Ĝuinda ironio kaj sincero

Kenelm Robinson: Se grenereto… 160 p. Londono 1930, eld. la aŭtoro.

Troviĝas unu-romanaj verkistoj, eble eĉ unu-novelaj, kiuj kreis unusolan valoran verkon inter aro da negravaj. Tipa ekzemplo povus esti Vladimír Váňa kaj lia Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo. Ankaŭ de la aŭtora nomo Kenelm Robinson estas konata precipe unu novelo, Apud Stacidomo Victoria, kiu prave eniris la antologiojn 33 rakontoj el 1964 kaj Trezoro – la Esperanta novelarto el 1989, kaj kiu cetere legeblas Interrete en
ttt-ejo de Esperantaj gejoj.

Kvankam tiu novelo eble estas lia ĉefverko, tamen ĝi ne estas la sola leginda teksto de la aŭtoro. Kenelm Robinson estis plumnomo de Kenelm Ralph Creusé Sturmer, kiu publikigis ankaŭ en sia vera nomo. Fakte, en El la notlibro de praktika esperantisto de Sturmer, eldonita en 1934 sed ŝajne verkita en 1931-32, li anoncis la morton de sia amiko Kenelm Robinson, sed tio estis ironia blageto, aŭ eble duonkaŝa averto, ke li intencis ne plu uzi tiun pseŭdonimon.

Kiel multaj angloj, Sturmer estis evidente obsedita de diferencoj inter homaj grupoj. Sed malkiel multaj angloj, li klare konsciis tiun obsedon. Plej grave li traktas diferencojn klasajn, sed ankaŭ tiujn inter angloj kaj ne-angloj. Cetere, pri la unua afero li havis rtiĉan personan sperton en sia vivo: li naskiĝis kaj edukiĝis ĝis sia 14a jaro en kultura burĝa hejmo, sed poste devis labori ĝis sia 27a jaro "kiel metiisto".

Interese tamen estas, ke seksajn diferencojn li ne esprimas kun simila akreco. Ŝajnas, ke por li tiu kampo estis pli komplika. Oni trovas en liaj verkoj virojn kun malklara seksa prefero, certan aprezon de knabinoj kiel "kamaradinoj", kaj klaran fascinon pri rondoj de samseksemuloj.

Duonon de la volumo Se grenereto… okupas novelego aŭ eĉ preskaŭa romaneto pri knaboj en eta angla pensionlernejo. La ceteron, fakte la unuan duonon, plenigas deko da noveloj ne tre ampleksaj. Kiel jam aludite, inter ili certagrade elstaras Apud Stacidomo Victoria, kiu prezentas la interrilaton aman aŭ amikan de du junaj viroj. Ĝi temas interalie pri serĉado de belo en poezio kaj ĉe knabinaj kruroj, trovado de belo en lokoj kaj cirkonstancoj ĝenerale ne konceptataj kiel belaj, eĉ eble pri sopirado kaj adorado de belo. Tion la aŭtoro kreis per stilo ege trafa, esprimriĉa tamen retenita, persona tamen neniel frapa. Al la intenso kontribuas la neprecize difinita speco de rilato inter la duopo. Vere, ĝi estas unu el la plej memorindaj noveloj de la Esperanta literaturo.

Tamen ankaŭ pluraj aliaj noveloj estas de alta nivelo. La paganta gasto estas ironie humura rakonto, kie la aŭtoro lerte elmontras sociajn antaŭjuĝojn en burĝeta medio. La manio estas psikologie majstre tajlita tripaĝa pensoĉeno pri la formiĝo de homa karaktero, lokita inter du replikojn de dialogo. La sukceso ironie, preskaŭ cinike, pritraktas hipokriton en literaturaj rondoj.

Troviĝas ankoraŭ du etaj psikologiaj skizoj tre zorge ellaboritaj, trafaj, ironiaj. Temas pri La narcisulo kaj La konfido. Sekvas kvin eroj konsistantaj preskaŭ nur el dialogoj, plejparte inter la mio kaj amiko nomata Sanderson. En tiuj la aŭtoro traktas temojn pri literaturo, esperantomovado kaj precipe pri la diferencoj inter angloj kaj la cetera homaro. Bedaŭrinde mankas en ili medio kaj kunteksto, mankas agado, mankas eĉ konkretaj detaloj kiuj helpus vivigi la personojn. La dialogoj efektive estas nur rezonado, interna konsiderado de la aŭtoro, esprimita en formo de replikoj. Kvankam la enhavo fojfoje interesas, ili ne vere ekvivas kiel noveloj. Unu el ili, La ŝokiĝemo, eĉ estas mise konstruita, tiel ke ne eblas kompreni kiu diras kion.

La ampleksa rakonto pri vivo en pensionlernejo, La fremda knabo, estas admirinda priskribo pri infana vivo en tre specifa medio. Ne facilas kompreni tiun kutimon de la angla burĝaro, forsendi siajn infanojn al tre dubindaj institucioj kun ŝajne malhumanaj edukprincipoj. Sed Sturmer ne akuzas, li montras kiel homoj vivas, adaptas sin al la cirkonstancoj. Li tamen priskribas sincere, kaj tiu sincero ebligas al la leganto emocii pri la vivo kaj kompati la knabojn. Evitante grandajn dramojn, la aŭtoro kreis tre konvinkajn scenojn, kie la leganto sentas ĉeeston, malgraŭ la stranga medio. Ankaŭ la diversaj karakteroj de tri-kvar knaboj bone aperas per konkretaj scenoj, dialogoj kaj epizodoj.

La stilo de ĉi tuta novelaro estas plejparte tre plaĉa. Tamen troviĝas en ĝi grava problemo, kiun la aŭtoro cetere konsciis. Sturmer estis pli ol kutime okupita de la preciza nuanco de vortoj kaj esprimoj. Li volis peri ne nur la sekan signifon, sed ĉiujn asociojn kaj konotaciojn. Sed kiel persono edukita en la angla burĝa kulturo, li pensis per la kategorioj de tiu, eĉ grandparte per la vortoj kaj frazaranĝoj de tiu, kvankam li kvazaŭ tradukis siajn pensojn en lingvajn erojn de Esperanto. La rezulto ofte estas frazoj kaj esprimoj, kie oni klare sentas la anglan fonon sub tavolo da Esperanto. Plej ekstreme tio aperas en la knaba ĵargono de la pensionlernejanoj, kie la aŭtoro eĉ kelkfoje aldonis piednote aŭ parenteze la "originalan" anglan esprimon. Sed ankaŭ jen kaj jen en la aliaj tekstoj tiu problemo videblas.

Fakte do la stilo de Sturmer iom varias. Kiam plej bona, plej adaptita al la ideoj portataj de la vortoj, ĝi povas esti tre delikata, trafa kaj senbalasta:

Golding imagis la povon, la okazon uzi ĝin, kaj sentis denove la vangojn varmiĝi. Dio, ĉu do li al aliaj homoj malsimilas, kaj, se jes, pro tio devas resti pario? Li ĵetis denove rigardon sur la vizaĝon de sia amiko kaj notis la kondamnemon kaj la nekomprenemon sur ties vizaĝesprimo.

Jen homo, al kiu ĉio nenormala estas nekomprenebla kaj tial kondamninda. Golding sentis ekmalamon kontraŭ li, kontraŭ ĉiuj, kiuj emas juĝi anstataŭ kompreni. (p. 19)

Aliokaze ĝi iel sinkas, preskaŭ genuas sub la pezo de tro angla pensado:

La sinteno de la dommastrino, kiu ne estis kutiminta al vizitantoj dum la vespero, kaj ne ŝatis la laboron pri sandviĉoj, kiel ankaŭ la sciigo, ke la kolego havas nenian diplomon, kaj starigis sian lernejon, post deĵoro tridekjara en la Hinda armeo, nur kiel komercan aferon, ambaŭ faktoroj kuniĝis por ĉesigi la rilaton. (p. 72)

Laŭ propra aserto Sturmer – aŭ, pardonu min, la mio en la novelaro de Kenelm Robinson – "uzis Esperanton en momentoj tre intimaj, efektive la plej intimaj de la vivo, mi uzis ĝin en multaj lokoj, en Parizaj bordeloj, en germanaj samseksemulaj kluboj, sur hungaraj montoj, en belgaj urbdomoj; mi skribis en taglibro aferojn, kiujn mi ne vortumis en iu alia lingvo, kaj simile povus diri multaj aliaj." (p. 153)

Nu, ĉu tio estas dirita ŝerce aŭ serioze, ĉiuokaze eblas diri, ke ni povas plu ĝui liajn verkojn ne nur en la menciitaj lokoj, sed krome en ankoraŭ multaj nemenciitaj kaj eble nemenciendaj!

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Se grenereto... K. R. C. Sturmer Ĉefpaĝo originala literaturo