25 noveloj

Reen


MALJUNULO MIGRAS

de Stellan ENGHOLM

Aperis ĉe Eldona Societo Esperanto en 1943, ankaŭ en La lupo sur Kapitolo, IEM 1997

 

 

Duonhoron post la kvara vekis lin la bruo de la fornoringoj, kiam la edzino surmetis la kafopoton. Post kelkaj momentoj la bruo estis sekvata de admono:

– Ellitiĝu, Nilsson! Estas tempo iri al la arbaro.

Dum ilia tridekjara kunvivo la edzino ĉiam nomis lin nur per la postnomo, en parolo kun aliaj homoj kaj en rekta alparolo.

Li ellitiĝis kaj vestis sin. Dume la voĉo de la edzino lamentadis senĉese kaj kvazaŭ aŭtomate. Ĉiam ŝi lamentis pri la bagateloj de la ĉiutaga vivo, de frua mateno ĝis enlitiĝo.

Tio estis por li eltenebla, kiam li ankoraŭ estis for de la hejmo la tutajn tagojn en sia ĉarpentista laboro. Pli malfacile fariĝis, kiam aĝo limigis lian agadon kaj li devis resti hejme preskaŭ ĉiam. Ankoraŭ pli turmenta fariĝis por li la vivo, kiam transloĝiĝis al ili fratino de Stina. La bofratino estis plendema kiel Stina kaj krome avarega. Stina estis iom pli ol ŝparema, sed post la alveno de la fratino ŝi fariĝis pli kaj pli simila al ŝi ankaŭ en tiu rilato.

Ĉiuj tri sidigis sin ĉe la tablo, manĝis kelkajn panpecojn sen butero kaj trinkis po du tasojn da kafo. Tiu havis palan koloron kaj gustis preskaŭ kiel varma akvo.

– Kaj nun vi ne restu sidanta tie ĉi, deklaris Stina, kiam li estis trinkanta la lastan guton el sia taso. Hodiaŭ vi devas nepre fini la hakadon, ĉar ni bezonas vin por aliaj laboroj.

Li nenion respondis al tiu admono sed levis sin, surmetis jakon kaj ĉapelon kaj prenis paketon kun kelkaj buterpanoj por la matenmanĝo. Poste li iris al la pordo sed jen turnis sin kaj iris al spegulo sur la muro kaj dum kelkaj momentoj rigardis sian vizaĝon.

– Ŝafokapo, kial vi tiel gapas antaŭ la spegulo? demandis Stina.

Sen atenti pri ŝia forpela rigardo li rigardis sin dum ankoraŭ kelkaj momentoj kaj poste sen urĝo eliris kaj direktis sin al la lignejo.

Kiam li estis ĉe la angulo de la lignejo, li momente rigardis returne. La du virinoj ankoraŭ estis interne. Li preterpasis la angulon kaj eniris. Ĉe la muro staris malnova, granda kesto. Li iris al ĝi, levis la kovrilon kaj elprenis mezgrandan lignobendan korbon. Ĝi estis grizpentrita, sed ĝi estis markita de longa uzado, kaj en kelkaj lokoj la farbo estis foruzita.

Kun la korbo en la mano li tuj eliris, sen kunpreni hakilon kaj segilon. Tra barilpordo malantaŭ la lignejo li eliris el sia bieneto kaj komencis sekvi arbaran vojeton.

Post nemultaj paŝoj li haltis, turnis sin kaj restis staranta inter la arboj, rigardante la bieneton.

La kampoj kuŝis freŝverdaj kaj prosperaj en la matena sunlumo. Li rigardis ilin kaj balancis la kapon. Kiom li tie laboris! Estis virga kaj malfekunda tero, kiam li antaŭ tridek jaroj komencis kulturi. Dika kaj preskaŭ metroalta ŝtonbarilo ĉirkaŭ la bieneto atestis pri liaj klopodoj post la fino de la ordinaraj laborhoroj. Ankaŭ Stina laboris, laboregis. Tiam ili estis feliĉaj.

Kaj meze inter la kampetoj kuŝis lia domo, kiu similas al neniu alia en la tuta regiono. Ĝi tute similas al tiuj domoj, kiujn li en sia junaĝo vidis kaj mem konstruis en Usono. Bela ĝi ŝajnis al li, kiam ĝi estis preta, kaj bela ĝi ankoraŭ ŝajnas.

Apud la domo estas la ĝardeno, enkadrita de heĝo kun grosoj, riboj, rozoj kaj diversaj aliaj floroj, kaj super ĉio etendas sin la florplenaj kronoj de la pomarboj. Multe da penado li havis ankaŭ tie sed ankaŭ multe da ĝojo.

Li amas la hejmon, kiun li per propraj manoj kreis, kaj li vivus feliĉe tie, se ne estus tiuj du virinoj, kiuj estas frenezaj pro avaro kaj lamentemo. Turmenti lin kaj gardi monon estas ilia sola gajo. Kaj li ne povas defendi sin. Atakis lin maljunaĝo, tremetas la kapo, tremetas la manoj, forto mankas.

Larmoj komencis gliti malsupren sur liaj vangoj, sed kiam li rimarkis tion, li tuj viŝis la okulojn per la dorsoflanko de la mano kaj daŭrigis sian iradon.

