Grimaco antaŭ la pereo

Izrael Lejzerowicz: El la "Verda Biblio" kaj Babiladoj kun Horaĉo Serĉer. 104 p. Literatura Mondo, Budapest 1935.

La Verda Biblio estas la plej konata satiraĵo de Izrael Lejzerowicz, aperinta en 1935. Kiel aludas la titolo, ĝi estas pastiĉo surbaze de kelkaj partoj el la Malnova Testamento, temanta pri faktoj kaj epizodoj en la historio de Esperanto, kiuj supozeble estis konataj al la tiama klera esperantisto.

Ĝi komenciĝas, nature, per la komenco:

1. En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapükon. 2. Kaj Volapük estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. 3. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto. (p. 9)

Sekvas diversaj okazaĵoj, kiel la Ido-skismo, iaj Helsinkaj kontrakto kaj konflikto, nekonataj al mi, kaj diversaj aliaj aferoj.

7. En la oka monato de la jaro, en la unua semajno de tiu-ĉi monato, festu la Feston Universalan. 8. Dum sep tagoj altigadu la Spiriton kaj en la oka tago disiru. 9. El ĉiuj anguloj de la mondo kunvenu kaj ripozu ĝojplene. (p. 35-37)

Preterpasas granda nombro da konataj aŭ -itaj esperantistoj sub pli-malpli ŝanĝitaj nomoj: Diofilo Kara (Théophile Cart), Andreo Apud (Cseh), Junio Pagi, Kafo Alt (Teo Jung), Kalsurmano Galoŝej (Kálmán Kalocsay), Raymond Ŝerc kaj aliaj. Pri nomoj same kiel eventoj necesas diri, ke multaj apenaŭ konatas hodiaŭ. Gravas, kompreneble, la Esperanta literaturo:

12. Subtenu do la verdan literaturon, ĉar ĝi estas la fundamento de via ekzistado, kaj memoru, kion mi ordonas al vi hodiaŭ: 13. Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin! Faru donacojn de libroj al viaj amikoj, bruligu la librojn, se vi volas. Sed aĉetu ilin. (p. 48)

La ironia instigo al librobruligo ja estis jam obeita, kvankam espereble ne fare de la legantoj de ĉi verko. Alia temo, kiu ne povas manki, estas la eternaj neologismoj:

1. Kaj aŭskultinte la elegion de Kalsurmano Galoŝej, la popolo ekploris ploron amaran. 2. Ĉar ili ĉiuj estis afliktitaj kaj angoro peza premis iliajn korojn. Pro tio, ke ili komprenis nenion el la kanto de Galoŝej. (p. 53)

Kaj kompreneble la Verda Biblio havas sian dekalogon, eĉ dekkvinalogon, en kiu oni trovas interalie:

8. Ne kritiku.

9. Ne riproĉu.

10. Ne protestu.

11. Ne dissemu maltrankviligajn famojn pri malbona organizo. (p. 79)

Imagu, ĉi tio estis jam sep jardekojn antaŭ la Korseta UEA!

La satiro de Izrael Lejzerowicz fojfoje amuzas, alifoje ne plu vekas ridon. Sed estas malfacile legi ĝin sen pensi pri tio, ke ĝi estas efektive grimaco antaŭ la pereo. Verkante ĉi tion, Lejzerowicz havis antaŭ si kvin jarojn en libero kaj du en la Varsovia geto, antaŭ ol la naziaj murdistoj finis lian satiron en Treblinka.

En la volumeto troviĝas ankoraŭ tri "babiladoj kun Horaĉo Serĉer". Ankaŭ ili estas satiro pri movadaj aferoj. Plej pensiga estas la dua, kie Serĉer instigas la "purrasajn esperantistojn" elsarki kaj bruligi ĉiun nekonvenan literaturon. Tie videblas, ke la aŭtoro vane volis per nigra ironio malfermi la okulojn de la samepokaj esperantistoj. Bedaŭrinde li disponis nek pri la necesa tempo, nek pri efika metodo, kaj oni povas senti grajnon da despero en ĉi satiraĵoj, kiuj priatestas gravan kaj timigan parton de nia historio.

Sten Johansson

 

Reen al:

El la "Verda Biblio" Izrael Lejzerowicz Ĉefpaĝo originala literaturo

 

3