El tero kaj etero

EL TERO KAJ ETERO . — Origínala novelaro. Julia Pióro. Mallonga prezento de Baldur Ragnarsson . Kovrilo de Jan Schaap Jr. STAFETO, Beletraj Kajeroj , 23. J. Régulo. Eldonista t La Laguno , Kanariaj Insuloj, 1964. 12x 18,5 cm. 116 paĝ. Prezo: 1,20 usonaj dolaroj (aŭ egalvaloro).

Ne estus malfacile al supraĵa prijuĝo loki Julia Pióro en sen vivan, trompigan klasifikon literaturan. Apliki al ŝi kalkiĝintan artkriterion havus ja nenian sencon ĉar por la vera, aŭtentika leganto — tiu leganto kiu ŝatas senpere gustumi la riĉon el koro kaj menso de senartifika verkisto — tio havus nenian utilon. Ni iru do alian vojon.

En Julia Pióro oni povas ĝui fluan, simplan rakontmanieron ; se ŝi ne ĉiam teksas ortodokse la temajn ĉeffadenojn — kio povus kelkloke senorientigi, eĉ malpaciencigi la leganton — tio ŝuldiĝas, laŭ mia opinio, al la fakto, ke ŝi ankoraŭ ne sukcesis laŭigi sian internan vivriĉon, scisoifan ĉionapertan menson, al siaj verkistaj kapabloj, tiel ŝiaj rakontoj impresas kvazaŭ produktoi de naiva fantazio ĉe kiu — ĉu absurde? — klopodas paradi profundaj konceptoj.

Ok rakontoj, selektitaj el trideko da originalaj noveloj, konsistigas la debutlibron de S-ino Pióro. La unua, ekzilo, parte bazita sur historia fakto, temas pri milito inter du fratoj, princoj de Silezio. La dua, brulruĝo, estas estonteca rakonto kun scienco-fikcia stampo. Ruĝa truto, la tria ĉarmoplena rakonto, temas pri la vivo de du trutoj. En la aliaj ; Pasaĝero de Raketo n.° 3 ; La Vojo; La Nevenkebla Urbo; Severa Leĝo; kaj Ekscelenco, la leganto ĝuos delikatecon, virinan sentemon, klopodon penetri en subtilan mondon de signifoj. Citaĵo pri la mistera «Rosae Crucis» kaj ties ĉefsimboloj «Rozo» kaj «Kruco», kun interpreto parte misa, eble montras la intereson de nia verkistino pri alieiaj vivkonceptoj. Cetere la libro senas je tiu pedanteco kaj parademo kiuj ekas ofti en kelkaj el niaj pintuloj. Redakto de Baldur Ragnarsson garantias la lingvon. Resume: libro leginda !

N. L. ESCARTIN

 

Reen al:

El tero kaj etero Julia Pióro Ĉefpaĝo originala literaturo