25 noveloj

Reen


LA PUTO DE PAUPELÈCHE

de Raymond SCHWARTZ

Aperis en la nica literatura revuo 2/6, 1957. Ankaŭ en Vole… novele, 1971, Iltis 1987

 

 

Estis agrable, dum tiu junia posttagmezo, inertadi sur la teraso de sinjoro Rondoux. Du platanoj, plenaĝaj fortikuloj, sunombrelis super niaj kapoj tiel deĵorfervore, ke la granda inkvizicianto supre ne povis kontrabandi eĉ nur unu okulumon tra la kompakta foliaro. Siaflanke, la proksima maro, kvankam mem tro maldiligenta por konigi sian ĉeeston per la ondobruo, tamen – ĉar ĝi ne sukcesis senfine reteni sian spiron – konsentis de tempo al tempo ellasi langvorajn efluvojn, saturitajn de salgusto kaj algoparfumoj, kiuj sugestis iom da freŝeco.

Estis agrable sur la teraso de Sinjoro Rondoux ankaŭ ĉar proksimiĝis la horo de l’ aperitivo!

Mia gastiganta najbaro neniam apartenis al la raso de tiuj mornaj soifantoj, kiuj sub pli rigoraj ĉieloj ŝteliras solaj al tristaj verŝejoj. Por sinjoro Rondoux la horo de l’ aperitivo estis okazo de societa manifesto, ceremonio disvolviĝanta laŭ certaj ritoj, kies apogeo triumfis en la ĉiufoja konstato, ke ekzistas harmonio kaj nedetruebla simpatio inter homoj, kiuj celkonscie sidiĝas ĉe la sama tablo. Tial sinjoro Rondoux bezonis ĉiam almenaŭ unu kunoficanton, por kiu rolo mi estis la ĝusta homo, kredu min! – Preparekzerce oni devis subteni iom da konversacio, foje serioza, foje ŝerca, nepre vigliga. Tiam, inter du frazoj, kvazaŭ malfermante parentezon, digne-senhaste mia gastiganto malaperis en la domon, revenis kun la glasoj, sidiĝis, babilis, reiris kaj revenis kun karafo da akvo. Poste li alportis la botelon. Demokratan botelon, sen ia etiketo. Ĝi estis la "pastiso" hejme preparita kaj cetere, dum tiuj milittempoj, jam delonge ne plu trovebla en la komerco. Kiom da malfacilaĵoj li devis venki, dum ja mankis ĉiaspecaj konsumaĵoj, por havigi al si konvenan alkoholon, ne tro falsitan, por malkovri ĉe kaŝemaj herbaĵistoj ĉiujn ingrediencojn, kiuj post ĝustdaŭra trempiĝo en la alkoholo donos al ĝi tiun unikan bukedon da Provencaj aromoj, super kiuj suverenos la palat-amika anizo!

Laste li alportis la teleron kun la glacipeco. Kaj senmanke ripetis la kliŝon: "Nur se glacie freŝa, la pastiso varmigas la koron!" Tiam li sidiĝis, nun definitive, per kio li fermis la parentezon.

Kaj la momento estis solena. Kia domaĝo, ke ĝuste tiam, supre, sur la placeto antaŭ la preĝejo de Montredon, grincadis la bremsoj de haltanta tramvagono! Kaj tuj poste aŭdiĝis paŝobruoj proksimiĝantaj. Io nekutima je tiu horo. Kiu kuraĝas interrompi la sieston de nia strato?

"Jen!" ekmiris sinjoro Rondoux, kliniĝinte super la balustradon de l’ teraso, "jen! Ĉu ne mia amiko Paupelèche?"

"Paupelèche?" mi silabis kvazaŭ eĥe. Ial la nomo plaĉis al mi.

"Jes Paupelèche! Siatempe ni estis kolegoj sur la transmaraj ŝipoj de la Linio Paquet. Ankaŭ li estis intendanto. Ni emeritiĝis preskaŭ samepoke. Paupelèche – li ĉiam havis kamparanajn gustojn – aĉetis bieneton apud La Treille, sur la alia flanko de Marseille. Sed… li venas kun strangaj individuoj!"

Vere, estis neordinara trio. Unuavice, du paŝojn antaŭ la aliaj, marŝis grizbarbeta viro, videble vivoplena. Lin sekvis kurioza paro. Viro kaj virino inter du aĝoj, kun vizaĝoj suntanitaj, preskaŭ nigraj. Sendube idoj de seka sudo. Ankaŭ mizere vestitaj en buntaj flikaĵoj. Ili portis, en tukligaĵoj, pake kneditan verŝajne sian tutan havaĵon. Ankoraŭ iuj malfeliĉuloj, viktimoj pelitaj de l’ milito. Pasive ili sekvadis tiun Paupelèche, la vojmontranton al kiu celo? Kiam ili haltis antaŭ la domo, frapis min la energiaj, tamen nepre belaj trajtoj de la virino, ŝia peĉe nigra hararo, brila pro iu grasa ŝmiraĵo, kaj la flamo en ŝiaj grandaj okuloj. Dum Rondoux malsupreniris renkonte al sia kolego, aŭdiĝis la voĉo de Paupelèche, bonvola sed komanda: "Mi faros viziton ĉi tie. Ne longe. Lasu viajn pakaĵojn interne, sur la ŝtuparo, kaj iru sidiĝi iomete ĉe la marbordo. Revenu je la sesa. Vi aŭdos la horon de la preĝejo tie supre!"…

Apenaŭ ĉetabliĝinte kun la nova gasto, Rondoux tuj sciavidis: "Kiuj estas tiuj ciganoj, kiujn vi protektas?"

Nu, ciganoj aŭ similaj kaldronistoj!" grumbletis Paupelèche. "Hodiaŭ matene mi veturis al Marseille, ĉar mi nepre bezonas kamplaboriston. La Germanoj forprenis mian komizon, ĝuste nun dum la rikoltsezono! La tutan tagon mi serĉadis ĉe la haveno, sur la kajoj, kie ofte lacertumas okazaj portistoj, ĝis mi trovis tiun viron, kiu bonvolis akcepti mian proponon, sub unu kondiĉo: ke mi dungu ankaŭ la virinon! De ok tagoj ili ne forlasis unu la alian, el kio mi konkludis, ke ili estas geedzoj poreterne! Nu, ili ne estas postulemaj. Iom da mono, kuŝokazon, manĝon kaj al ĉiu la ĉiutagan litron da ruĝa…"

"Bone," interrompis Rondoux, "sed kial vi ne lasis ilin en la urbo por repreni ilin, kiam vi estos sur la returnvojo?"

"Naivulo!" ekmokis Paupelèche, "kamplaboristojn oni akaparas nun de ĉiuj flankoj. Sufiĉos, se post mi, alia dunganto promesos al ili ĉiutage du litrojn kaj ili gluiĝos al li kiel tabanoj sur azenhaŭto! Nun mi tenas iliajn pakaĵojn. Ili revenos." Kaj ni levis la glasojn.

La pastiso de Rondoux ne renkontis la senmiksan aprobon de la kolego. Post kelkaj faklertaj gustumglutetoj ĉi tiu deklaris: "Ĝuste dozita, jes. Enestas ĉiuj aromoj. Sed via alkoholo estas militfuŝaĵo. Sen ia riproĉo al vi, Rondoux. Ne via kulpo. Kia feliĉo, ke lastan vintron, kiam mi buĉis miajn porkojn – kaŝe, kompreneble, – mi povis interŝanĝi iom da lardo kontraŭ tuta pajlobotelego da aŭtentika alkoholo, honeste antaŭmilita, 50-grada. Tio fariĝis pastisto, ha skorzonero! kiun oni devus trinki nur surgenue! Sed kial vi ne venus iun dimanĉon, jes, kun via amiko, por konstati, ĉu mi mensogas? La edzino surtabligos kuniklomarinaĵon, ke vi revivos la bonajn tempojn pasintajn!"

"Paupelèche, vi estas frato!" Rondoux tuj entuziasmis, "kaj por ke la festo estu kompleta, mi alportos la glacion. Certe, ke glacivendisto ne pasas ĉiutage tra via mondfora kamparo. En taŭga pakpreparaĵo…" li ne povis fini.

"Glacio?" la okuloj de Paupelèche ekfajris malbonaŭgure kaj vundita fiereco indignis el lia demando: "Glacio? Por kion fari, bona Patrino?"

Rondoux – ĉu konsciante pri sia misaĵo? – provis elturniĝi citante la amatan sentencon: "Nur se glacie freŝa, la pastiso varmigas la koron!"

"Ho povrulo!" Paupelèche nun mimis kompaton, "kion mi devas aŭdi? Sed mia puto troviĝas dek-du metrojn en la tero kaj kaptas sian akvon el profundaĵo, kiun ankoraŭ neniu sukcesis atingi! Dum ĉiu sezono, eĉ kiam ĉi tie vi pisas nur ŝviton, mia akvo estas freŝega! Kaj purega! Ne kiel tiu infekta infuzaĵo, en kiu senbride orgias baciloj kun mikroboj, kaj kiun en Marseille vi nomas akvo!"

"Trafe pafite!" mi provis mildigi la eksplodeman intendanton, "kaj vidu, precipe pro tio ni trinkas ĉi tie akvon nur se imunigita per konvena kvanto da pastiso! Je via sano!"

Malsupre, antaŭ la domo, la novaj dungitoj estis akurataj. Jam de kelka tempo ili kalkansidis sur la trotuar-rando, raŭkvoĉe muelante inter rapidaj dentoj vortmaterialon rastitan el ĉiuj sudlandaj dialektoj, helpe de kiu ili marĉandadis, tre kredeble, ampromesojn kontraŭ fidelĵuroj.

"Jen miaj kanibaloj!" Paupelèche leviĝis kaj, kompreninte mian mutan demandon, daŭrigis: "La viro estas laŭdire grekdevena kaj ŝi iu italino. Iliaj paperoj estas tiel makulaĉaj, ke mi preferis ne kontroli. – Do ĝis baldaŭa dimanĉo! Skribu sufiĉe frutempe!"

* * *

Nur iu arkaika sento pri dececo – kaj ankaŭ lia edzino – malhelpis mian najbaron Rondoux fari la viziton ĉe la kolego jam la sekvantan dimanĉon. Ni atendis du semajnojn.

De la stacio La Treille, kie la tramo demetis nin, ni devis marŝi ankoraŭ unu plenan horon. Komence laŭ ŝoseo seninteresa, sed baldaŭ poste, suprenire, tra ondantaj herboj. Ni sekvis eltretitan paŝejon kaprice serpentumantan inter tufoj kaj pufoj da kreskaĵoj tiel divers-formaj kaj divers-koloraj, ke estus festeno kaj diboĉo por kiu ajn vegetarano kaj aliaj paŝtiĝantoj. Feliĉe, ke mia akompananto neniel ambiciis mirigi min per elmontro de nomenklatura scienco! Li simple konstatis: "La naturo estas io bela!" Pri kio mi konsentis.

La dua senchava rimarko de Rondoux estis, kiam ni alvenis ĉe la celo, dum ankoraŭ li deviŝis la lastajn ŝvitogutojn de la frunto: "Espereble la pastiso de Paupelèche egalos liajn promesojn, kaj la akvo de lia puto ne bedaŭrigos, ke mi ne alportis glacion! Pri la puto mem estos pli saĝe ne blagi!" – Tiam ni surpaŝis la terenon de Paupelèche. Jam la gastama bienestro venis renkonte al ni, kun etenditaj brakoj. Tuj li kondukis nin sur la korton antaŭ la loĝdomo, kie, sub la neeviteblaj platanoj, nin atendis preta tablo kun glasoj kaj botelo same funkciopretaj. Sen tempoperdo li vokis al iu nevidebla: "Juliette, nun ĉerpu la akvon!" kaj komentis por ni: "Mi prenas ĝin ĉiam nur lastmomente. Por ke ĝi estu tute freŝa! Vi vidos."

Baldaŭ la filino, ĉarma brunulino, venis de malantaŭ la domo kun granda, ligna sitelo, el kiu ŝi plenigis la kruĉon por la aperitivo. Tuj Paupelèche miksis la trinkaĵon, aldonante, per gestoj preskaŭ sacerdotaj, al la likvoro jam en la glasoj la necesajn kvar kvinonojn da akvo, verŝante nur et-et-fluete, tiel, ke ambaŭ elementoj, la fajro, la akvo, penetris unu la alian lascivmove sub vualo de nebultavolo invade disvastiĝanta ĝis kiam la pastiso, nun fluidaĵo, duonflava-dube-verda, mistere malklara, estis preta liveri sian sekreton.

La sincera ĝojo de Rondoux radiis el liaj okuloj. Amike frapante la ŝultron de la kolego li ŝmacis tutkore:

Kara mia! Tio estas pastiso! Miajn respektojn!"

Ĝi estis bonega, kaj la akvo glacie freŝa, vere, pro kio ni gratulis la feliĉan posedanton de tia fonto kaj, ĝenerale, de bieno tiel plaĉe organizita. Paupelèche, videble kontenta pri niaj komplimentoj, provis modesti: "Jes, jes, sed ĉion tion mi ne atingis sen laboro. Ha, oni devas ne ŝpari sian penadon!"

Tiam Rondoux demandis: "Kaj viaj ciganoj? Ĉu ili laboras?"

"Ne parolu pri tiuj birdoj! Ĝis antaŭ tri tagoj, bone, ĉio glitis glate. Jes, ili laboris. Ili obeis. Mi ne rajtis plendi. Sed ĵaŭdon mi pagis ilian salajron. La saman vesperon ambaŭ estis plenaj kiel nuksosakoj. Ankoraŭ mi ne komprenas, de kie ili povis alsorĉi tiom da boteloj. Dum la tuta nokto ili bruadis, kantis, kverelis, disputadis kaj verŝajne ankaŭ iom batalis. Ili loĝas tutapude, en tiu kabano. Nur ĉirkaŭ la matenhoroj ili bonvolis silenti. Kiam mi leviĝis, la viro, unu okulon kontuzita, kaŭris ĉe la pordo kaj lamentadis: ’Edzino for.’ – Fakto estas, ke ankoraