25 noveloj

Reen


LA VEKIĜO

de Ferenc SZILÁGYI

Aperis en Koko krias jam, Régulo 1955

 

 

Super la domo, kie la junuloj interparolis, la atmosfero estis maltrankvila. Flugatakoj skuadis la urbon.

– Ili komencas denove. Ne gravas! Kaj kiel estis poste?

– Nu vi scias, ni estis tute junaj, preskaŭ nur buboj, tuj post la abiturienta ekzameno. Viglaj kaj ludemaj. Hundidoj sen pripensoj kaj sen respondeco. Ni promenis en la granda urbo, kiun ni ne konis, kaj kien ni alvenis la saman tagon. Subite ni eksentis la bezonon por nova societo. Mia amiko proponis, ke ni alparolu po unu knabino sur la strato, sed mi riproĉis lin pro absoluta manko de vera aventuremo. Alparoli knabinon surstrate, kia banalaĵo! Sed mi diris al li: "Nun ni vizitos familion kaj interkoniĝos kun la ĉarma filino de la domo". Mia amiko faris ŝvebajn gestojn ĉirkaŭ sia tempio kaj grimacis demande. Li diris ke mi tiel ade praktikas la idiotecon, kvazaŭ mi estus profesia idioto, idiotisto. Ni same ne konas tiun ĉi urbon, kiel Kuvajton. Mi demandis, kio estas Kuvajto. Li diris, ke ĝi estas urbo ĉe la Persa Golfo. "Vi volas fanfaroni pri via scio", mi diris, "sed vi havas malpli da fantazio ol virga pediko. Mi montros al vi, ke ni vizitos hodiaŭ familion en tiu ĉi urbo". Li rimarkis, ke mi jam havas planon, kaj iĝis pli respektema al mi. Li ne montris tion ankoraŭ; li bruis kaj insultis min laŭ la stilo de knabaĉoj, sed kun kreskanta admiro. Li argumentis, ke ni ne povas scii en kiuj familioj estas belaj knabinoj, kaj sekve la tuta afero estas stultaĵo. Sed mi insistis, ke ne gravas. Ni ja povas provi la bonŝancon kaj li ne timu: mi aranĝos la reston. Mi havas ja pli da fantazio ol abiturienta pediko. Mi efektive posedis fantazion en abundo. Mi volis uzi la recepton de la detektivromanoj kaj iri ien, kie ni rolos kiel kontrolantoj de la akvomezura instituto, kaj se ni havos bonŝancon, ni komencos agrablan interrilaton kun iu el la troveblaj virinoj. Sed pri tio mi ne parolis. Ni vetis. Mia tasko estis eniri en fremdan loĝejon kaj pasigi tie kvaronhoron kaj adiaŭi en plena amikeco. Inter la kondiĉoj estis, ke mi ne rajtas komenci ĉe la eniro per artifiko kaj diri, ke ni vetis kun mia amiko kaj tiel plu, kaj ke devas esti la unua loĝejo kiu estos la scenejo de la privetita agado. Tiel estis.

– Nu, kaj?

– Nu, kaj ni eniris telefonejon por elekti adreson. Mi elektis bonsonan nomon, arkitekton; ne estis malfacile trovi sur la urbokarto, kie estas la strato: la familio loĝis ĉe la ĉefa strato, kaj tute simple mi sonorigis sur la pordo.

– Ni nur baldaŭ povos supreniri – diris tiu, kiu aŭskultis la rakonton.

– Ni restu prefere ĉi tie. Vi vidos, ke ili revenos.

– Nu, bone. Daŭrigu do… Estas streĉa historio.

– Jen la daŭrigo:

Ĉambristino malfermis la pordon. Ŝi estis modelo de ĉarmaj kaj samtempe impertinentaj ĉambristinoj. Mia kamarado havis emon halti ĉe la enirejo kaj resti ĉe la ĉambristino. Sed mi ne cedis al liaj rigardoj. Mi estis "en bona formo". Mi demandis, ĉu fraŭlino N. estas hejme? Mia kamarado ridaĉis malice. Nun montriĝos, ke fraŭlino N. ne ekzistas. Sed mi estis certa kaj efektive mi havis bonŝancon. Fraŭlino N. ekzistis kaj eĉ jam venis el la ĉambro por akcepti nin. Ŝi demandis: "Ĉu vi jam alvenis" kaj ŝi aldonis tre afablan "koran bonvenon!"

Tiu akcepto embarasis min kaj eĉ pli mian, cetere aŭdacan kamaradon, kvankam lia kuraĝo havis iaspecan socian limon. Li estis komencanto en la fako de Casanova, sed liaj viktimoj estis ĉiam servistinoj. Li tute ne estis intelekta tipo. Ni sidis tie hezitemaj kaj timantaj. Ankaŭ mi estus preferinta esti ekstere. Ni ricevis strangan helpon de la hazardo. Nun la problemo estis, ĉu ni povos eluzi ĝin aŭ ne. Kiujn atendis la knabino? Mi estis tiel konfuzita, ke mi eĉ ne sciis, kia ŝi estas; mi ne alrigardis ŝin, nur aŭskultis la unuajn konvenciajn vortojn, kaj sub mia embaraso la melodia, juna voĉo sorbiĝis en mia konscio, kiel tre agrabla plezuro: Agrabla, sed danĝera, mi pensis. Ni estis jam en la bela salono de la familio…

– de kie oni baldaŭ elĵetis vin – diris la aŭskultanto de la rakonto. – Vi pravis, la eroplanoj revenas. Estas denove alarmo!

– Ni restu do trankvile ĉi tie. Ĉu mi daŭrigu? – Kompreneble.

– Ne estis tiel simple. Neniu elĵetis nin. Ni eksidis en la salono, kies detalojn mi ne perceptis, nur ĝian kulturan etoson; dum ni konversaciis, mi cerbumis, kiel ni povus ekscii kiuj nun ni estas. La fraŭlino komencis demandi pri siaj amikoj, Antono kaj Katerina, kaj mi diris, ke Antono fartas bone, tamen li bezonas ion da ripozo post la printempa ĉefsezono… mi time alrigardis ŝin, sed mi ne diris ion stultan… mi diris, ke Katerina malvarmumis (mi supozis, ke Katerina ne estas tiel kontraŭstara kiel Antono, kiam temas pri malvarmumoj), sed ĉiukaze ŝi jam fartas tute bone kaj ili ambaŭ kore salutas ŝin kaj ke ili jam antaŭe estis nin certigintaj, ke ni havos grandan plezuron interkoniĝante kun fraŭlino N., kion ni nun vere povas aserti. Mia amiko funkciis kiel bas-akompano kaj ĝis nun ĉio progresis bonege. Nun mi jam kuraĝis eĉ rekte alrigardi ŝin; ŝi ne povis esti pli maljuna ol 23-jara kaj verŝajne ne pli juna ol 19. Ŝia varma, agrabla, ne elstare bela vizaĝo kaj ŝia mallaŭta, bela kaj kultura voĉo vekis unue la sentojn kaj ne tuj la sensojn. Ŝi estis unu el tiuj virinoj, kiuj vere uzas siajn okulojn kiel fenestrojn de la animo. Ŝi gajnis de momento al momento pli kaj pli da simpatio. En la rulfajro de la demandoj mi ne havis tempon por ekhonti kaj pensi pri nia stulta ŝerco. Mi eĉ sentis ekscitan plezuron: jen estis ekvacio kun multaj nekonatoj, kaj jen ili komencis malpliiĝi. Ni proksimiĝis al la kompleta solvo. Jes, tio venis. Ĝi venis tiel, ke ŝi subite kaj bonhumore diris ion, per kio ŝi rigidigis la rideton sur nia vizaĝo. Nia sango haltis en niaj vejnoj: "Mi tute forgesas" ŝi diris "ke ni estas esperantistoj! Kial ni ne parolas Esperante?" Tie sidis mia kamarado, subite paliĝinta, kaj tie sidis mi, atendanta la finon de la mondo. (Aŭskultu, nova signalo… Ili baldaŭ denove estos ĉi tie! Ne gravas, mi daŭrigas). Mi ne havis intereson pri Esperanto; eĉ malpli mia kamarado. Li havis tute aliajn ideojn ol la interfratiĝo de la homoj. Li estis forta ŝovinisto kaj poste li iĝis konvinkita partiano inter la brunĉemizuloj. Sed mi havis kuzon, kiu studis kaj propagandis Esperanton. Multe li ne kapablis paroli kaj iam mi aŭdis; ke li respondis al alparolo: "Pardonon, mi estas nur komencanto". Per tiu ĉi frazo mi mokis kaj incitis lin konstante. Tiu ĉi frazo savis min por tiu ĉi momento. La alia esprimo, kiun mi konis en Esperanto, "Ĝis revido!", ankoraŭ ne estis aktuala. Sed la unuan mi povis uzi, kaj sendante dankesprimon al la ĉielo pro la mankohavaj scioj de mia kuzo, mi diris al ŝi: "Pardonon, mi estas nur komencanto". Mia kamarado, komprenante, ke la lasta vorto havas ian senkulpigan gravecon, diris kun la plej malbela prononco de la Esperanto-vorto: "Kommensando". Tiel ni savis nin, kaj la afero ne prezentis komplikaĵojn dum la sekvaj du-tri minutoj, kvankam ni jam sciis, ke ni estos senmaskigitaj, kaj miaj genuoj komencis tremi, dum mi pensis pri la lasta, sed drama sceno, kiam mi devos forlasi tiun ĉi belan hejmon kun ĝia animo. Ni vidis neniun el la aliaj familianoj. Miaj sentoj varmiĝis kun danĝera rapideco. Ŝajnis, ke ankaŭ mia kamarado moliĝas. Sed nun abrupte aperis la komenco de la fino. La knabino diris: "Sed strange, ke vi venis preskaŭ tutan horon pli frue, ol Katerina menciis en sia letero: Laŭ tiu vi devus veni precize je la kvara". Mi rigardis mian horloĝon. Mankis dek minutoj ĝis la kvara. Post proksimume kvaronhoro alvenos la veraj atenditoj, kaj ni estos stampitaj kiel trompistoj. Terura situacio! Vi ridas ĉi tie, sed tiam tio estis multe pli terura ol tiu bruo supre. Almenaŭ al ni. Oni povis pensi nur pri tuja foriro, sed tio estis neebla; la tablo estis jam kovrita kaj ni sentis la vaporon de la freŝe rostita kafo. Dum la cerbumado pasis pluaj, multekostaj, du-tri minutoj. Mi komprenis, ke nur kuraĝa operacio povas savi nin. Mi ekstaris kaj diris al nia nova amikino: "Fraŭlino N., mi ŝatus kun vi paroli inter kvar okuloj ". (Mi ne volis kavi atestanton al mia konfeso, eĉ ne mian amikon). Ŝi sekvis min kun mirantaj okuloj en la alian ĉambron.

Mia konfeso komenciĝis per tio, ke mi prezentis min; efektive ni ne prezentis nin komence, sed nek ni nek ŝi tion rimarkis. Post tio mi lasis tempon nek por interjekcioj, nek por rimarkoj. En unu spiro mi konfesis, pardonpetis, denove pardonpetis, ripete konfesis, kaj apenaŭ mi atingis la finon de miaj rakonto kaj klarigo, ni aŭdis sonorigon. La esperantistoj, kies lokon ni uzurpis, alvenis.

– Kiel ŝi akceptis vian historion.

– Estis tre interese. Komence ankaŭ ŝi ne sciis, kion diri, sed fine ŝi ridis, ridegis; ŝiaj larmoj same perlis pro la rido, kiel ŝia rido mem. Mi kredas, ke ŝi sentis sin feliĉa: ni ambaŭ estis bonaspektaj junuloj, tute ne sen sprito.

– Precipe vi, ĉu ne?

– Mi ne scias, ĉu tio estis ŝia opinio, sed ŝi estis feliĉa, ĉar ŝi povis pruvi al ni la pravon de Esperanto. La aliaj du gastoj estis simpatiaj junuloj kaj dum la tuta posttagmezo ni restis kune. Ŝi gardis nin tre afable, tute ne parolante pri nia friponaĵo. Ni estis gastoj el alia direkto; pli multe la aliaj ne sciis pri ni. Sed io kaptis min tiam. Tiu ĉi historio estas pli ol okjara, sed mi bone memoras ĝuste pri io speciala. Antaŭ nia foriro de ili mi demandis ŝin pri io, ĉar mi estis ekstreme skeptika. La societo intertempe pligrandiĝis, ni interkoniĝis kun ŝia tuta familio, tiel, ke efektive estis okazo al mi diskuti nur kun ŝi: Mi formulis mian demandon proksimume jene: "Sed ĉu povas esti, ke vi vere kredas pri la paciga forto de via Esperanto?"

Ŝi respondis: "Nu, jen: al mi ĉiuspeca fanatikeco estas fremda, eĉ timiga. Tio, kion ni vidas ĉirkaŭ ni sufiĉas, por ke ni timu la ekzaltecon. Mi iĝis iam esperantisto, ĉar tiam mi estis tute juna kaj idealisto: eble ankaŭ tio havis decidan gravon, ke mi esperis multe da plezuroj, facilaj plezuroj. Por mi malfermiĝis la mondo, kiam ĝi malvastiĝis por la aliaj. Kiel esperantisto mi travivis ravajn epizodojn, surprizajn por ĉiu pesimisto. Daŭrus tre longe paroli pri tio. Sed unu afero estas certa: ke el tiuj mozaikeroj jam elformiĝas tute klara konvinkiĝo. Ĝi ne estas plu supraĵa bildo; ĝi havas profundon kaj perspektivon. El la plezuroj fariĝis taskoj kaj konscio, el la konscio konscienco; respondeco pri ĉio, kio okazas en la mondo… "

"Dostojevski" mi diris.

"Jes iel, kiel Dostojevski komprenas kaj komprenigas la respondecon de ĉiu unuopulo. Nun mi eble ne scias, ĉu mi povas kredi pri la proksima sava rolo de Esperanto; patentmedicino ĝi ne estas. La tempoj estas pli kaj pli malhelaj: kio povas sekvi, pri tio mi eĉ ne volas pensi. Sed tamen mi kredas – jes, mi kredas… sed cetere la demando ne plu povas esti, ĉu mi kredas, ĉar mi tute simple vivas en Esperanto".

Proksimume tiel ŝi diris. La aŭskultanto demandis:

– Kiel estis poste?

– Poste mi mem iĝis esperantisto.

La bruo plifortiĝis. Sed tio estis la propraj kanonoj. La aliaj nun certe estis proksime. Ĉu la celo estis la stacidomo? Nu, tiu spektaklo ne daŭros longe. Estis eksplodo ie pli proksime. Ne gravas.

– Kaj poste?

– Nenio estis poste.

– Ĉu vi enamiĝis al ŝi?

– Jes, iel simile. Sed ŝi preferis mian amikon. Ŝi ne povis esti feliĉa. Li tiriĝis al aliaj magnetoj.

– Kie li nun estas?

– Li kuŝas en amastombo en Balkano. Li estis volontulo.

– Kaj ŝi?

– Ŝia patro estis gvidanta liberpensulo. Malamiko de la nacio, kiel oni diras. Mi ne scias, kie ŝi povas esti. Eble ŝin savis ŝia bona stelo.

– Kion vi pensas do nun?

– Mi havas nur unu brakon kaj povus havi kaŭzon por esti amara. Sed mi ne estas tia. Mi ofte pensas pri tiu ĉi epizodo. Estis interese interkoniĝi kun tiu knabino. Estus bone scii, kie ŝi estas. Estus bone scii, kie estas niaj similuloj. Sentimentala mi ne estas, sed mi havas la guston de bela, homa travivaĵo en mia animo. Mi pensas ofte nun pri la vortoj de Dostojevski: "Ĉiu el ni estas respondeca por ĉiuj kaj por ĉio, kio okazas sur la tero". Mi kredas, ke ankaŭ nun formiĝas tiaj mozaikoj; ankaŭ nun, dum tiuj ĉi senhontaj tempoj maturiĝas homaj pensoj, kiuj signifas Esperanton, aŭ simple fratajn ideojn. Kio ajn okazas, mi kredas pri tio.

La infera klakado de la flugmaŝinoj subpremis ĉiun penson kaj ĉiun vorton.

– Nun ili estas super ni. Ho –

* * *

El la bombŝirmejo de la vilao oni elfosis du junajn virojn. La unubrakulo, la rakontinto, jam ne plu vivis, sed la alia militkriplulo jes. Baldaŭ klariĝis, ke liaj vundoj estas malgravaj. Rekonsciiĝinte li baldaŭ retravivis la lastajn vortojn de sia kamarado. Li ne plu estis videbla al li; li vidis nur sangon. Li ne sciis, ĉu estas lia propra aŭ tiu de la kamarado. Rigardante la ruinojn, li murmuris al si frazon, kiun li volis eldiri antaŭ la eksplodo. Estis alia frazo, citaĵo el la Kulpo kaj puno de Dostojevski. Li ne havis tempon diri ĝin kaj nun li provis per ĝi formi ponton super la abismo, kiu disigis la vivanton de la mortinto:

"Mi klinas mian kapon ne antaŭ vi, sed antaŭ la suferoj de la homaro".

La vivo volis vivi kaj sekvis novaj taskoj.

 

 


Reen