Edifa samideanaĵo

Louis Beaucaire: Fabeloj de la Verda Pigo. 110 p. TK/Stafeto, Antverpeno-La Laguna 1981. Ilustrita de Stano Markovič.

Louis Beaucaire plej konatas pro siaj rakontoj kaj anekdotoj el Bervalo, kiuj konsistas el seksaj ŝercoj pri koitado, kokrado kaj putinoj, krom iomete pri esperantaĵoj. Fabeloj de la Verda Pigo estas alispeca verko. Temas pri rakontoj kun humura tono aŭ almenaŭ kun intenco amuzi. La fabeleca etoso ne tre fortas, kaj mi iom demandas min, al kiaj legantoj ĝi estas celita. Laŭforme ŝajnas, ke al infanoj, sed laŭenhave tio ne ĉiam evidentas. La rakontoj enhavas ŝercojn, kiuj iufoje ne tre spritas, kaj ŝajnas pli intencitaj por plenkreskuloj. Ne temas pri Bervalaĵoj, sed simple pri aferoj, kiuj eble ne tre interesas infanojn. Nu, mi ne estas infano, do mi eble eraras.

En ĉiun fabelon la aŭtoro altrudas Esperanton en maniero, kiu tre tedas min. Se temas pri rakonto, kie la Esperanta temo estas ĉefaĵo, tio ja estas tolerebla. Tio validas pri "La milito de la ĉapeloj", "Zozo, la deksepa regulo de la Fundamento" kaj aliaj, kiuj tamen ŝajnas al mi relative malspritaj kaj ne tre celitaj al infanoj. Sed pli ĝene estas, kiam Beaucaire en alispecan rakonton, ekzemple "La eta poeto kaj la lokomotivo", tute ĉarma rakonto pri la amo inter poeto kaj vaporlokomotivo, fine aldonas tute superfluan kaj mislokitan edifaĵon pri Esperantokurso, kiel mustardon post la manĝo. Kaj tio ripetiĝas en pluraj eroj. Aĉ!

En "La ribelema kruro" li tamen trovis bonan Esperantan temon. En tre originala, absurde sprita rakonto ni renkontas dekstran kruron, kiu pro naciismo ribelas kontraŭ la esperantisteco de sia "mastro". Jen bela satiraĵo, almenaŭ por plenkreskuloj, eble ankaŭ por adoleskantoj!

"La stranga historio de Notulas" tamen estas rakonto kun pli infana humuro, kaj tie bonŝance mankas la Esperanta propagando, kvankam la homoj en ĝi ja parolas Esperanton.

Sed bedaŭrinde la plej multaj el la dek du fabeloj ŝajnas al mi ne tre spritaj, ne tre fabelaj, ne tre konvenaj al infanoj. Tipa ekzemplo estas "La lingvo interplaneda", kiu instruas al ni ke Esperanto pli taŭgas ol aliaj lingvoj por paroli kun nifuloj. Edifa samideanaĵo, entute!

La lingvaĵo de Beaucaire tamen estas bona. Ankaŭ la tre multaj ilustraĵoj de Stano Markovič estas vere bonaj kaj aldonas al la rakontoj iom da fantazio kaj fabeleco.

Sten Johansson

 

Reen al:

Fabeloj de la Verda Pigo Louis Beaucaire Ĉefpaĝo originala literaturo