Juna Amiko, februaro 2020

Luiza Carol

La infana rakontisto

Pri “Steĉjo-fabeloj” de Julia Sigmond. Ilustris Ágota Könczey. Eldonejo Exit, Kluĵo 2018, 68 paĝoj.

La protagonisto de tiu libreto estas Steĉjo, infaneto, komencanta viziti la infanĝardenon. Ĉiu ĉapitro fokusiĝas al iu interesa evento, kiun Steĉjo spertas dum la unuaj monatoj en la infanĝardeno de “Onjo Eva” (tiel la infanoj nomas sian amoplenan kaj saĝan infanvartistinon). Antaŭ ol viziti la infanĝardenon, Steĉjo erare supozis, ke knabinoj ne ŝatas ludi per konstrukuboj, kaj ludado per pupoj estas seninteresa por knaboj. Sed Onjo Eva kuraĝigas ĉiujn infanojn ludi per ĉiuj ludiloj. Unu el la knabinoj eĉ klarigas al Steĉjo kial ludado per pupo estas utila por la estonteco. Ŝi diras:

“Kiam vi estos granda kaj via edzino havos iun laboron, kio okazus, se vian fileton vi ne povus bani, vesti kaj manĝigi?”

Tiuj argumentoj konvinkas la etan Steĉjo ekludi kun pupo, kaj je sia miro li ja ĝuas tiun sperton, precipe kiam li “manĝigas” ĝin, fakte manĝante mem bongustajn pompecetojn. Ĉu ankaŭ vi konas knabojn, kiuj havis similajn spertojn?

Aliaj ĉapitroj priskribas aliajn aspektojn de la infanĝardena vivo: vizito al belega botanika ĝardeno, vizito al pupteatro, organizado de festo okaze de la naskiĝtago de Onjo Eva, organizado de spektaklo fare de pluraj infanĝardenoj de la urbo ktp.

Inter la eventoj plej ŝatataj de la infanoj estas la “fabelhoroj”, kiam Onjo Eva legas al ili po unu fabelon. Sed la protagonisto de la libreto, Steĉjo, estas talenta infano, kiu elpensas siajn proprajn fabelojn kaj lia patrino surpaperigas ilin en kajeron. Steĉjo eĉ revis fariĝi “Oĉjo Fabelisto” kiam li plenkreskos. Kiam la infanoj eksciis tiun sekreton, ili tuj scivolis aŭskulti la fabelojn de Steĉjo. Nun vi jam divenas kial la libro nomiĝas “Steĉjo-fabeloj”, ĉu ne?

Jes ja, Onjo Eva invitis lin foj-foje rakonti siajn proprajn fabelojn dum la “fabelhoroj”. 4 el la ĉapitroj de la libreto estas dediĉitaj al po unu fabelo de Steĉjo. Do entute vi trovos en la libreto 4 Steĉjo-fabelojn, kaj tio signifas ke triono el ĉiuj ĉapitroj prezentas “Steĉjo-fabelojn”. Ĉu vi scipovas kalkuli kiom da ĉapitroj havas la libreto?

Kompreneble, la “Steĉjo-fabeloj” estas la plej ekscitaj partoj de la libro, ĉar Steĉjo kapablis elpensi fantaziajn protagonistojn kaj fantaziajn eventojn. Ekzemple, li rakontis fabelon pri vagabonda steleto, kiu perdiĝis malproksime de sia stelfamilio. Alia Steĉjo-fabelo temas pri virino, kiu kapablis mirakle aperigi belegajn florojn por la urbo. En alia rakonto de Steĉjo aperas maljunulino, kiu trovis sorĉitan horloĝon monon-donantan.

(Kion vi supozas, ke ŝi faris per la granda monsumo, kiun ŝi akiris? Kion vi mem farus per granda monsumo?)

La Steĉjo-fabelo, kiun mi pleje ŝatis, temas pri ronda arĝenta lago, kies akvo kuracis ĉiuspecajn malsanojn. Pri tiu lago ekzistis multaj onidiroj, sed neniu sukcesis trovi ĝin, do la sciencistoj supozis, ke ĝi estas fantaziaĵo. Tamen, spritaj homoj decidis aliformi tiun fantaziaĵon en realaĵon. Ili plenumis per akvo grandan rondan valon, kie kreskis multaj arĝentkoloraj plantoj, kaj la rezulto estis ronda arĝentkolora lago. Verdire, ajna pura akvo estas ege saniga por homoj kaj bestoj, precipe se oni uzas ĝin por prepari teon. Sen akvo neniu homo, besto aŭ planto povus ekzisti.

Kvankam la Steĉjo-fabeloj estis tiom belaj kaj interesaj, la plej granda surprizo, kiun mi havis en la libreto, ne aperis en iu Steĉjo-fabelo, sed en la priskribo de iu spektaklo, kiun la infanoj preparis. Tiam evidentiĝis, ke en la ĝardeno de Onjo Eva la infanoj lernas Esperanton! Ili parkerigis iun amuzan kaj instruan poemon pri la Esperanta alfabeto kaj deklamis ĝin koruse! Temas pri iu speciala poemo, verkita de Inga Johanson, el kiu mi citos nur la unuajn du versojn:

“A kiel afabla avo en Armenio
B kiel blua botelo en Bulgario… “

Unu post la alia, pri ĉiu litero de la Esperanta alfabeto la aŭtorino verkis po unu verson. Ĉu vi povas kalkuli kiom da versoj havas la tuta poemo?

Vi jam rimarkis, ke tiu poemo estas fakte ankaŭ tre amuza ludo, ĉu ne? Mi proponas al vi daŭrigi mem tiun ludon ĝis la fino de la Esperanta alfabeto.

Ĉu vi konas ajnan infanĝardenon, kie la infanoj lernas Esperanton? Se vi konas, bonvolu skribi pri ĝi al la redakcio de Juna Amiko. Mi konas neniun tian infanĝardenon. Eble ĝi eĉ ne ekzistas. En la okazo, ke ĝi ne ekzistas, tio signifas, ke ĝi estas fantaziaĵo de la aŭtorino. Sed ajna fantaziaĵo povas aliformiĝi en realaĵon, samkiel en la fabelo pri la ronda arĝenta lago. Ĉu vi ŝatus, ke en via infanĝardeno oni instruu Esperanton? Mi sugestas, ke vi petu viajn gepatrojn organizi tiajn lecionojn. Kaj eble foje, kiam vi mem plenkreskos, vi mem organizos lecionojn pri Esperanto en infanĝardeno. Kial ne? Belaj fantaziaĵoj meritas, ke oni provu aliformi ilin en realaĵojn…

Sur la dorsa kovrilo de la libreto aperas malnova foto de eta knabo, kies nomo estis ĝuste Steĉjo, samkiel la protagonisto. Kaj sub la foto eblas legi tiujn klarigojn:

“Steĉjo ne iĝis oĉjo-fabelisto, sed vera verkisto. Por la plenkreskuloj li verkis strangajn rakontojn. Steĉjo iĝis Stefano: Stefano Sigmond (1936-2014). Memore al mia frato mi skribis ĉi fabelojn.”

Do, la verkistino Julia Sigmond kreis tiun libreton memore al sia frato. Tio signifas, ke Steĉjo estis vera knabo, kiu talentis pri fabelumado. Ĉu ankaŭ vi elpensis kelkfoje fabelojn? Se ne, ĉu vi ŝatus provi tion?

 

 

Reen al:

Steĉjo-fabeloj Júlia Sigmond Ĉefpaĝo originala literaturo