Kun sia korbo en la mano li sekvis la vojeton dum kelka tempo kaj poste iris laŭ diversaj aliaj arbaraj vojetoj. Rapide li ne marŝis, sed ankaŭ ne malrapide. Iam li estis bonega iranto, kaj la piedoj kaj kruroj ankoraŭ funkciis sufiĉe bone.

Estis bela mateno kun klara ĉielo kaj varma sunlumo. La aero estis plena de odoro de betulfolioj, arbopingloj kaj floroj, kaj la arbaro resonis de birdovoĉoj.

Unue li ne atentis pri tio; sed iom post iom li rimarkis la triladon de la birdoj, flaris la odorojn, sentis la varmeton karesi la haŭton. Li levis la kapon, rektigis la korpon, kaj lia vizaĝo iom heliĝis. La paŝoj fariĝis pli facilaj, la iro pli rapida.

– Estas agrable libere promeni! li murmuris kun kluka sono, kiu iom similis al rido.

Post kelktempa zigzaga irado sur arbaraj vojetoj li atingis ŝoseon. Li rigardis la horloĝon. Estis duonhoro post la kvina. Poste li atente rigardis al ĉiuj flankoj kaj tuj komencis iri suden per firmaj paŝoj.

Denove sonis la kluka nelaŭta rido kaj li murmuris en maljunaĝa maniero:

– Nun ni vidos, ĉu la afero sukcesas. Eble mi fine trompis la kanajlinojn!

Li kondukis sian manon al la vizaĝo, palpis la vangojn kaj la mentonon, iom glatigis kaj tordis la grizajn lipharojn. Poste li ekzamene rigardis sian jakon, la pantalonojn kaj la ŝuojn.

– Nu, mi verŝajne povas taŭgi, li murmuris. Bone, ke mi memoris razi min hieraŭ. Estas egale, kion homoj pensas, sed oni ne devas aspekti tro vagabonda.

Plejparte estas arbaro sur la flankoj de la ŝoseo, sed li preterpasas ankaŭ kelkajn bienojn. Li tamen renkontas neniun konaton kaj neniu ŝajnas rimarki lin. Kompreneble li povus ion inventi por klarigi sian fruan promenon, se iu demandus. Sed estas ankoraŭ pli agrable, se neniu scias, ke li foriras.

Post unuhora marŝado sur la ŝoseo li jam lasis malantaŭ si la najbaraĵon de sia hejmloko kaj venis al regionoj, kiujn li vizitis nur antaŭ deko da jaroj. Tie li preskaŭ neniun konas kaj neniu lin. Ĉio estas por li nova: la vojo, arboj, domoj, kampoj kaj la pejzaĝo. Li rigardas kun intereso ĉirkaŭ si kaj foje eĉ malrapidigas siajn paŝojn por pli bone rigardi kaj samtempe iom ripozi.

La marŝado donis pli rapidan movon al lia sango kaj pli da aero al liaj pulmoj. Li sentas sin gaja, libera kaj en bona marŝadhumoro.

La maljunulo ridetas. Dum dudek jaroj li ne forlasis sian hejman paroĥon, sed nun la horizonto per ĉiu paŝo fuĝas kaj ŝanĝiĝas. Estas agrable ankoraŭ unu fojon rigardi la mondon.

Li eĉ sentas en si malfortan revibron de junaĝa aventuremo.

Sufiĉe longa estas la vojo antaŭ li, longa por sepdeksesjara kadukulo. Se li nur havus iom pli da forto. Li havas najbarojn, pli ol okdekjarajn, kiuj estas fortaj kaj viglaj kiel sesdekjaruloj. Kial ĝuste li estas malbenita per tia kadukiĝo? Sed feliĉe la piedoj ne estas malbonaj, kaj certe li sukcesos. Sperto ne mankas. Pli longajn kaj malfacilajn vojaĝojn li faris ol tiun ĉi.

Kaj baldaŭ finiĝis ankaŭ la hejma ŝoseo, kiu estis negranda kaj havis malmulte da trafiko. Ĝi aliĝis al la granda ĉefŝoseo al la sudo.

Tiam kaj tiam preterveturas lin aŭtoj. Li ne ŝatas tiujn veturilojn. Grandan trafikon li iam spertis en Novjorko kaj Ĉikago, sed tiam liaj oreloj estis pli akraj ol nun kaj lia korpo estis rapidmova. Tre singarde li iras kiel eble plej ekstreme sur la dekstra flanko de la vojo. Tiel lia vido helpos al li eviti la danĝerojn, kiuj venos de antaŭe, kaj li ne estas en la vojo de la monstroj, kiuj venas de malantaŭe, kaj kiujn li eble ne ĉiam aŭdos.

Jen aperas trajno kaj brue preterpasas tute proksime. Li rimarkas, ke fervojo kuras paralele kun la ŝoseo. Por momento li sopire rigardas al la malaperanta trajno kaj suspiras.

– Se ili ne estus tiel diable avaraj kaj kaŝus sub seruro ĉiun moneron, mi estus povinta havi bileton kaj sidi en tiu trajno, mi kiel aliaj homoj, kiuj volas vojaĝi, li gruntis, kaj la vizaĝo malheliĝis. Imagu, kvin horoj sufiĉus por tiu distanco, por kiu mi nun bezonos mi ne scias kiom da tagoj.

Sed li rezignis kaj aldonis:

– Sed estas egale. Kaj estas interese ankoraŭ unu fojon migri en la mondo tute libera.

Iom post iom li komencis senti lacon kaj ankaŭ malsaton. Kiam li trovis konvenan restlokon apud la vojo kun herbo kaj kelkaj arboj li sidigis sin tie en la ombro. Li tiris el la poŝo la paketon kun la buterpanoj por la matenmanĝo, sed li ankaŭ malfermis la korbon kaj malfaldis sian poŝtranĉilon. Li ridetis kontente, kiam li vidis la enhavon de la korbo. En ĝi kuŝis granda peco da ŝinko, kelkaj kolbasoj, sufiĉe granda provizo da pano kaj kafotaso plena de butero.

Tiun tutan provizon li en la pasinta vespero ŝtelis en la provizejo, kiam ambaŭ virinoj estis ekstere por kelka tempo. Kiel eble plej lerte li kaŝis la postesignojn de sia faro, metis la manĝaĵon en sian korbon kaj kaŝis tiun en la lignejo.

– Mi tamen trompis ilin, la kanajlinojn! li murmuris kontente kaj karese rigardis la enhavon de la korbo. Dum multaj jaroj li ne havis tiom da manĝaĵo por laŭplaĉa dispono.

Tamen li fortranĉis nur etan pecon de la kolbaso kaj manĝis ĝin kun la preskaŭ senbuteraj buterpanoj.

Li kalkulis: la vojo havas ducentkvardek kilometrojn. En plej bona okazo mi iros tridek kilometrojn tage. Minimume ok tagojn mi bezonos, kaj tiom longe devas sufiĉi ankaŭ la manĝaĵo.

Liaj pensoj reiris al la hejmo. Ĉu la kanajlinoj jam malkovris lian ŝtelon? Se jes, ili tamen ne suspektas la veran interrilaton. Ili ne havis iun ajn kaŭzon iri al la lignejo, ĉar multe da ligno li enportis en la kuirejon, ili ankoraŭ ne trovas, ke la hakilo kaj la segilo restas hejme. Nur tagmeze ili komencos miri kaj demandi sin, kial li ne venas hejmen por manĝi. Sed nur kelkajn horojn poste ili fariĝos vere maltrankvilaj, iros al la arbaro por serĉi lin, kaj nur vespere ili eltrovos, ke li forkuris. Sed kien, ili tute ne povos diveni, kaj ili ne trovos lin. Kaj se ili fariĝos vere konsternitaj kaj maltrankvilaj, tio estos nur iom da deca rekompenco por ilia konduto.

Li ripozis unu horon en tiu loko. Antaŭ la foriro li tranĉis al si bastonon el betuleto.

Kiam li nun havis sekuran distancon inter si kaj la hejmo, li komencis iri pli malrapide. Li devis ŝpari la forton, iri metode. Post ĉiu dua aŭ tria kilometro li iom ripozis. Tiamaniere li ne elĉerpis la forton. Kelkajn fojojn li soifis kaj devis longe iri, antaŭ ol li trovis riveretojn kun trinkebla akvo. Ankoraŭ li ne kuraĝis peti pri akvo en la domoj ĉe la vojo.

Tagmeze li denove manĝis kaj dormis unu kaj duonan horon en arbaro apud la vojo.

Ĉirkaŭ la sesa vespere li komencis senti sin tre laca. Sed samtempe li estis kontenta kaj iom fiera. Li sukcesis iri proksimume tridek kilometrojn kaj plenumis la taskon de la unua tago.

Li haltis, manĝis kaj komencis demandi sin, kiel li pasigu la nokton. Dume kaptis lin nekontraŭstarebla kafosoifo. La hejma kafo ne meritis la nomon, sed tamen ĝi donis ian stimulon, kies foresto forte sentiĝis post tagolonga abstino. Li rigardis en sian monujon. Troviĝis tie kelkaj kupraj moneroj kaj kelkaj negrandaj arĝentaj. Tason da kafo li povas permesi al si.

Li daŭrigis kaj post malmultaj paŝoj venis al malgranda bieneta domo, kiu ŝajnis invita. Tie li eniris, kaj kafon li ricevis post iom da atendo, bonegan kafon, kian li dum longa tempo ne trinkis. Pagon ili ne volis havi, sed li obstine insistis, ĝis ili konsentis akcepti kelkajn oerojn. Ili ankaŭ volis regali lin per manĝaĵo, sed li rifuzis.

Kelkajn stultajn demandojn ili faris pri li, pri lia vojaĝo kaj liaj ceteraj cirkonstancoj, sed li respondis mallonge kaj ne pli ol konvene. Kiam li diris, ke li estas survoje al Stokholmo por viziti filon, ili ege miris. Li klarigis, ke li multe vagadis en sia junaĝo, kaj ke li ankoraŭ unu fojon volas fari vojaĝon per propraj piedoj.

Li ankaŭ ricevis permeson tranokti en la fojnejo de ilia ĉevalstalo. Kvankam estis frue en la vespero, li tuj iris tien, ĉar li estis laca kaj volis daŭrigi frue en la venonta mateno.

