Recenze pri "Sur la linio"

(1) Tiuj kiuj ofte legas diversajn Esperantajn gazetojn kaj librojn eble bone konas la nomon kaj verkaron de Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho). (2) Legantoj nur de la revuo Esperanto eble rekonas la nomon kiel tiun de multpremiita juna talento. Kaj (3) iuj en ĉi lasta grupo kaj ankaŭ aliaj eble tute ne rekonas tiun nomon en Esperanta kunteksto. Se vi ne apartenas al la unua grupo, jen via ŝanco finfine konatiĝi kun verkoj de tiu talento en oportuna formo. Jen kolekto de naŭ rakontoj aperintaj en diversaj revuoj sed ne antaŭe enlibrigitaj.

Kamaĉo naskiĝis en 1966 kaj esperantistiĝis en 1981. Ĉi rakontojn li verkis inter 1986 kaj 1991. En la Belartaj Konkursoj de UEA en 1989 li estis premiita kiel Nova Talento. En la B.K. de 1990 li gajnis kvin premiojn kaj unu honoran mencion. Do, sufiĉe meteora famiĝado, simila al tiu de Mauro Nervi, nur kelkajn jarojn pli aĝa.

La rakontoj havas ĝenerale fantaziajn aŭ sciencfikciajn temojn. La lingvaĵo kaj stilo estas ofte aŭdace eksperimenta. Eble la plej fama el liaj provoj estas lia konstanta uzo de la sufikso -iĉ/ por indiki la masklan genron: sinjoriĉo, amikiĉo, junuliĉo, ktp., kiel alternativoj al la ordinaraĵoj laŭforme seksismaj.

Tiu iĉo estiĝis analoga al la paro ino/njo. Do: iĉo/ĉjo. Ankoraŭ daŭras debato ĉu tiaj ŝanĝoj necesas en Esperanta medio same kiel ĉe aliaj lingvoj. Mi ne prijuĝu la aferon ĉi tie; sed tiu sufikso ja konformas iugrade al la Esperanta lingvosento kaj ŝajne estas la plej taŭga tia rimedo ĝis nun proponita.

Ankaŭ grafike Kamaĉo eksperimentas. En proksimume duono de la rakontoj, majusklaj literoj tute mankas (imite al la stilo ludovikita?). Tio iom ĝenas la tujan komprenon sed instigas al zorga legado. Kaj la plej komplika (kaj konfuza) grafika eksperimento troviĝas en la rakonto kiam vento ne blovas. Sespaĝa ĝi prezentiĝas en tri kolumnoj, unue klare apartigitaj. Sed dum la legado la presitaĵo subite transfluas dekstren en alian kolumnon kaj tiel daŭrigas sin ĝis posta alfluo denove dekstren al la tria kolumno. Post tio necesas kreskanta peno trovi la ĝustan sekvantaĵon kaj iam iel finlegi la rakonton. Eble ĉiu rakonto en la libro bezonas pli ol unu tralegon por esti komprenata. Sed ĉi tiu bezonas tion pli ol la aliaj.

Ĝenerale la verketoj laŭtlegiĝas bone. Kamaĉo lerte uzas diversajn asonancojn kaj aliteraciojn ("stretajn stratojn", "turista torento"); kaj la ritmo ene de unu frazo ofte fluas senĝene.

Skriboj de du gravuloj ĉirkaŭas la verkaĵon: Fernando de Diego enkonduke, kaj Artur E. Iltis en postparolo. Iltis komparas ĉi modestan libron kun la simile eta Mondo kaj koro de Kalmán Kalocsay antaŭ 70 jaroj, kaj li bonvolas al la madridano Kamaĉo similajn famiĝadon kaj postan retrotaksadon.

Ĉu la famo de Georgo Kamaĉo restados kaj kreskados? Vi mem legu ĉi libreton kaj partoprenu la decidon. Se plaĉos al vi la spertita mensostreĉo, dorskovrile aperas listo de aliaj kamaĉaĵoj jam aperintaj libroforme por via estonta ĝuado kaj cerbumado. Kaj ne nur pliajn skribaĵojn, sed ankaŭ desegnaĵojn liajn vi povos en iuj tiuj lokoj renkonti.

Ĉi tiu estas la dua ero de la nova Eldonejo Bero, nuntempe troviĝanta en Berklio de Kalifornio kaj estrata de Ionel Onet, Vicdirektoro de la ELNA Centra Oficejo. Ni bonvenigu kaj kuraĝigu ĉi enusonajn klopodojn prezenti al ni Esperantajn literaturaĵojn.

Reginald Jaderstrom

El Esperanto USA, 1991:5

 

Reen al:

Sur la linio Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo