Tiaj ni estas

TIAJ NI ESTAS. — Originalaj kaj kompilitaj rakontoj de Sandor J . Bako . Verko lingve reviziita kaj rekomendita de Aŭstria Esperanto Instituto. Petoj ĉe Libroservo de H. E. F.

Animon nature apertan al alies travivaĵoj montras la aŭtoro de la libro kiun sub la titolo «Tiaj ni estas» verkis S. J. Bako el la materialo kiun la vivado al li provizis. En la antaŭparoio de la libro jam li skribis, ke ne li sed la vivo mem verkis tiujn rakontojn, sed eĉ se ni akceptas lian aserton ni ne povas pretervidi la lertecon kiun li montris en la re-kreado de personaj karakteroj, situacioj, sentoj kaj reagoj. Ĉiuj rolas sian partan homece, nature, sen verkistaj artifikoj kaj cetere la pleja parto el la rakontoj atingas la koron de la leganto pro la emocio kiun vekas en li la majstra priskribo de la sentimentoj de la roluloj ; homoj kiujn la vivo trafis kaj spertigis jen ĝojon, jen malĝojon, sed ĉion vere, profunde, ĝismedole. Rakontoj plejparte trempitaj de tiuj bazaj, fundamentaj, homaj emocioj kaj sentoj, al kiuj tamen reagas ĉiuj homoj.

La aŭtoro kolektis kelkajn el tiuj rakontoj dum restado en militkaptitejo Tie li lernis ilin parkere por posta transkribo en cementsaka papero. Bedaŭrinde, antaŭ ol reveni en la patrion oni konfiskis la manuskripton. Posta reskribo ankaŭ perdiĝis. Finfine, li sukcesis kompili ilin libroforme kun aldono de aliaj rakontoj, entute 34, kiujn la aŭtoro prezentas nun al la publiko.

La prezento estas plaĉa; la lingvo bona ; la rakontoj interesaj ĝis alta grado. Nur restas al mi konsili al la leganto rezervi sian ekzempleron ĉe nia Libroservo. Mi ne forgesu diri, ke la libro estas 252 paĝa kaj estis tradukita en la anglan sub la titolo «Behold You and Me...».

N. L. ESCARTIN

 

Reen al:

Tiaj ni estas Sándor J. Bakó Ĉefpaĝo originala literaturo