Malgraŭ la laco li ne baldaŭ endormiĝis. Doloris en la kruroj kaj preskaŭ en la tuta korpo pro la troa kaj nekutima moviĝo dum la tago. Sur la piedoj estis vezikoj kaj frotvundoj kiuj brule doloris, kiam io tuŝis ilin. Lia cerbo estis maltrankvila de ĉiuj bildoj, kiuj dum la tago preterpasis liajn okulojn.

Ruĝa lumo de la subiranta suno envenis strie tra la fendoj inter la murtabuloj. Kiam tiuj strioj malaperis, restis hela krepusko en la fojnejo, kaj venis granda silento kaj trankvilo, foje rompita de preterpasanta aŭto. Trankviliĝis ankaŭ liaj doloroj, kaj la bildoj de la tago ĉesis peli unu la alian en la cerbo.

Tamen li ne endormiĝis. Subite li konsciiĝis pri la stranga en tio, ke li, kaduka maljunulo, kuŝas en fojnejo en tute fremda loko, kie neniu konas lin, kaj kie li neniun konas. Sed en tia situacio li multfoje troviĝis en sia junaĝo, kaj li ne longe atentis pri tio. Eble estas iom kurioze nun, kiam li estas maljuna, sed li ja estas survoje al sia filo.

Kaj li pensis pri sia hejmo. Kiel vizio brulis en lia interno la memorbildo, kiun ĝi postlasis, kiam li foriris en la mateno. Li pensis pri sia laborado en tiu loko. Li pensis pri la filino, kiu fariĝis fiera kaj koketa kaj neniam volis labori sed fine kaptis junulon per siaj junulinaj artaĵoj, edziniĝis kaj transloĝiĝis al alia provinco. Paco estu kun ŝi! Kelkajn fojojn ŝi vizitis la hejmon, sed neniom da ĝojo donis al li tio.

Alia estis la memoro pri la filo. Jam kiam li ankoraŭ ŝanceliĝis sur siaj malfortaj piedoj, li estis kune kun la patro sur la kampoj, en la arbaro, en la lignejo. Tre laborema ankaŭ li ne estis, sed li ja tiam estis nur knabo. Tamen li estis bona filo, lia sola konsolo, kiam la edzino komencis fariĝi lamentema kaj teda. Kiam li estis dekokjara li foriris. Poste li tamen almenaŭ unu fojon en la jaro vizitis la hejmon kaj tiam estis festo por la patra koro. Sed dum la lastaj du jaroj li ne estis hejme. Li ne ofte skribis al la patro, unu fojon aŭ du en ĉiu jaro. Li ne ŝatis uzi plumon.

En la lasta jaro, kiam la virinoj fariĝis por li tro turmentaj, li skribis tri fojojn al la filo, priskribis sian situacion kaj petis lin veni hejmen por helpi. La unuan leteron kaptis la virinoj antaŭ la forsendo. Kelkaj senespere maldolĉaj tagoj sekvis post tio. Poste li kondutis pli singarde kaj sukcesis sekrete poŝti leteron kun ankoraŭ pli insista peto. Ĉar respondo ne venis, li sendis ankaŭ duan. Sed vane li atendis la filon. Eble perdiĝis la leteroj. Antaŭ unu semajno venis letero de li, skribita kaj por la patro kaj por la patrino, sed en tiu estis neniu mencio pri la peto de la patro. Tiam li ekhavis la penson, ke li mem iru al la filo.

*

Koko vekis lin frue en la mateno. Li pensis, ke estas tempo foriri, por ke li povu fari siajn tridek kilometrojn ankaŭ hodiaŭ. Tamen li ankoraŭ longe restis kuŝanta en duondormo. Liaj kruroj estis rigidaj kaj laco katenis lin. Je la sesa li venis el la fojnejo por daŭrigi, sed la bonaj homoj vokis lin kaj regalis per kafo kaj multe da bona kafopano.

Kaj jen li denove troviĝas sur la vojo, kun freŝa betula bastono en unu mano kaj sia griza manĝaĵkorbo en la alia. Sed nun li pli malrapide marŝas ol en la unua mateno. La koksoj doloras, la kruroj preskaŭ rifuzas funkcii pro rigido, la difektoj de la piedoj ne reboniĝis. Post kelka tempo la rigido cedas, sed tiel kiel en la unua tago li ne plu povas iri.

Kaj nun venis vico da tagoj, kiujn li baldaŭ ne povas diferencigi unu de la alia, estas nur unu senĉesa kaj obstina irado kaj sintrenado antaŭen. Li iras siajn du, tri kilometrojn, ripozas iomete, daŭrigas, manĝas, kiam venas la horoj, kiam li hejme manĝis, trinkas el la riveretoj aŭ petas akvon en la domoj apud la vojo, foje aĉetas tason da kafo, dormas en fojnejoj.

Dume vagas ankaŭ liaj pensoj, tra pli ol sep pasintaj jardekoj en la hejmlando kaj en malproksima okcidento. Tiam foje okazas, ke li tute forgesas la kaŭzon kaj celon de sia irado kaj dum horoj estas for en siaj memoroj. Sed jen li vekiĝas el siaj pensoj, rigardas kun miro la fremdan pejzaĝon ĉirkaŭ si kaj demandas sin, kial li tie ĉi iras. Poste li rekonsciiĝas, memoras la virinojn kaj la filon.

Je la fino de la kvara tago li sentis sin tre elĉerpita, kaj li komencis timi, ke homoj malhelpos lian pluan iradon, se ili rimarkos lian malforton. Tial li ne kuraĝis peti pri tranoktejo sed serĉis dormlokon en la arbaro. Estis bona vetero, sed tamen li post kelkaj horoj komencis tremi pro malvarmo. Timante ke li povos malsaniĝi, li levis sin kaj kun interrompo de kelkaj mallongaj paŭzoj iradis dum la resto de la nokto. En la mateno li ne kapablis plu, kaj kiam varmo revenis, li serĉis trankvilan ripozlokon iom for de la vojo kaj dormis tie grandan parton de la tago.

En la vespero li daŭrigis. Sed ankoraŭ pli pene kaj malrapide li iris. Li ne plu rigardis la pejzaĝon ĉirkaŭ si, liaj lacaj, vualitaj okuloj estis direktitaj al la tero aŭ rekte antaŭen. Nur kiam li venis al vojmontriloj, li levis ilin kaj legis nomojn kaj ciferojn por distancoj.

En la sekvanta mateno li manĝis la lastajn pecojn de sia manĝoprovizo. Ankaŭ tiun tagon li dormis en la arbaro.

Kiam li daŭrigis en la vespero, li venis al vasta, senarbara ebeno. Liaj pensoj komencis konfuziĝi, lia konscio malheliĝis. Li vagas sur prerio. Subite li memoras – li venis por elekti por si teron por bieno. Senkoste li ricevos ĝin, kaj estas fabele fekunda tero, kia nenie ekzistas en la malnova lando. Li ĝojas pro la bona ŝanco, sed tamen li hezitas, io retenas lin. La prerio estas tiel timige vasta kaj ebena, mankas arbaroj, mankas lagoj, mankas la bluaj montoj de lia hejmregiono. Ne, tie ĉi li ne volas havi bienon eĉ senkoste, en alia regiono kuŝos lia hejmo.

Lia konscio funkcias kvazaŭ li troviĝus en febra sonĝo. Post la irado sur la prerio li revenas al la realo kaj memoras. ke li estas survoje al sia filo en Stokholmo. Li provas per sia tuta volo teni tiun penson, sed baldaŭ ĝi iel malaperas, kaj li denove vagas sur la senfina, timiga prerio.

Ĉirkaŭ la kvara matene, kiam la suno komencis bele brili, li denove klare ekkonsciis kaj pri si mem kaj pri sia irado, kaj samtempe li falis pro elĉerpiĝo. Li trenis sin kelkajn metrojn for de la vojo al loko kun kelkaj malgrandaj arboj sur peco de nekulturita tero. Duonkonscie li deprenis siajn ŝuojn, kiel li ĉiam faris je pli longa paŭzo, por ripozigi la piedojn. La jakon li deprenis kaj metis ĝin kiel kovrilon sur la supran parton de la korpo, kaj la kapon li kovris per sia ĉapelo.

Kiam li vekiĝis post kelkaj horoj, la jako kaj la ŝuoj estis for. Aŭ iu vaganto ŝtelis ilin, aŭ iu pro stulta ŝercemo ie kaŝis ilin. La maljunulo longe serĉis, sed kiam la serĉado restis vana, li sidigis sin sur la teron. Aŭtomate li malfermis sian korbon por manĝi peceton. Trovante ĝin malplena li memoris, ke la provizo elĉerpiĝis jam hieraŭ.

Li restis sidanta, ĉagrenita kaj senforta. Fine li deprenis siajn ŝtrumpojn, kiuj cetere jam estis tute ĉifonaj, kaj metis lin en la korbon. Poste li levis sin kaj daŭrigis sian iradon.

Stranga aspektis la senjaka, nudpieda figuro, kiu ŝanceliĝe sed obstine trenis sin antaŭen plej ekstere ĉe la dekstra rando de la vojo, kun sia korbo en unu mano kaj la betulbastono en la alia. La kapo tremis, li rigardis antaŭ si kvazaŭ nenion vidante. Lia vizaĝo havis esprimon de grandega laco kaj aspektis samtempe preskaŭ timiga pro nezorgado, malpura kaj kun longaj barbostoploj. Kiam infanoj vidis lin, ili terurite kuris for de li, kaj plenkreskaj homoj kun miro kaj interna ektremo rigardis la maljunulon.

Ĉirkaŭ la deka horo subite haltigis lin voko.

– Hola, Nilsson, atendu, atendu, kriis voĉo malantaŭ li. Venis al li nekonata persono, kiu salutis kaj demandis, ĉu li estas Johano Nilsson.

La maljunulo respondis angle, ke li estas tiu persono, kaj krome li diris kelkajn aliajn konfuzitajn frazojn en la sama lingvo.

– Kien vi volas iri? demandis la viro.

La maljunulo ŝajnis kvazaŭ vekigi, suspiris kaj ĝenite rigardis la homon antaŭ si.

– Pardonu, mi iris en pensoj, kaj ŝajnis al mi, ke mi estis en alia lando, li diris malforte. – Mi estas tiel laca, ke mi kvazaŭ sonĝis, kvankam mi ne dormis, li aldonis klarige.

– Sed kien vi volas iri?

– Mi estas survoje al Stokholmo, al mia filo.

