Talentaj noveloj en bela stilo

Vladimir A. Glazunov: La Sfinkso de Steplando. Novelaro, 111 p. Fonto, Chapecó 1988.

Ĉi tiu sola verko de Vladimir A. Glazunov enhavas naŭ novelojn rakontitajn en mi-formo kvazaŭ proprajn travivaĵojn. Sep el ili estas rakontoj de relative juna geologo dum sciencaj vojaĝoj en diversaj partoj de Sovetunio, precipe en la sudaj respublikoj.

Glazunov konstruas siajn novelojn kun granda talento, lia rakonta stilo estas mirinde plaĉa, flua kaj atentokapta, kaj ankaŭ la lingvaĵo estas bonega, samtempe riĉa, internacia kaj facile komprenebla. La noveloj enhavas ravajn priskribojn pri naturaj pejzaĝoj, fascinajn portretojn de interesaj homoj, kiuj vekas simpation de la leganto. Ankaŭ la ideoj kaj pensoj troveblaj en la rakontoj estas simpatiaj kaj homecaj.

Mi aparte mencias la novelon Belulino Ajsulú kiel sukcesan kombinon de malnova fabelo kun nuntempa realismo. La longa La paĉjo Don donas al ni belan portreton kaj vivhistorion plenan de amaro, tamen kun ĉefe pozitiva tono, kaj krome ĝi sukcese konatigas al ni la vivon ĉe la riverego Dono.

Ankaŭ la titola verko La Sfinkso de Steplando estas tre lerte farita, bela kaj fascina historio kun kelkaj tre originalaj eroj en la intrigo. Bedaŭrinde ĝiaj lastaj sep linioj iom detruas ĝin per sia ekstreme edifa turno.

Do, la novelaro havas ne nur pozitivajn flankojn, kaj ĝuste la edifa tono de kelkaj noveloj estas minuso. Legante ilin mi forte sentas, ke ĉio okazas en la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kie ĉiuj homoj honestas kaj bonas, kaj nenio misas aŭ maljustas. Eble tio estas trajto de Soveta literaturo, tamen mi ne atendus trovi ĝin tiel malfrue kiel en 1988.

Oni trovas ankaŭ, precipe en La veneno de veratro, iom tro da sentimentaleco. La priskriboj pri Kaŭkazaj kaj Centraziaj regionoj kaj ties popoloj estas iom ŝarĝita de malnovstila admiro al la natureco, simpleco kaj vereco de tielnomataj naturaj popoloj, kaj de malŝato al la urba civilizo.

Alimán! Mi preferas
jurton al la palaco!
... ... ... ...
Mi preferas la selon
kaj la vojon nomadan
al komforta fotelo,
al la urba vivado
(p. 97)

Jen kiel versas al kirgiza knabino iu rusa poeto en La Ĉarmo de Ĉielmontaro, antaŭ ol revojaĝi hejmen al Moskvo!

Mi suspektas, ke ĉi novelaro estas malfrua ekzemplo el tradicia rusa literatura ĝenro de romantikaj vojaĝpriskriboj el foraj anguloj de la imperio. Ankaŭ en okcidento ja dum diversaj epokoj furoris verkoj de literatura ekzotismo.

Ĉe Glazunov la naturpriskriboj de la "ekzotaj" lokoj impresas iomete kiel turista admiro al belaj panoramoj, dum male la medio ĉe Dono aperas en pli matura, profundkona scenigo.

Kvankam la "mi" de la noveloj laŭdire vojaĝas labore, precipe pri geomorfologio, oni neniam rimarkas plenumon de iu ajn profesia tasko. Li marŝas, rajdas, veturas tra la pejzaĝo, sed ŝajne nur rigardas, miras kaj admiras, kaj krome interparolas kun la lokaj olduloj kaj belulinoj. Se temas pri konkreta laboro, ni efektive ekscias pli multe pri la vivo de kirgiza paŝtisto kaj de maljuna buisto sur Dono, ol pri la esploroj de nia geologo.

La komenca novelo, Ho mia kor', estas tute alispeca kaj prezentas hazardan renkontiĝon de "samideanaj" malamikoj sur batalkampo. Malgraŭ tiu temo, ĝi estas tre lerte kaj bonstile verkita. Ankaŭ la lasta novelo iom diferencas, ĉar ĝi estas nur kadro en kiu maljunulo prezentas humuran fabelon.

Malgraŭ kelkaj kritikoj, resuma prijuĝo pri La Sfinkso de Steplando povas esti nur tre pozitiva, precipe pro la bonega stilo kaj lerta konstruo de pluraj noveloj.

Sten Johansson

 

Reen al:

La Sfinkso de Steplando Vladimir A. Glazunov Ĉefpaĝo originala literaturo