La Esperanta novelarto dum 120 jaroj

 

Kiel konate, la historio de la lingvo Esperanto estas intime ligita kun ties literaturo. Jam ekde la komenco, eĉ antaŭ la publikigo de sia lingvoprojekto, Zamenhof elprovis ĝin per poemoj originalaj kaj tradukitaj, kaj ankaŭ per tradukado de prozo. La unua originala prozo aperis en 1891 aŭ 1892 en “La Esperantisto” eldonata en Nurembergo. Temis pri rakontoj verkitaj de la germano Ludwig Emil Meier kaj la ruso Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko. En 1896 “Lingvo Internacia” eldonata en Upsalo aranĝis literaturan konkurson, en kiu premiiĝis novelo de la polo Józef Waśniewski.

La verkado kaj publikigado de noveloj kaj rakontoj en Esperanto do tre baldaŭ postsekvis la poezian kreadon, kaj ili multe antaŭis la romanojn. Tio estas natura afero; poemojn kaj mallongajn prozaĵojn oni povas publikigi en gazetoj, kaj ilia verkado ne signifas tro grandan fortostreĉon. Ankaŭ en la plua evoluo de esperantlingva originala literaturo noveloj ludis gravan rolon, eble pli gravan ol en kelkaj naciaj literaturoj, kie ofte la romanoj estis ĉefa motoro de la moderna beletra evoluo. La Esperanta beletro estas amatora afero, kreata de amatoroj, eldonata de amatoroj, kaj ĝiaj revuoj – kulturaj kaj movadaj – pli facile atingeblas ol ĝiaj libroservoj. Krome, la legantoj ne ĉiam regas la lingvon tiel bone, kiel la meza leganto de nacilingvaj verkoj. Do, multaj cirkonstancoj pli favoras mallongan prozon ol ampleksajn, kelkcentpaĝajn verkojn.

Mi eĉ kuraĝus diri – kvankam tio ja estas aserto kontestebla – ke la Esperantaj noveloj ne nur kvante sed ankaŭ kvalite superas la romanojn. Kiel jam dirite, krei romanon estas granda fortostreĉo, sed krome necesas kapablo kaj talento por starigi bonan romankonstruon. En Esperantaj romanoj oni kelkfoje rimarkas, ke ĉio iras pli-malpli glate preskaŭ ĝis la fino, sed tie la aŭtoro ne sukcesis pri sia tasko. Aŭ la fino estas tro stumpa, kvazaŭ la fortoj elĉerpiĝis, aŭ ĝi plenas de koincidoj kaj rompoj de la ĝistiama realismo, kvazaŭ la aŭtoro malesperis pri kiel finfine nodi ĉiujn fadenojn. Kompreneble ankaŭ por verki bonan novelon necesas krea lerto, tamen oni pli facile supervidas kaj regas la verkon. Kaj en okazo de fiasko, ĉe novelo tio ne estas katastrofo – eblas simple komenci novan – dum fiaskinta romano povas kaŭzi aŭtoran traŭmaton.

La literaturo – kaj prozo kaj poezio – ĉiam estas kampo de formaj eksperimentoj. Tio validas pri la Esperanta beletro same kiel pri nacilingvaj. En Esperanto la eksperimentado koncernas ĉefe la lingvon, dum ni ankoraŭ grandparte atendas niajn novigantojn, se temas pri la maniero rakonti. Esperanta Joyce ankoraŭ ne aperis, nek Lobo Antunes. La legantoj tamen ofte plendas pri tiu lingva eksperimentemo; multaj el ili preferus legi verkojn en “normala Esperanto”. Ŝajnas al mi, ke la lingva eksperimentado okazas pli ofte en romanoj ol en noveloj, kvankam kompreneble troviĝas ankaŭ ekzemploj de la malo.

 

Kio do estas novelo? Nu, evidente temas pri mallonga prozaĵo, kvankam ne facilas fiksi precizajn kvantajn limojn. Krom tio, tipa trajto estas la koncentriĝo je limigita temo, malmultaj aperantaj personoj, ne tro longa tempofluo. Ofte la eta formato signifas intensecon kaj densecon de la esprimrimedoj. Plej ofte temas pri prozo rakonta kaj sceniga, simile kiel en romano, tamen la denseco fojfoje donas al la stilo trajtojn certagrade lirikajn.

Oni ofte parolas pri du malsamaj tradicioj en la novelarto: Unue la tradicia epika novelo, en kiu gravas ĉefe la dramaj okazaĵoj kaj la klara fino, kiu rivelas aŭ konkludas ion, kelkfoje en maniero sprita. Due la pli moderna lirika novelo, kiu scenigas kaj prilumas la kondiĉojn kaj konfliktojn internajn kaj eksterajn de homoj, aŭ kiu prezentas kvazaŭ “tranĉaĵon el la vivo”, sed en kiu ne tiel gravas drama intrigo aŭ sprita fino. Iam oni mencias kiel korifeojn de la unua speco Guy de Maupassant, de la dua Anton Ĉeĥov. Kompreneble, ĉe multaj verkoj oni trovas trajtojn de ambaŭ tradicioj.

