj donos al vi nenion plian), kaj la aŭtoro mem konfesas, ke tio estis liaj "teknikaj kaj lingvaj ekzercoj", ĉar lia "emo al verkarto estis tute nebridebla".

Ĉio estas dediĉita al putinumado. La ĉefa ideo: la socio maljustas, por virinoj de malaltaj klasoj ekzistas nur sola eblo akiri vivrimedojn por si kaj sia familio – ŝi devas labori streĉe, ĉar "virinoj rapide maljuniĝas" kaj post kelkaj jaroj jam neniu ŝin deziros. Oni preferas usonanojn, t.e. ties dolarojn, kaj ne ŝatas lokanojn kun "malforta" mono. La familianoj aprobas la "antikvan profesion" de la filino (fianĉino, edzino), eĉ fieras ke ŝi multe gajnas. La viroj estas lascivaj aĉuloj, inklinaj al ekzotikaj perversaĵoj. La aŭtoro kutime prezentas sin nobla heroo, donacas monon al povrulino sen pretendi ŝiajn servojn.

La eventoj okazas en plej diversaj landoj, do mi kun intereso legis priskribon de okazo en Moskvo. Tamen supozeble la aŭtoro neniam vizitis Ruslandon kaj ĉerpis sian inspiron nur el fuŝa gvidlibro kaj ies rerakontoj. Li sciu almenaŭ, ke de la hotelo Rossija la Ruĝa Placo absolute ne videblas, kaj ke la gardistoj ĉe la maŭzoleo de Lenin (delonge ne plu ekzistantaj) neniam havis ursofelajn ĉapojn.

Aspekto: luksa. Lingvaĵo: pli-malpli tradicia, sed kun kelkaj superfluaj neologismoj, precipe agacas multfoje uzata "fotri" (=trivi). Post la finlego mi sentis min kvazaŭ elrampinto el kloako, kaj eble la aŭtoro celis ĝuste tion: ĉiuj en merdo, kaj nur li – pura en blankaj vestoj... Se tiel, do li sukcesis perfekte.

Nu, se ekzistas viroj, ricevantaj plezuron pro ĵetado de haringoj al nuda virino – eble ekzistas ankaŭ ricevontaj plezuron pro legado de tiu libro.

Valentin Melnikov
presita en "Heroldo de Esperanto", n-ro 8 (1971), 30 jun 1999, p. 3

 

Reen al:

Promeso en obskuro Manuel de Seabra Ĉefpaĝo originala literaturo