Insektiĝo de la masklismo

Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho): Sur la linio. 40 p. Bero, Berkeley 1991.

En sia unua verko, la kajereto Sur la linio, Georgo Kamaĉo kolektis naŭ novelojn verkitajn en la aĝo 20-25jara. La verko ne estas facile legebla, des pli ĉar la plej postulaj tekstoj aperas en ĝia unua parto. Camacho verkis plurajn el la noveloj en lingvaĵo densa, farĉita per vortoj maloftaj, novaj, preskaŭ esoteraj. La ĉefa malfacilaĵo tamen ne estas la lingvo, nek la senmajuskla ortografio, sed la stilo kaj rakontmaniero, kiu en kelkaj noveloj estas enigma, fermita. Plej facile alireblaj estas la lasta kvaropo de la kolekto. Ĉiuj naŭ noveloj tamen tre malsamas inter si.

La unua ero, antaŭtagmeze, estas mikrodramo okazanta en tago post nuklea milito, dum nuklea vintro. Ĝi estas densa laŭ stilo, sed enhave simpla, preskaŭ anekdota.

Simila sinprezento impresus efektive ĉiun ajn post longdaŭra subterumado sen kontaktoj kun alieuloj. Ĉefe se oni ne etopas, sed unusolas talpe. Tial li enlasis min plenfide.

Ĉu eble ankaŭ pro tio, ke mi ŝias? Li, sole sida sur senhoma strando de iea netrovebla insuleto, post vrakiĝo de la ŝipo sur kiu li plaĉe naŭtis, el la horizonto vidis iujn alboati. (p. 7)

En dudek ok tagojn sur ebeno blanka ni jam eniras pli enigman mondon. Pri kio ĝi temas? Mi vere ne scias diri certe. Eble pri la homa ekzisto kaj identeco, pri la rilato inter ideoj kaj materia mondo, eble eĉ pri la demando ĉu homoj estas unusolaj. En ĝi aperas iu ŝi, kiu per mensa forto kreas realajn objektojn en vitrino. Finfine ŝi aperigas eĉ... ne, prefere tion vi mem legu!

Sekvas tagmeze, bagatelo eble temanta kiel la antaŭa pri homa soleco aŭ ĝemeleco. En la leĝere absurda venecio 1944 ni spertas la statuiĝon de venkinta Hitler. Post ĝi, eble la novelo plej postula por la leganto - kiam vento ne blovas, kiu enhavas plurajn paralelajn rakontostriojn. Ĝi okazas en ia antaŭvespero de nuklea milito, aŭ ĉu ĉio disvolviĝas en la menso de knabo neniam dormanta? Aperas interalie aludoj al pentraĵoj de Bosch kaj Bruegel.

En la preskaŭ nur unupaĝa kiel mi transdonis mian sufoke pezan ŝarĝon ni trovas nin en Venecio kun kolera, incitita mio, kaj spertas, kiel li... jes, ĝuste transdonas tiun ŝarĝon. Tute alia etoso estas en mensogo de l' okuloj, mensogo de l' oreloj, kie Camacho imitas malnovan kronikon per stilo seka, retenita. Ĝi baziĝas sur sufiĉe simpla ideo, sed enhavas potencialon de simbolaj interpretoj. Ekzemple pri la adolesko kiel tempo, kiam la juna homo malfermas pordojn al pli vasta mondo, ĝis tiam ne alirebla al li.

En tute alia stilo la amuza, bunte frenezeta kia la semo prezentas al ni mizoginan entomologon, kiu kvazaŭ vikarie venĝas sin kontraŭ la inaro per observoj de mutaciita vir-manto - jen insektiĝo de la masklismo! Laste, en sendestine kunplektiĝas literaturo kaj vivo en leĝere kapturna maniero. Aperas interesa ideo, laŭ kiu la komputiloj donos al la literaturo alian rolon kaj uzon ol antaŭe.

Evidente Sur la linio ne estas legaĵo por eternaj komencantoj, eĉ ne por homoj kiuj nur meze regas Esperanton. Necesas ambicio kompreni kaj interesiĝo al literaturo por ĝui ĝin. Kiel jam dirite, la lingvo malfacilas, tamen la sola ĝena trajto estas ofta ripetado de la aborta sufikso -iĉ, kiu maksimume eble en la priinsekta novelo ŝajnas motivita. La kajereton krome kronas antaŭ- kaj postparoloj de de Diego kaj Iltis, sed ni esperu ke la juna Camacho post tiam sukcesis transdoni tiun "sufoke pezan ŝarĝon".

Sten Johansson

 

Reen al:

Sur la linio Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2