Pecoj da vivo

Spomenka Štimec: Vojaĝo al disiĝo. HEA, Budapeŝto 1990, 90 p.

Spomenka Štimec estas talenta aŭtorino plej konata pro sia majstra romano Ombro sur interna pejzaĝo.

La novelaro Vojaĝo al disiĝo konsistas ĉefe el pli fruaj verkoj. Mi ege ĝuis legi la dudek du mallongajn novelojn - etudoj nomas ilin la eldonejo, sed pluraj el ili estas veraj perloj, pli maturaj ol la pliparto de esperanta literaturo.

Štimec laboras en ŝajne malvasta kadro, ĉiutaga, hejmeca, intima sfero, kaj ŝia tono estas persona, kvazaŭ ŝi parolus kun mi sola, trans kuirejan tablon. En tiun varpon ŝi nature enteksas vefton el la "granda vivo", amo, morto, angoro, milito, politiko. Mi pensas ekz. pri Pacekzerco, kie monda politiko drama infuziĝas en ŝian kuiradon de internacia manĝo, aŭ Participo por la morto, kie ŝi kun lingva leĝereco delikate komentas la plej seriozan.

Tri-kvar noveloj estas poste uzitaj en Ombro sur interna pejzaĝo. Komparante la du versiojn, mi konstatas, ke eĉ Štimec kapablas poluri sian stilon, kvankam ĝi jam komence imponis.

Tro multaj, kiuj verkas esperante, uzas la lingvon kiel mekanikan ludilon. Štimec estas malo de tiuj. Ŝia lingvo estas simpla sed riĉa, vivanta kaj elvokiva, kaj trafe spegulas la temon de ŝiaj tekstoj.

Por uzo en studrondoj "progresantaj" oni eldonis arojn da "Esperanto-historietoj" - mizeraj laŭ stilo, lingvo kaj enhavo. Kial ne altigi la ambicion uzante ekz. ĉi tiun novelaron de Spomenka Štimec kiel legolibron? Anstataŭ senvalora rubo la studrondanoj ricevus pecojn da vivo en modela kaj persona lingvo, mallonge dirite: Literaturon! Domaĝe nur, ke pro la aĉa bindo de HEA, mia legado rompis la dorson (ne la mian, sed tiun de la libro!)

Mi rekomendas tiun ĉi verkon al ĉiuj esperantistoj vivantaj!

Sten JOHANSSON