Satiro primitiva

Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj. Serio Legu kaj lernu, Volumo 2. 80 p. Kaliningrado 2006, Sezonoj.

Satiro laŭ PIV estas ridindige kritika aŭ moka verko pri homaj malvirtoj. En Samideanoj la eldonejo Sezonoj kolektis dudek sep prozaĵojn plejparte tre mallongajn, kiuj celas prisatiri Esperanton aŭ esperantistojn.

Sendube ne decas recenzi verkon, al kiu oni mem kontribuis. Tamen mi ja povas diri opinion pri la dudek ses eroj de aliaj aŭtoroj. Kaj se juĝi laŭ ĉi tiu elekto, la Esperanta satirarto estas ĝenro ege primitiva kaj plumpa. La eroj unue aperis de 1912 ĝis 2005, kaj oni trovas en ili simplajn vortludojn, katastrofe malbonajn poetojn adasismajn, malsukcesajn gazeteldonistojn kaj naive fanatikajn Esperanto-propagandistojn. Neniam temas pri delikata humuro, sed ĉiam oni pentras la misaĵojn per okulŝiraj koloroj, troige kaj malsprite. Ne facilas scii, ĉu tiu plumpa verkostilo superregas pro manko de satira talento, aŭ pro neceso esprimi la mokon tiel evidente, ke neniu leganto miskomprenu nek maltrafu la intencon. Eble ambaŭ kialoj ĉeestas. Ĉiel kaj ĉial ajn, la tuto impresas al mi sufiĉe malĝojige.

Ne tro ĝenas min la manko de delikata ironio en la plej fruaj verkoj, tiuj de Devjatnin, Kozłowski kaj Wende el 1912-1914. Sed la samaj simplegaj mokrimedoj ripetiĝas eĉ ĝis Steele kaj Rivière en 2004-2005. Ĉu vere la nivelo de kreokapablo aŭ komprenpovo inter esperantistoj restas tiel stagnanta?

Mi trovis du erojn pli atentindajn en la verko. La unua iom ĉarmas per originaleco kaj absurdo – temas pri Lumbildit’ de Viktor Sapoĵnikov el 1984. La dua – Gastamo de Spomenka Štimec el 1990 – iom proksimas al realaj ĝenoj en la vivo de esperantistoj, tamen en koncentrita kaj akcelita formo.

La plej ampleksa ero estas nek satira nek humura, sed lasas al mi sufiĉe amaran guston post la legado. Ĝi estas Nia nigra filo de Jean Forge el 1961. En ĝi la aŭtoro priskribas tute sen distanco aŭ memkritiko kiel li klopodis fie ekspluati “nigran indiĝenon” – la niĝerianon Kola Ajayi – kiel papagan “reklamfiguron” de Esperanto, ĝis tiu sukcesis eskapi el la esperantista kaptilo.

La eldonaĵo enhavas ankaŭ biografietojn de la aŭtoroj kaj kelkajn klarigajn notojn. Mankas glosoj, interalie de slajdo kaj dunsti.

Sten Johansson

 

Reen al:

Samideanoj Ĉefpaĝo originala literaturo