– Certe vi estas tro laca kaj malforta kaj tro malbone ekipita por nun daŭrigi tien, diris la viro. Eble vi ankaŭ estas malsana.

– Jes, mi estas en malbona situacio, murmuris la maljunulo, eĉ ŝuojn mi nun ne havas. Tamen mi devas daŭrigi, spite al ĉio.

– Tio vi tamen ne povas, vi ne povas iri ankoraŭ cent kilometrojn en tia stato. Oni petis min serĉi vin kaj akompani vin al via hejmo. Kompreneble ni iros ne piede sed per fervojo. Sed unue vi bezonas iom da manĝajo kaj alia prizorgo. Venu! Vi bezonas iri nur duonan kilometron. Sed se vi estas tro malforta mi venigos aŭton.

La maljunulo komencis tremi en la tuta korpo, kaj li ŝajnis frapita de teruro.

– Ne prenu min hejmen, ne devigu min iri hejmen! li petis plorante. Tiuj virinoj turmentus min ĝis freneziĝo. Lasu min iri, mi volas iri al mia filo, al mia filo!

La prokuroro rigardis la mizeran figuron, komprenis, ke li ne senkaŭze tiel forkuris kaj eksentis kompaton por li. Li cerbumis dum kelkaj momentoj.

– Nu, nu. Ĉu ne estus pli bone peti vian filon veni hejmen por helpi vin?

La vizago de la maljunulo heliĝis kaj li ridetis.

– Se vi tiel povos aranĝi, mi volonte iros hejmen. Sed vi devas certe aranĝi tion, tute certe.

Kiam la maljunulo estis ricevinta necesan prizorgon, revenis al li la prokuroro.

– Mi ĵus parolis telefone kun la prokuroro en via distrikto, li diris. Via filo jam estas vokita kaj venos hejmen jam hodiaŭ aŭ morgaŭ. Sed nun vi devas unue dormi kaj morgaŭ vi povos veturi hejmen.

En la sekvanta tago la maljunulo estis regajninta tiom da forto, ke la prokuroro povis sendi lin hejmen sen akompano. Oni donis al li abundan tagmanĝon kaj ekipis lin per ŝtrumpoj, ŝuoj kaj jako. Jen li estis preta por nova irado. La prokuroro akompanis lin al la fervoja stacio, kondukis lin en kupeon, petis la konduktoron zorgi pri li, se estos bezonate, kaj elirigi lin ĉe la ĝusta stacio.

Estis malmulte da homoj, kaj li sidis sola kaj neĝenita ĉe unu el la fenestroj kaj rigardis la pejzaĝon, kiu preterglitis ekstere. Li ŝajnis observi kaj trankvile mediti, sed interne li tremis pro ĝojo kaj atendo. Post malpli ol tri horoj li atingos la hejman stacion, renkontos sian filon kaj kune kun li metos siajn piedojn sur la propran terpecon.

Rapide preterglitis kampoj, biendomoj, arboj, preĝejoj. Kvankam li estis tiel laca kaj neatenta dum la lastaj tagoj de sia irado, li jen kaj jen rekonas iun lokon. Kaj kvankam li estas plena de atendo kaj ĝojo, li sentas piketon de melankolio kiam preterglitas kaj malaperas malantaŭ li unu loko post alia laŭ la vojo de lia penado.

Finiĝas la ebeno, aperas la unuaj altaĵoj kaj nealtaj montodorsoj, la grandaj arbaroj. Estas lia regiono, lando kie li sentas sin hejme.

Jam kvaronhoron antaŭ la alveno al la hejma stacio, li prenas la korbon de la breto, metas ĝin sur la genuojn kaj premas pli firme sian bastonon. Kvin minutojn post tio li levas sin kaj iras al la pordo, kie li poste restas staranta.

Haltas la trajno, kaj li eliras. Momente li restas staranta sur la kajo kaj ĉirkaŭrigardas. Kaj jen, jen venas lia filo!

Li per rapida movo metas la korbon kaj la bastonon sur la teron apud si, lia vizaĝo ekbrilas de ĝojo kaj kun etenditaj brakoj li faras kelkajn paŝojn renkonte al la filo.

– Ho, estas vi, Eriko, estas vi! Vi ne povas kompreni, kiel mi ĝojas!

Li volas ĉirkaŭbraki la filon, sed la filo salute kaptas lian manon.

– Bonan tagon, patro! Kiel vi fartas?

– Bone, bone, nenio danĝera ĉe mi! Kaj nun, nun mi povus salti kaj danci kiel junulo.

– Nu, nu, certe estas pli saĝe resti trankvila. Atendu momenton, mi telefonos kaj mendos aŭton, post kvin minutoj ĝi venos.

– Ne! Ne faru tion! diris la patro tiel decide, ke la filo haltis. Mi tute facile povas iri piede, kaj nenio urĝas nin.

La filo rigardis lin pritakse.

– Eble vi povas. Sed estas ja stulte iri, kiam oni povas veturi.

– Kion vi diras? Stulte iri? Ne, ne, Eriko, iri per propraj piedoj estas pli bona ol ĉiu alia irmaniero. Kaj nun mi volas iri kune kun vi, kiel antaŭ multaj jaroj, kaj ni kune babilu kiel tiam.

La filo cedis, sed lia mieno montris, ke ne volonte li tion faras.

– Eble vi timas, ke mi tro malrapide iras, sed por unu fojo ankaŭ vi povas iri iom malrapide. Estos por mi tiel agrable iradi kune kun vi, kaj ni povos trankvile paroli pri la aferoj.

Ili ekiris kaj post malmultaj minutoj forlasis la stacian lokon kaj eniris sur nelarĝan arbaran veturvojon.

Estis agrable freŝe tie sub la betulaj kronoj, kaj la ombro donis ripozon al la lacaj okuloj de la maljunulo. La vojo havis iom da radosulkoj sed estis cetere ebena. Ĉar ĝi estis malmulte uzata, kreskis multloke herbo sur ĝi, kaj ĝi estis agrabla por la piedoj.

– Ĉu vi ne sentas, kiel agrable estas iri tie ĉi, diris la maljunulo kaj turnis sin al la filo. Tio estas alia afero ol la malmola kaj polva ŝoseo.

– Nu, mi supozas, ke vi spertis kia la ŝoseo estas. Estas ja malagrabla historio, ke vi tiel forkuris. Estis stulte farite de vi tiel malaperi sen postsignoj. Vi kaŭzis ĝenon al multaj per tio.

– Stulte, stulte? Kaj mi kaŭzis ĝenon! Ĉu tion diras vi? Nu, parte vi ja pravas! Sed kion mi estus farinta? Miaj vortoj ne havas forton plu por silentigi kaj obeigi la virinojn, kaj mi ne povis elteni vivon en tia atmosfero. Mi ja volis iri al vi por serĉi helpon, al vi, Eriko!

– Sed vi estus povinta trovi pli bonan manieron aranĝi la aferojn. Vi ja estus povinta paroli kun iu el la najbaroj.

– Nu, Eriko, eĉ kun bona najbaro kaj amiko mi ne parolas pri tiaj aferoj, ne mi. Cetere mi ja provis ankaŭ alian manieron. Tri fojojn mi skribis al vi. La unuan leteron prenis la virinoj, kaj mi havis mian punon pro ĝi. Sed poste mi sukcesis sekrete poŝti du aliajn. Ĉu vi ne ricevis ilin?

– Jes, mi ricevis ilin, respondis la filo, tirante la vortojn kaj kvazaŭ serĉante en sia memoro. Jes, vi ja skribis pri tio. Sed mi pensis, ke vi troigas, ke vi estis ekscitita, kiam vi skribis, ke la plendo ne estas proporcia al la kaŭzo. Kaj vidu, mi pensis ankaŭ tiel: Se mi nun skribos al patrino kaj admonos ŝin, ŝi fariĝas kolera kaj traktos patron ankoraŭ pli malbone tute egale ĉu lia plendo estas rajta aŭ ne. Kaj tiel mi nur plimalbonigos la situacion.

– Aha, tiel vi pensis, diris la maljunulo. Nu ja, vi ja povis pensi ankaŭ tiel. Sed ĉu mi ne ankaŭ petis vin veni hejmen? La filo kapklinis.

– Tion vi faris, certe. Sed vi ja komprenas, vi havis mem laboron, ne estas facile forlasi sian laboron por forveturi. Certe li povos iomete atendi, mi pensis. Mi veturos, tuj kiam mi povos. Jes, verdire mi intencis veturi hejmen dum somermezo. Se vi estus atendinta nur kelkajn semajnojn…

– Jes, jes, diris la maljunulo nelaŭte, ŝajne mi agis iom stulte.

Post tio li silentis kaj iris kun klinita kapo. Kaj tre malrapide li iris. Apude iris la filo kaj fumis cigaredon post cigaredo, tedita de tiom malrapida takto.

– Sed nun vi tamen povas ĝoji, patro, diris subite la filo, kiam la patro montris nenian signon de parolemo. Post tio ĉi vi vivos bone kaj trankvile hejme kaj havos neniajn malagrablaĵojn de patrino kaj onklino.

– Ĉu jes? demandis la patro kun nuanco da intereso sed nekredeme.

– Estu certa! asertis la filo. Unue ili tiel teruriĝis pro via forkuro, ke ili preskaŭ perdis la racion pro tio. Poste venis la prokuroro kaj kelkaj aliaj aŭtoritatuloj kaj tiel kondamnis kaj admonis ilin, ke ili neniam reprenos tian manieron. Fine ili ricevis dozon ankaŭ de mi.

– Bone, bone, se estos tiel, murmuris la maljunulo kaj kapklinis al la filo, ĉar mi estas tro maljuna por interŝanĝi vortojn en tia maniero.

Poste li denove iris silenta, malrapide kaj meditante:

– Vidu, patro, estis malsaĝe, ke mi ne mendis aŭton. Vidu, kiel laca vi nun estas!

Kvazaŭ ne aŭdante la rimarkigon la maljunulo iom turnis sin al la filo kaj demandis:

– Kaj kiom longe vi restos hejme?

– Nu, kiel vi komprenas, mi devas reiri kiel eble plej baldaŭ, kaj ĉar vi nun feliĉe revenis kaj ĉio estas kontentige aranĝita, mi devos veturi postmorgaŭ. Oni ne devas perdi tro multajn laborhorojn.

– Jes, mi komprenas. Sed eble vi revenos dum somermezo. Ŝajnas al mi, ke vi ion diris pri tio.

– Nu, mi ne scias. Mi ja nun faris tiun ĉi vojaĝon, pagis bileton kaj perdis labortagojn. Sed ni vidos…

– Jes, ni vidos. Sed ĉu vi ne aludis, ke mi estas laca? Ne, laca mi ne estas. Sed mi komprenas; ke tedas vin iri tiel malrapide, kaj tial mi volas akceli miajn paŝojn. Iam mi estis bonega iranto, kaj ankoraŭ mi ne estas tute kaduka.

La maljunulo rektigis sin kaj komencis paŝi tiel rapide, ke la filo baldaŭ trovis la takton tute kontentiga. Sed la vizaĝo de la maljunulo fariĝis malmola kaj li kunpremis la lipojn.

Ili ne parolis plu. Nur kiam ili estis tute proksime al la hejmo, diris la filo:

– Patro, vi ne estas kontenta pri mi!

La patro malrapidigis la paŝojn kaj turnis sin al la filo. Li konservis sian rektan teniĝon, kaj kvankam la kapo tremetis kiel antaŭe, la esprimo de la vizaĝo estis firma kaj forta.

– Ni ne adaptiĝis unu al la alia tiel, kiel mi antaŭe kredis, li diris. Sed ĉiu homo havas sian naturon, kaj mi ne rajtas juĝi vin pro tio, ke vi estas alia, ol mi imagis. Estas bone, ke vi tamen venis por serĉi vian patron.

Kiam ili atingis la korton, venis la edzino kuretante renkonte al la edzo, kaptis liajn manojn kaj flustris plorvoĉe:

– Ho, vi do tamen revenas viva kaj sana! Dankon al Dio, kiu vin protektis! Sed kiel vi povis tiel forkuri de ni sen eĉ unu vorto? Vi ne povas imagi kiel ni teruriĝis kaj maltrankvilis pro vi. Dum la tuta tempo ĝis hieraŭ ni ne dormis eĉ unu nokton kaj nur ploris.

Tuj poste venis la bofratino kaj salutis lin en la sama maniero, nur kun pli da reteniĝo.

La maljunulo nenion respondis, nur murmuris ion kio apenaŭ havis difinitan sencon.

Subite alkuris la kato kaj kun atentiga amikeco frotis sin kontraŭ liajn piedojn. La maljunulo tuj klinis sin kaj metis ĝin sur sian brakon, karesis ĝin kaj komencis babileti kun ĝi kiel kun malgranda infano.

– Nu, nu Grizulo, kiel vi nun fartas? Kion vi faris dum la tuta tempo? Jes, jes, mi lasis vin, sed tiel longan vojon vi ne povis iri, tion vi ja povas kompreni.

– Ho jes, diris la edzino. La kato estis nekonsolebla la tutan tempon. Ĝi ne volis manĝi sed nur ĉirkaŭiris kaj ĉien rigardis kaj miaŭis tute korŝire.

Interne atendis ilin tagmanĝo, kaj ili tuj sidigis sin ĉe la tablo. Estis bona kaj abunda manĝaĵo, kaj bona estis ankaŭ la kafo, kiun ili poste trinkis.

– Kaj nun vi kuŝigu vin kaj ripozu iomete, diris la edzino, kiam ili levis sin de la tablo.

– Ne, mi ne estas laca, li murmuris kaj sidigis sin sur la sofon en la kuirejo. Grizulo tuj saltis sur liajn genuojn kaj kuŝigis sin tie. La maljunulo karesis ĝin, kaj baldaŭ ĝi kontente ŝpinis kun fermitaj okuloj. Sed la maljunulo sidis kun medita mieno kaj malmulte atentis pri tio, kio estis ĉirkaŭ li. Pasis tiel kvaronhoro en plena silento.

Sed iom post iom fariĝis enue por li tiel sidadi. Li turnis sin al la edzino, kvazaŭ li estus ekmemoranta forgesitan aferon, kaj demandis:

– Ĉu ankoraŭ restas hakita ligno en la lignejo?

– Restas, asertis la edzino. Sufiĉos por ankoraŭ du, tri tagoj.

– Mi tamen iros eksteren. Mi volas iom rigardi, kiel fartas la kampoj.

Li levis sin kaj eliris, kaj la kato sekvis lin.

Li iris unue en la ĝardenon, kie la folioj de la pomfloroj nun kuŝis brunaj kaj ŝrumpintaj sur la tero. Li fleksis branĉon kaj proksimigis ĝin al siaj okuloj por esplori la fruktiĝon. Li rigardis la berarbustojn, la legombedojn kaj la florojn. Poste li sekvis la randojn de la kampoj kaj rigardis la kreskaĵojn: terpomojn, rapojn, grenon, furaĝokreskaĵojn. La tutan tempon sekvis lin la kato kiel hundo.

Fininte sian inspektadon li sidiĝis ĉe la rando de la sekalkampo. Tie li restis dum kelka tempo, rigardante ĉirkaŭ si kaj al la malproksimo. Foje li mallevis la kapon kaj ŝajnis paroli kun la kato, kiu denove kuŝis sur liaj genuoj.

Poste li levis sin kaj malrapide kaj kvazaŭ en pripensoj direktis sin al la lignejo. Li eniris tie, kaj post kelkaj minutoj eksonis batoj de hakilo.

 

 


Reen