La 110a Legokunsido

Tragikomedioj ankaŭ nialande

— “La viro el la pasinteco”—

Sibayama Zyun’iti

Temas pri libro kun 23 noveloj en 101 paĝoj, de bulgara aŭtoro Julian Modest. Unu el la noveloj scenas en Budapeŝto en Hungario, sed temas pri bulgara junulo. Fakte la aŭtoro pasigis plurajn jarojn tie kaj edziĝis al hungarino, laŭ la postskriba komento. Sed preskaŭ ĉiu novelo scenas ie en Bulgario, ĉu urbe ĉu kampare. La lego-impreso estas, ke preskaŭ ĉiu epizodo povas okazi nialande en Japanio, se la lokonomoj kaj personnomoj estus japanigitaj; ekzemple Mina estus japane Mina kaj Nora estus japane Noriko. En multaj epizodoj aperas situacio de ‘divorco’; ĉu la ĉefrolul(in)o eksedz(in)iĝis, ĉu ties gepatroj apartiĝis, ĉu ties fil(in)o eksedz(in)- iĝis. Tial la tono de la libro ne estas hela, sed griza, sed la ĉefrolul(in)o en rezignacio akceptas vivon tian. Tiel, la tragikomediaj epizodoj estas proksimaj al ni.

Jen aparte pri kelkaj noveloj.

En “La viro el la pasinteco”, gepatroj divorcis, kaj filo plenaĝa serĉas la patron en montara vilaĝo en Rodopo. Ne la rakontfadeno, sed la sceno alvokis al mi memoron pri mia iama vojaĝo al Bulgario, precize dirite al la esperanta staĝejo en Pisanica en Rodopo, kien mi kaj mia edzino vizitis per buso el Smoljan. Cetere, je nia vizito, Bulgario estis komunisma ŝtato, sed tiu ĉi novelo aŭ aliaj okazas en libermerkata socio, kiel nun estas. Fakte, ĉiuj noveloj en la libro datis el la jaroj inter 2012 kaj 2014. “La Iluziisto” estas la plej impresita novelo en tiu ĉi libro. Iluziisto eks-cirka, divorcinta, montras sian iluziistan arton, aperigi ion ŝajne perditan, en montara stacidomo, kiam trajno ial devis resti longe tie. Tiam knabo petas lin aperigi sian panjon foririntan, kredante ke la iluziisto vere kapablas aperigi la panjon. Eta rimarkigo: se oni transskribus la novelon kiel japanan aferon; la ĉefrolulo juna forlasas lernejon jam en “septembro”, sed en la japana novelo, tio devus okazi jam en “aprilo”: Septembro estas la komenca monato de lernojaro bulgara, kio estas aprilo en Japanio.

 

Reen al:

La viro el la pasinteco Julian Modest Listo de recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo