La 110a Legokunsido

Oportunaj legaĵoj por ĉiuj

— “La viro el la pasinteco”—
de Julian Modest

Mizro Iwaya

La aŭtoro jam publikigis kelkajn titolojn. Preskaŭ ĉiam lia libro havas ĉirkaŭ 100 paĝojn kaj estas dividita en pli ol 20 noveletojn. Do ni vidas ke lia verko estas tre oportuna por ni ĉiuj: de komencantoj ĝis veteranoj. Mi scias ke korea samideano Lee Junkee tradukis ĝin en la korean kaj publikigis ĝin kun esperanta originalo. Ĝi certe utilos kiel lernolibro de Esperanto. Por mi, nekorea esperantisto, ĝi utilas por lerni korean lingvon inverse.

La enestaj noveloj estas variaj. Do mi volas citi kelkajn el ili, kaj komenti respektive pri la enhavo.

"La viro el la pasinteco", la titolpaĝa verko, simbolas emeritecon. La ĉefrolulo havas glorajn karierojn. Sed li perdis ilin unu post la alia, kaj post divorco retiriĝis el la mondo kaj vivis trankvile en la monto kvazaŭ li vivus en pasinteco. Ja tio estas unu el elekteblaj vojoj kaj ne estas malfeliĉo.

"Ilona" estas rakonto perdi ĉion kaj vagi en Budapeŝto. Ĝi montras al mi karan rememoron pri mia vizito al Budapeŝto kaj ankaŭ pri mia sperto perdiĝi en la urbo Seulo, kie ĝentila junulino helpis min. La enhavo estas tragedia, sed la tono estas romantika kaj ĝoja.

" L a i l u z i i s t o " a s p e k t a s a l m i k v a z a ŭ mallongigita romano. Knabo estis sorĉita de cirka spektaĵo kaj mem membriĝis al la trupo. Ĝi nature vojaĝas turnee, kaj li mem lernas kaj spertas variajn prezentaĵojn. Ne mankas ankaŭ frapfinaĵo, ke de li sorĉita infano petis ne realigeblan revon.

Tiamaniere daŭras epizodoj. Ĉarma kaj ĝuinda libro.

En la 3a de marto ni havis la 110an legokunsidon por "La viro el la pasinteco" de Julian Modest. Partoprenis kvar personoj.

 

Reen al:

La viro el la pasinteco Julian Modest Listo de recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo