Realo fuĝas

Tempo fuĝas. 25 rakontoj el Monato 1980-1994. Redaktis William Auld. 159 p. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen 1995.

Ĉiumonate aperas novelo en la revuo Monato. Inter 1980 kaj 1994 do aperis 15x12=180 noveloj. Dudek kvin el tiuj oni prezentis en la kolekto Tempo fuĝas redaktita de William Auld en 1995.

Tute nature tiaspeca kolekto iĝas tre bunta, sed tio en si mem ne estus problemo. Montri la vastecon kaj varion de la Esperanta novelarto ja estus tre inda tasko. Tamen, ĉe la jena volumo, la impreso ne estas tre sukcesa. La supperrega sento ĉe la legado estas amatoreco, naiveco, nematureco de granda parto de la verkoj. Se ĉi tiu elekto prezentas la 25 plej bonajn novelojn el la 180, oni rajte demandas sin, kiaj estas la 155 neelektitaj. Mi tamen ne certas, ke oni volus sperti tion...

La kolekto komenciĝas per tempovojaĝado kaj finiĝas per surteriĝo de nifo. Sciencfikciaĵoj kaj fantastaĵoj vere formas konsiderindan parton de la verko. Aliaj oftaj ingrediencoj estas lingvoj - precipe Esperanto kaj Volapuko - kaj temoj fabelaj aŭ mitaj. Realismo ne tre oftas, kaj psikologia fundo eĉ malpli. Ŝajnas al mi, ke en ĉi noveloj fuĝas eble ne la tempo, sed la realo.

El la dudek kvin verkintoj, dudek tri - se juĝi laŭ la nomoj - estas viroj, du estas virinoj. Sendube tiu ekstrema malekvilibro kontribuis al tema malekvilibro. Estas konate, ke inter amatoraj verkantoj - almenaŭ en la okcidenta kultursfero - virinoj prefere verkas pri homaj rilatoj, viroj pri fantaziaj aventuroj. Kompreneble, tio nenion signifas al la nivelo de la verkoj. Tamen, en Tempo fuĝas oni devas des pli bedaŭri la malekvilibron, ĉar la du inaj kontribuantoj donis tre bonajn, legindajn, interesajn verkojn. Joanna Konstantinova en sia Gasto prezentas humanisman bildon pri homaj rilatoj kaj homa psikologio en bele pentrita realisma kadro. Timi perfidon de Koviljka Tišma Janković estas eble la plej valora psikologia studo de la kolekto, krome belstila.

Nu, ankaŭ inter la dudek tri viroj kelkaj donis legindajn kontribuojn. Temas ĉefe pri kelkaj el la jam konataj verkistoj. La atentokapta kaj fascina Ĉiuj vojoj de István Ertl baskulas ie inter realismo kaj magio aŭ fabelo. Lorjak partoprenas per tipa Lorjakaĵo, Malmorale, kie miksiĝas krimmistero, historio kaj spriteco. Perdita filo de Poul Thorsen estas unu el malmultaj tute realismaj rakontoj, sufiĉe trafa kaj pensiga. Ho Amy de la modernisma poeto Mao Zifu estas interesa, leginda kaj parte verŝajna rakonto, kiu tamen ricevis iom tro romantike naivan formon, kvankam lia samlandano, Shi Chengtai per La apostoliga kiso je mil mejloj superas lin koncerne naivon. La boatisto de István Nemere laŭ mia opinio estas unu el liaj plej bonaj noveloj. Tie ni renkontas la ĉiaman Nemere-an temon moderneco kontraŭ tradicio, tie estas trafaj, verecaj naturpriskriboj, kaj ankaŭ la protagonisto aperas tre verŝajne kaj realisme. Ne okazas dramaj eventoj, aŭ pli ĝuste, la dramo de tiu rakonteto ne havas dramecajn formojn. La titola novelo Tempo fuĝas de William Auld komence de la kolekto estas ĉarma ĉiutageca bagatelo, kiu ludas pri la koncepto tempovojaĝado.

Aliaj konataj kontribantoj ne aperas per siaj plej bonaj verkoj. De Higinio García aperas la enkonduka novelo pri lia Uzinurbo, la longa Neĝis ĉi-matene, frostas ĉi-nokte, kiu laŭ mia gusto multe malsuperas kelkajn el liaj aliaj noveloj. Ĝi enhavas iom tro da klarigoj ne motivitaj de la interna rakonta logiko, krome iom ĝenas min la teda volapukumado. Tamen, el la scifiaĵoj de Tempo fuĝas, ĉi tiu sendube estas la plej valora. De Julian Modest aperas Sudlanda renkonto, kiu same ne apartenas al la pintoj de tiu verkisto. Iom teda, tro da Esperanta edifo, laŭ mi. Kaj Dezerta dizerto de Gonçalo Neves estas nevenkebla fortikaĵo el vortoj, kie la ebla etoso kaj magio perdiĝas dum la lingva deĉifrado. Male, La nekonstruebla turo de Bernard Golden tre facile digesteblas. Temas pri fabelo kun tute tradicia intrigo kaj spriteta fino. Mankas tamen profundo, kaj denove ĝenas la obsedo je vortoj Volapukaj. De Bertram Potts aperas La rabatako, militheroaĵo kiu ja sukcesas kapti la atenton kaj krei certan eksciton, tamen estas tro longa por sia kliŝe bagatela fino.

Menciindas ankoraŭ kelkaj eroj en la kolekto. Erareto de la nekonata (al mi) Ĝim Kuŝino estas sufiĉe simpla rakonto pri konfuzo dum vojaĝo en lando kun nekomprenata lingvo. Iomete, tamen je tolerebla dozo, rolas en ĝi Esperanto. Plej imponas ĝia trafa, efika stilo, tute konvena al ĉi rakonto. La leganto tuj komprenas la "solvon" de la eraro, tamen restas ekscito kaj ĝuo. Jen minora perlo, mi dirus.

En Kie estas Marisa de Francesco Pignatelli ni venas rekte en la kapturnan etoson dum karnavalo en Venecio. Ĝi estas stile tre sukcesa, kaj la aŭtoro tre lerte peras al ni la melankolion meze de freneza gajeco, la homan solecon meze de homamaso, la daŭran amsopiron meze de efemeraj amaventuroj. Ankaŭ ĉi novelo estas eta majstraĵo, kiu cetere meritus redaktan korekton de la ripetata "ermeleno" (= ermeno).

Do, sume kaj resume, mi trovas malpli ol dekon da vere legindaj noveloj en ĉi kondensaĵo el dek kvin jaroj da Monataj noveloj. Ĉu mi havas tro altajn postulojn? Eble jes, tamen estu certa, ke mi ne menciis la vere malbonajn kontribuaĵojn en Tempo fuĝas. Ili ripozu en indulga silento!

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Tempo fuĝas Ĉefpaĝo originala literaturo

 

3