Ĉarma kaj rekomendinda

Gbeglo Koffi: Mi vizitis grandan urbon. 43 p. Zamenhof Editores, Goiânia 1989.

En la rakonto Mi vizitis grandan urbon de Gbeglo Koffi ni konatiĝas kun la vilaĝano Gaĝenu en Togolando. Li vivas tradician vilaĝan vivon kiel fiŝisto sen grandaj scioj pri la ĉirkaŭa mondo. Lia filo Kuturo tamen vivas modernan komfortan vivon en la ĉefurbo Lome. Iutage li invitas sian patron veni tien por pasigi kelkajn semajnojn kun sia filo.

La rakonto temas pri la granda signifo kiun tiu vojaĝo havas por la maljuna vilaĝano kaj pri lia miro kaj naiva nekompreno renkontante la urban vivon. De komenco ĝis fino, do antaŭ, dum kaj post la vojaĝo, Gaĝenu konservas la saman sintenon. Li tre miras, admiras kaj avidas la urbajn modernaĵojn, tamen li ne akceptas ĉion kaj ne volas forlasi ĉion el sia tradicia vivo. Dum la legado oni ekkonas lin kaj rimarkas, ke li estas tre individueca, interesa persono, tre bone kaj trafe vivigita de la aŭtoro.

La ĉefa ideo de la verko estas prezenti Gaĝenun kiel personon ege naivan kaj senscian pri ekstervilaĝaj aferoj. Kelkfoje oni eble trovas tiun naivecon iom troigita, sed troviĝas tiom da amo en la priskribo, ke oni tute ne sentas malrespekton aŭ malestimon. Samtempe, ankaŭ la rakonta stilo havas forte naivan trajton, kvazaŭ de tradicia vilaĝa rakontisto. La verko tamen estas tre konscie kaj lerte tajlita, kun simpla, bona intrigo, multe da humuro, konvena komenco kaj fino, kaj ĉarmaj devioj survoje al la fino.

Mi trovis nur unu-du malglataĵojn en la rakonta fadeno de la verko, ekz. en la unua ĉapitro, paĝo 5, kie Gaĝenu estas junulo kiu edziĝas, kaj subite, sen vera indiko pri paso de longa tempo, li estas maljunulo kun plenkreska filo. Ankaŭ lingve troveblas unu-du malfacile kompreneblaj aferoj, ekz. "lerni pri blindopalpeca metio" (p. 4) kaj "dormis krokodile" (p. 20). Iom strange, en unu alineo sur paĝo 17 la aŭtoro ripetas la radikon "vetur-" dekunufoje en sep linioj, pro nekomprenebla kialo.

Tiuj aferoj tamen estas esceptoj. Ĝenerale la stilo estas plaĉa kaj flua, la lingvo glata kaj pli-malpli senerara. Entute la verko estas ĉarma kaj rekomendinda, precipe kiel unu el tre malmultaj Afrikaj beletraĵoj en Esperanto.

Sten Johansson

 

Reen al:

Mi vizitis grandan urbon Gbeglo Koffi Ĉefpaĝo originala literaturo