Elreviga malspritaĵo

Jean Forge: La verda raketo. Satira novelaro el Esperantujo. 149 p. KOKO, Kopenhago 1961. Dua eldono: Fondumo Esperanto, Helsinki 1973.

Iuj verkistoj dumvive evoluas kaj kreas siajn ĉefverkojn malfrue en la verkista kariero. Al aliaj okazas male. Ĉu Jean Forge, la pseŭdonimo de Jan Fethke, estis el tiu dua speco? Bedaŭrinde el liaj Esperantaj verkoj mi konas nur la unuan kaj la antaŭlastan, sed inter tiu duopo estas grandega diferenco. Li debutis 18-jara per germana romano, kiun sekvis en 1923, kiam li havis 20 jarojn, la originala Esperanta romano Abismoj. Tiu estas tre talente kaj lerte verkita, kvankam ĝi baziĝas sur banala, eĉ iom kiĉa intrigo. Tuj sekvis Saltego trans jarmiloj, sciencfikcia fantazia farso, kaj post ankoraŭ sep jaroj, en 1931, Mr Tot aĉetas mil okulojn, surbaze de kiu Fritz Lang kreis konatan kinofilmon.

Tridek jarojn post tiu romano aperis la novelaro La verda raketo. En ĉiuj ĝiaj naŭ noveloj iel rolas Esperanto, tamen ĝia subtitolo Satira novelaro el Esperantujo ne estas prava. Ne temas pri satiro, sed pri naiva kaj plejparte malsprita panegiro. Do, la legado signifas grandan elreviĝon.

El la noveloj de La verda raketo pli ol duono traktas interseksajn rilatojn, kie iel Esperanto estas enmiksita. Temas pri geedzeco, pri enamiĝo aŭ ĝenerale pri viroj kaj virinoj. Iufoje la baza ideo estas iom originala, tamen plej ofte ne. Kaj la ellaboro de la personoj estas tiel unudimensia, tiel banala kaj kliŝa, ke la rezulto preskaŭ ĉiam estas mizera. Plej frape oni rimarkas tion ĉe la virinoj ĉe Forge. Se mi ne scius, ke li estis edzo, kaj ke lia vidvino eĉ ankoraŭ vivas en Berlino, mi eble pensus ke li neniam konis vivantan virinon. En liaj noveloj, ĉiuokaze, ili ne vivas.

Kaj precipe f-ino Amanda, kiu revadis de kelkaj jaroj pri internacia Esperanto-balo, en kiu ŝi certe gajnus dum la belec-konkurso la unuan premion kaj la titolon de "Miss Esperanto", tre energie defendis la proponon kaj kun ŝi ĉiuj membrinoj pli malpli belaj de la klubo. (p. 71)

Li ĉiam estis amika, bona, aminda por ŝi. Nu jes, kelkfoje ili iom disputis, ĉar li riproĉis, ke ŝi ŝir-foruzis tro multajn ŝtrumpojn, ke ŝi aĉetis tro multajn kosmetikaĵojn, ke ŝi kelkfoje en kafejo flirtetis kun fremda sinjoro ĉe najbara tablo (kaj tion ŝi ja faris nur por ĵaluzigi Gaston!), ili iris en kinoteatron aŭ en revuon, kaj ĉiam Gaston asertis, ke ŝi estas pli bela ol tiuj virinoj sur la ekrano aŭ sur la scenejo... Tiam ŝi estis tiel feliĉa. (p. 107)

Nu, konsentite, tiajn priskribojn de virinoj oni trovas ankaŭ ĉe aliaj, ekzemple ĉe la juna Raymond Scwartz. Ĉe tiu tamen troviĝas certa vervo kaj originaleco en la rakontado, dum Forge tro ofte tedas.

La virinoj ĉe Forge pasigas horojn antaŭ spegulo. Tamen tute ne kritikante kaj damnante sian malbelecon, kiel bedaŭrinde faras vivantaj virinoj. Ne, male - admirante siajn korpojn, ĝuante la vidon de "mirinde malmolaj mamoj kvazaŭ rozkolora marmoro" (p. 109). Aŭtoro, kiu tiel fiksiĝis ĉe la viraj kliŝoj pri virinoj, devus verkante eviti tiun temon.

La novelo Metempsikoza aventuro baziĝas sur iom originala ideo - esperantista hundo - sed ĝi nemulte elgajnas el tiu ideo, kaj la fino estas tute elreviga. En Knabino kiu ŝtelis feliĉon ni renkontas la korespondan amon, kaj la amon je vera renkontiĝo. El tiu kombino povus konstruiĝi io interesa, tamen la aŭtoro ne sukcesas pri tio. La rezulto iĝas stulta pro la unudimensieco de la personoj. Tunelo de kisoj, Aŭ mi - aŭ Esperanto kaj Ses leteroj esprimas ekstreme kliŝan imagon pri la rilatoj interseksaj. La lasta el ili tamen montras etan talenton iom post iom ŝanĝi tonon en la stilo. En la unua la stilo estas tiu de naiva dorlotita junulino, sed la aŭtoro tro ridindigas sian protagonistinon, kio ĝenas la legadon. La meza el ili ĉiurilate stultas.

Troviĝas ankaŭ novelo alispeca, kredeble parte proksima al reala travivaĵo. Temas pri Nia nigra filo, kie la aŭtoro rakontas pri la organizo de prelega turniro en 1931 de Kola Ajayi, esperantisto el Niĝerio. Bedaŭrinde la sinteno al la afrikano, flanke de la rolantoj en la rakonto, kaj ankaŭ de la aŭtoro, estas ekstreme malestima, ĉe la limo de senkaŝa rasismo. "La juna negro" (p. 33) estas traktata kiel granda infano. Tio eble ŝajnis natura al iuj eŭropanoj en la tridekaj jaroj, sed publikigi tion en 1961 estis pli ol naive.

Laste aperas la sciencfikcia novelo La verda raketo. Ĝi estas plena de teknikaĵoj, bedaŭrinde ne ĉiam sencohavaj. Ekzemple "ni jam enpenetris la sunsistemon B. kaj troviĝas en ĝia perihelio" (p. 138). Rolas Esperanto en stulta kaj troigita maniero. La novelo ne havas veran finon sed simple ĉesas, kiam la aŭtoro laciĝis. Bedaŭrinde mi laciĝis jam longe antaŭ li.

La lingvaĵo de la verkisto jam en 1923 havis iom da apartaĵoj, sed tion oni povis pardoni al li pro juneco de verkisto kaj lingvo. En 1961 la lingvaĵo ne pliboniĝis, eble eĉ male. Nu, esence ja temas pri flua, simpla kaj normala Esperanto, tamen jen kaj jen aperas makuloj. Oni trovas germanismojn kiel "referato" (= sekcio, p. 121) kaj "rigardis sur la (...) horloĝon" (p. 105). Iom strange aperas foje ankaŭ konata slavismo: la uzo de "ĝis kiam" en la senco de dum (p. 89). El aliaj eraretoj menciindas uzo de absoluta tempo "konstatis, ke estis lampiroj, kiuj svarmadis" (p. 131) kaj miso pri akuzativo "kiun oni nomas la verdan planedon" (p. 136). Ĉi aferoj tamen ne oftas.

Plej elreviga afero pri ĉi libro estas, ke la aŭtoro, kiu dudekjara povis almenaŭ certagrade eniĝi en la personecojn de pluraj malsamaj rolantoj de la romano Abismoj, kvindekokjara plene perdis tiun kapablon.

Sten Johansson

 

Reen al:

La verda raketo Jean Forge Ĉefpaĝo originala literaturo