Vivhistorioj kun grotesko

Nina Korĵenevskaja. Vivo gaja kaj malgaja... sed interesa! Rakontoj. Eŭropa Jura Universitato, Moskvo, 1999. 74 p. Kovrilo, 20 cm.

Anton Ĉeĥov iam diris ion similan al tio, ke la homa vivo estas nur enhavo de malgranda rakonto. Nina Korĵenevskaja, sciencisto-filologo, fakulino pri la franca literaturo, profesoro de AIS San Marino, sukcesis verki pri sia vivo kelkajn rakontojn, kiuj konsistigis tiun ĉi libreton. La rakontoj estas verkitaj en vigla konversacia kaj humura stilo kaj facile legeblas. Kelkaj estas pri feliĉaj aŭ ridindaj travivaĵoj (“Teatro, teatro, teatro...”, “Kiel mi estis Neĝulino”, “Vojaĝo en Italion”) kaj karaj estaĵoj (“Montmorenc³”), sed aliaj estas groteskaj rakontoj pri teruraĵoj, en kiuj troviĝis en diversaj periodoj la aŭtoro, kiu estas konsiderata tie ordinara reprezentanto de sovetia virino (“Nia fakultato”, “Fundamentaj riparlaboroj”, “Rakonto el franca vivo”, “Mi serĉas spionojn, aŭ Mia unua eksterlanda vojaĝo”, “9000 kilometrojn en aŭto”), kvankam ankaŭ en la “feliĉaj” rakontoj estas tendenco priskribi ridindajn situaciojn kun elementoj de grotesko.

Nu, ĉio estus bone, se foje grotesko ne transiradus certajn limojn. Jen ekzemplo. La homoj, pri kiuj temas en la rakontoj, figuras sub ŝanĝitaj nomoj (iuj rekoneblaj personoj, estas eĉ ial “parancegitaj”, kiel la “gemeloj” en “Vojaĝo en Italion”). Jen en la rakonto “Sturmo!!!” temas pri iu sciencisto-kemiisto el Moskvo, la plej aĝa partopreninto de la esperantista konstru-taĉmento. En tiu homo oni facile rekonas Borison Tokarev-on. Sed kial la aŭtoro insistas, ke li estis tiam 55-jara, kvankam li apenaŭ superis 40-jariĝon? Tia speco de grotesko apenaŭ estas bezonata, kaj nenion aldonas al la humura impreso. Same, daŭrigante pri la sama rakonto, kial diri ke komence de 1970-aj eblis vidi sur stratoj de Maĥaĉkala virinojn en vualoj (“paranĝoj”)? Ĉu por aldona “ekzotikeco”? Ja kiu ne scias pri la realo, povas tiaĵojn eĉ kredi! Fin-fine en propra urbo de Korĵenevskaja Ufa’ loĝas baŝkiroj kaj tataroj, ankaŭ inter kiuj ĝis nun troviĝas sufiĉe multaj muzulmanoj. Do, ŝi imagu, ke iu franco, vizitanta ŝian urbon skribus, ke li vidis tie virinojn en vualoj. Mi kredas, ke ŝi tre miros...

Ankoraŭ unu stranga afero, kiun mi renkontis (denove en la rakonto “Sturmo!!!”). La knabaĉojn, kiuj ŝin persekutis en Maĥaĉkala, ŝi senhezite nomas “ĉeĉenoj”. Nu, la ĉeĉenoj ne estas en Mahĉaĉkala la plej ofta etna grupo, kaj kiel ŝi povis tuj distingi ĉeĉenojn en la urbo, kien ĵus trafis, kaj kies etnan konsiston ĝenerale ne bone konis, mi ne imagas. Ĉu en tio ne riveliĝas hazarde la ofta nun en Rusio “ĉeĉenofobio”? Se jes, tre bedaŭrinde!

Speciale stultaj groteskaĵoj troviĝas en la rakonto “Mi serĉas spionojn...”. La viktimo de sia rakonto estas la aŭtorino mem. Temas pri tio, ke ŝi, la unuan fojon trafinte al Francio (en 1989!), pro forta influo de komunista fipropagando timis vivajn kontaktojn kun francoj kaj suspektis iliajn spionajn intencojn. Eble, tio estus simile al iu neklera homo en 1960-aj, sed al docentino, fakulino pri franca literaturo tio tiam ne eblis. Des pli por esperantistino, kiu delonge alkutimiĝis al kontaktoj kun eksterlandanoj! Tiaspecaj groteskoj estus nekredeblaj eĉ se mi tiutempe ne konus la aŭtorinon persone, kaj ne povus aserti, ke ŝi ankaŭ tiam ne aspektis tia stultulino...

Nun pri la plej malgaja impreso pri la libro. Sur ĝi ne estas indikita nomo de redaktoro. Kaj vere senteblas, ke redaktoro ne tuŝis la tekston. Kaj tial la lingvaĵo estas malglata, ĉar la libro nepre bezonis lingvan korektadon. Foje eĉ estas strange, kial aperas tiom da teruraj rusismoj en la teksto de tia malnova kaj sperta esperantistino, des pli fakulino pri fremdaj lingvoj (cetere, ankaŭ unu francismon mi trovis). Ekzemple, en Luvro ŝi trovis statuon de iu mistera polino: Nika Samofrakijska! Kaj strange, sed ŝi ne scias kelkajn ordinarajn vortojn: festo (anstataŭe uzas festeno), farti (uzas nur senti sin), boji (uzas hurli), stiri (uzas konduki); ne scias, ke la nocio akurata rilatas nur al tempa precizeco, sed ne al zorgema plenumo de io; miksas diinon Venera kun planedo Venuso, ktp. Se la teksto estus normale redaktita kaj lingve kontrolita, kiel oni praktikis en malnova bona epoko, la impreso pri ĝi estus multe pli bona kaj la leganto havus eblecon ridi nur pri humoraĵoj de la aŭtoro, sed ne pri ties eraroj.

Nikolao Gudskov

 

 

Reen al:

Vivo gaja kaj malgaja... sed interesa! Nina Korĵenevskaja Ĉefpaĝo originala literaturo