Klasikaĵo pro la stilo

Jean Ribillard: Vagado sub palmoj. 52 p. UEA, Rotterdam 1956.

Per ĉi maldika rakontaro debutis en 1956 la nekonata Jean Ribillard, kaj lia verketo baldaŭ iĝis minora klasikaĵo de la Esperanta beletro. Ĝi apartenas al ĝenro, kiu havas plurajn reprezentantojn sufiĉe altkvalitajn en nia literaturo. Menciindas antaŭ ĉio la novelaroj Bakŝiŝ de Newell kaj La sfinkso de Steplando de Glazunov.

La ĝenro konsistas el personaj vojaĝpriskriboj aŭ rakontoj pli-malpli realisme ŝajnaj de eŭropa intelektulo, lokitaj en medion, kiu al eŭropa leganto aperas kiel ekzota, primitiva, stranga kaj mistera. Karakteriza trajto de la ĝenro tamen estas, ke la verkisto prezentas tiun ekzotan medion almenaŭ parte pozitive. Ofte oni ekhavas la impreson, ke tiuj strangaj homoj vivas pli feliĉe en sia simpla kaj malriĉa naiveco, ol ni eŭropanoj, dorlotitaj, degenerintaj kaj trorafinitaj de la civilizo. Fojfoje oni trovas en la ĝenro grajnon da kritiko kontraŭ kelkaj aspektoj de la okcidenta kulturo, tamen ĉiam evidentas, ke la verkinto mem profunde radikas en tiu kaj ne kapablas forlasi la perspektivon de miranta okcidentano. Okaze la rilato inter la eŭropanoj kaj la lokaj loĝantoj similas tiun inter mastro kaj servisto, aŭ inter gepatro kaj infano.

Post tiu eble tro negativa difino de la ĝenro, necesas diri, ke Ribillard estas sufiĉe tipa reprezentanto de ĝi. Vagado sub palmoj konsistas el deko da bildoj el Alĝerio regata de francoj, kaj oni tuj komprenas, ke tiu regado estas saĝa kaj necesa, por bridi la banditojn kaj protekti la simplulojn de tiu sovaĝa lando. Tial iom surprizas la eldonjaro 1956. En la reala mondo tiam jam komenciĝis la ribelo de FLN, Fronto de Liberigo Nacia, kaj post mallonge komenciĝos la franca terorismo de OAS, Organizaĵo de la Armeo Sekreta. Sed ĉe Ribillard nenio tia minacas. Tie nomadoj elserĉas la francajn aŭtoritatojn por ricevi juĝon pri kameloj kaj edzinoj. Tie minacas maksimume soifo kaj enuo en la dezerto.

Malgraŭ tio, la verketo estas tre leginda kaj releginda. Kaj tio ŝuldiĝas ĉefe al la stilo de la aŭtoro. La eventoj, medioj, rakontoj ne estas unikaj, sed ja la maniero priskribi ilin. Almenaŭ en la originala Esperanta literaturo troviĝas neniu konkuranto pri stila riĉeco kaj beleco. La lingvaĵo de Ribillard estas pura frandaĵo, nordafrika dolĉaĵo, kiun mi preferas ĝui en etaj dozoj.

Noktiĝas... Malva onbro stompas la konturojn. La pezjaĝo iĝas malneta kaj nevidebla. Ripozante sur la teraso de la militista posteno mi ĝuas la forglitadon de la silentaj horoj, kiuj sekrete agonias. Lampiroj suprenflugas en la senmova aero al siaj kuzinetoj el diamanto, kiuj gembrilas sur la stelsemita ĉielo. Fore, pro malsato kaj timo plorema ŝakalo bojaĉas. El la ŝprucanta minareto, kiu superas la ebenajn tegmentojn, unutona voĉo invitas la piulojn al la lasta preĝo de la tago. Mallaŭtiĝas la bruoj. Ie melankolia kamelisto elflutas malgajan arieton, kies malpreciza melodio ŝanceliĝas, rompiĝas kaj post abrupta sinkopo denove arpeĝas laŭ la sama rekantaĵo. Duone sternite sur ledaj kusenoj, kiuj ankoraŭ odoras la varmegajn paŝtejojn, mi revadas kun la okuloj al nekonata ĉielo, same pura kaj luma kiel dum la unuaj tempaĝoj de la mondo, kiam la dioj amis la homojn. (p. 32-33)

En pluraj el la deko da ĉapitretoj oni spertas mildan kaj humanisman humuron de la aŭtoro. Tio validas interalie pri tiu parto, en kiu sin prezentas al ni la azeno M'Saud, kiun ni poste havis okazon ekkoni pli proksime en nefinita romano aperinta postmorte.

Se troviĝas legemulo soifanta je bela, riĉa stilo en Esperanto, neniu verko pli rekomendindas ol Vagado sub palmoj.

Sten Johansson

 

Reen al:

Vagado sub palmoj Jean Ribillard Ĉefpaĝo originala literaturo