Riĉa libro por legontoj

Kontakto 1991-92

István Ertl, Hungario


Vere aŭ fantazie, Rakontaro en facila Esperanto. — Claude Piron. — “Fonto”, Chapecó-SC (Brazilo). Fonto serio2l. 216p.

La verkisto Claude Piron, jam konata pro facillingvaj rakontoj kaj pro krimromanoj sub la nomo Johán Valano, difinis por si ĉi-foje malfacilan taskon, perfekte preskaŭ ne plenumeblan. Li elverkis aron de 44 rakontoj, kiuj samtempe amuzu kaj kuraĝigu, apenaŭ rimarkeble instruu legemajn komencantojn. La unua historieto uzas nur iujn el la 405 plej oftaj vortoj kaj ,,subvortoj” de Esperanto (kio signifas pli malpli la unuan nivelon de KONTAKTO); la vortaro de la lasta iom jam superas mil (ĉ. la dua nivelo de KONTAKTO). Piron uzadas sisteme pli kaj pli da vortoj, sed en unu rakonto li donas nur manplenon da novaj, kaj li ĉiam zorgas pli la necesa, memoriga ripetado.

Ĉu Piron povis samtempe bone priservi literaturon kaj instru-sciencon? Dancante en la katenoj de tio, kion li mem-nomas la ,,malbenita listo”, li – kompreneble – ne povis ĉiam plej alte arti, tamen li sukcesis resti interesa daŭre tra 200 paĝoj, eĉ por iu, kiu jam konis ĉiujn lernendajn vortojn de la kolekto. Je tiom streĉaj aŭ ĉarmaj rakontoj kiel ,,Serĉas leteran amikon” (4.), ,,limo havigas flugilojn” (9.) aŭ ,,Kiu timu kiun?” (25.), la leganto tute forgesas pri la limigiteco de la lingvaĵo. Alifoje, tamen, la malmulteco de vortoj igas la verkiston esprimi sin tro simple, memripete, sed tio ja estis neevitebla. Al kiu tio ne plaĉas, tiu mem provu ,,belfrazi” (Pirona vorto) per mil vortoj.

Piron instruas belan lingvaĵon, kiu bone eluzas kaŝiĝantajn eblojn. Solaj malplaĉaĵoj por mi estis la vortare akceptita, sed francece malkutima uzo de ,,bileto” kiel ,,letero” (p.146) kaj de ,,senco” kiel ,,direkto” (p.168), krom la konstanta uzo de aperi” por ,,ŝajni”. Enhave, li kunigas rakontojn el ĉiuj mondopartoj, enmetante ankaŭ iom da Esperanto-kulturo (eĉ KONTAKTO aperas sur la paĝoj 6 kaj 27).

Jam elprovita en kursoj, tre rekomendinda por eklegantoj (legontoj) en nia lingvo, Vere aŭ fantazie ne estis laŭmerite diskonigata en la gazetaro. Kun la permeso de l’ verkisto, KONTAKTO aperigos, de fojo al fojo, pecojn el la rakontaro (vidu jam ĉi-numere la eksterlibran Timiga maljuniĝo”).

 

Reen al:

Vere aŭ fantazie Claude Piron Ĉefpaĝo originala literaturo