Vojaĝi kun Spomenka

Spomenka Ŝtimec: Geografio de miaj memoroj. 140 p. Pro Esperanto. Vieno 1992.

Spomenka Ŝtimec: Nesenditaj leteroj el Japanio. 65 p. Hukuoka Esperanto-Societo. Zagreb - Hukuoka 1990.

Multaj esperantistoj verkas kaj publikigas rakontojn pri vojaĝoj. Vizitoj al kongresoj, renkontiĝoj kun konataj kaj nekonataj samideanoj en aliaj landoj. Ofte tiaj rakontoj havas nulan literaturan valoron kaj esprimas ĉefe naivan edifon pri la mirindaĵo, ke dank' al Esperanto oni havis okazon vidi novajn lokojn. Temas pri tekstoj, kiujn eblus nomi vastigitaj bildkartoj.

Kiam Spomenka Ŝtimec verkas en tiu ĝenro, la rezulto estas alia. Ŝi sukcesas - almenaŭ de temp' al tempo - transformi tiujn bildkartojn en literature valorajn novelojn. Per ŝiaj okuloj ni vere vidas kaj miras, per ŝia temperamento ni sentas kaj reagas, kaj per ŝia asociado ni ricevas impresojn, ideojn kaj konsiderojn trafajn, interesajn kaj pripensindajn.

La tekniko de Spomenka ofte estas ŝajne simpla, sed efektive tre konscia. Kutime ŝi apudmetas diversajn konkretajn observojn kun siaj propraj pensoj, asociaĵoj kaj sentoj. La rilatojn, la klarigojn kaj konkludojn ŝi emas lasi al la leganto. Kelkfoje ja aperas klarigoj historiaj aŭ aliaj, tamen ŝi iel sukcesas eviti la ĝenan impreson de prelegado al la leganto. Oni sentas pli-malpli ke ŝi memorigas al si mem tiujn aferojn, samtempe okulumante al ni. Kaj ŝi havas mirindan talenton densigi la grandajn, nekapteblajn aferojn de la mondo - politiko, kulturaj diferencoj, eĉ milito - en palpeblajn detalojn kaj ĉiutagajn situaciojn. Per tio ŝi ne malgrandigas ilin, sed alproksimigas ilin, senvualigas al ni ilian konkretan signifon por la ordinaraj homoj.

En Geografio de miaj memoroj aperas naŭ relative ampleksaj rakontoj el Azio, Ameriko, suda kaj norda Eŭropo. Tiu formato konvenas al la stilo de Spomenka, kaj mi legis ilin kun granda ĝuo. Kompreneble ŝi ne sukcesas senĉese teni saman sorĉan etoson - jen kaj jen aperas partoj kie iom tro stakiĝas sekaj informoj aŭ indiferentaj taglibraj notoj de laca vojaĝanto. Kiel tuto la kolekto tamen estas tre plaĉa. Eble mi tamen dezirus iom pli zorgan redaktadon, kiu povus ĝustigi la ortografion de kelkaj nomoj kaj eble glatigi iujn vortoformojn, sed la teksto ja legiĝas flue kaj ĝue.

Nesenditaj leteroj el Japanio estas parte iomete alistila. Temas pri sep nelongaj rakontoj pri vojaĝo tra Japanio en 1988. Iuloke, ekzemple en la komenca En Hiroŝimo, oni rekonas la tipan stilon de Spomenka, kun multaj personaj komentoj kaj pensoj. Sed pli ofte atakas nin vicoj da faktoj, spertoj, informoj, travivaĵoj, laŭ iom rapida ritmo, kiu eble bridis la Spomenkan asociadon. Nu, tio povas esti sekvo de tro plenplena vojaĝplano kaj eble influo de tro senripoza vivstilo de la vizitata lando. Kompreneble ankaŭ nura raportado pri kiel oni en Japanio manĝas, sidas, lavas vestaĵojn, banas sin, iras trajne ktp estas tre interesa por eŭropa leganto, tamen de Spomenka Ŝtimec mi atendus ion plian. Nu, kelkloke mi efektive ja ricevas tion, sed tute ne ĉie.

Malgraŭ tiu kritiko, necesas emfazi, ke al tiu, kiu ŝatas vojaĝi sidante en sia hejma fotelo, mi tre rekomendas vojaĝi kun Spomenka!

Sten Johansson

 

Reen al:

Geografio de miaj memoroj Nesenditaj leteroj el Japanio Spomenka Štimec Ĉefpaĝo originala literaturo