 

La historio de la Esperanta novelarto do komenciĝis en la 1890-aj jaroj, maksimume kvin jarojn post la publika lanĉo de la lingvo. El fruaj novelistoj – krom la triopo priparolita komence – oni povas mencii Ivan Genadjeviĉ Ŝirjaev kaj Julio Baghy. Ili verkis plejparte novelojn de tradicia humanisma speco, eble eĉ romantikisma, kaj ĉe Baghy ofte kun granda porcio da humuro. Bona ekzemplo estas Kiel Mihok instruis angle, kie Baghy humure ekspluatas siajn spertojn de militkaptito en Siberio. Ambaŭ verkistoj havis gravan signifon por la evoluo kaj stabiliĝo de Esperanta proza lingvaĵo de internacia stilo, sen personaj aŭ naciaj specifaĵoj.

En la 1930-aj jaroj du britoj portis la Esperantan novelarton al nova ŝtupo. Temas pri K.R.C. Sturmer kaj L.N.L. Newell. Ili sufiĉe bone ekzemplas la du supre menciitajn noveltradiciojn, kun Newell kiel la “epika” kaj Sturmer kiel la “lirika” novelisto. Tre famas la novelo Apud stacidomo Victoria de Sturmer (sub pseŭdonimo K. Robinson).

Samtempe, sed ankaŭ poste en la jaroj 40-aj kaj 50-aj, Raymond Schwartz kaj Ferenc Szilágyi, aktivis en pluraj ĝenroj, sed eble plej elstare sur la novela kampo. Schwartz estis prefere humuristo kaj Szilágyi psikologo, tamen ambaŭ esprimis profundan humanismon prezentatan per bela stilo.

Dum la dua mondmilito literaturo por la plimulto de esperantistoj ne estis unua prioritato, sed ankaŭ postmilite ĝi nur iom post iom reakiris gravecon. Literaturaj revuoj ja estis fonditaj – “Malgranda revuo”, “Norda Prismo”, “la nica literatura revuo” – aŭ refonditaj – “Literatura Mondo”. Tamen tiuj revuoj unu post la alia mortis, kaj la libroeldonado ne furoris. Se mencii kelkajn gravajn novelistojn de la jaroj 1960-aj kaj 70-aj, tiuj povus esti Marjorie Boulton, John I. Francis, Johan Hammond Rosbach kaj Lina Gabrielli. En la mezo de la 70-aj jaroj aperis Endre Tóth, kies sola novelaro Lappar, la antikristo tamen aperis nur postmorte en 1982. Tiu volumo estas eble la plej valora verko iam ajn aperinta de la originala Esperanta novelarto, tamen ĝi ne vekis tre grandan atenton. Laŭ ĝia titola novelo, cetere, la filmisto Adam Gluziński faris premiitan filmon pollingvan.

En la 1980-aj jaroj la nombro de libroformaj novelaroj denove kreskis, kaj ĉefe dank’ al la literatura revuo “Fonto” aperinta de 1980 ĝis 2006, sed ankaŭ al “Literatura Foiro” aperanta de 1970 kaj al “Monato” aperanta de 1980, kreskis la ebloj publikigi kaj legi novelojn en la gazetaro. El novelistoj de la jaroj 80-aj kaj 90-aj oni povus mencii Reto Rossetti, Spomenka Štimec, Julian Modest (Georgi Mihalkov), Karolo Píč, Julia Pióro, Serĝo Elgo (Georges Lagrange), Jorge Camacho, Lina Karpunina kaj multaj aliaj. De du nacilingve profesiaj verkistoj, kiuj verkas ankaŭ Esperante, aperis krom romanoj ankaŭ novelaroj: István Nemere kaj Manuel de Seabra. El ĉi tiu periodo mi ŝatus atentigi pri unu novelo, kiu ne estas tre konata. La japana Esperanto-poeto Masayuki Kuroda en 1990 aperigis la romanon Animo drivas, kiu estas interesa sed preskaŭ nelegebla pro sia stranga lingvaĵo. Sed fine de la sama volumo oni trovas en normala lingvaĵo la novelon Amburĝono, kiu estas ege trafa, bone scenigita kaj tre leginda.

Je diversaj okazoj aperis antologioj, kiuj celis prezenti elekton el la tuta Esperanta novelarto, aŭ el iu specifa parto de ĝi. Menciindas 33 rakontoj aperinta en 1964 sub redaktado de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi, kaj Trezoro aperinta en 1989 en du dikaj volumoj sub redaktado de Reto Rossetti kaj Henri Vatré. En Trezoro aperis verkoj de 101 aŭtoroj, tamen ne nur noveloj, sed ankaŭ fragmentoj el romanoj. En 2001 aperis Mondoj kun 34 rakontoj plejparte novaj. Oni povus mencii ankaŭ kolektojn el noveloj aperintaj en Monato (Tempo fuĝas, 1995), el noveloj “pri strangaj fenomenoj” (La maŝino kiu kriis, 1995), el noveloj humuraj kaj satiraj (Vivo kaj morto de Wiederboren, 1998), el noveloj sciencfikciaj (Sferoj, pluraj volumoj de 1984 ĝis 2000) kaj aliajn specialajn antologiojn.

Pri gravaj noveloj kaj novelistoj post la jaro 2000 efektive tro fruas multe paroli. Nur post pluraj jaroj oni povos vere prijuĝi la ĵusajn verkojn. Jen en via mano tamen troviĝas kolekto prezentanta kelkajn el la aŭtoroj, kiuj kontribuis al la Esperanta novelarto dum la unua jardeko de la tria jarmilo. Kelkaj el la aŭtoraj nomoj estas konataj jam de jaroj, aliaj eble konsistigas la proksiman estontecon de nia literaturo.

 

Sten Johansson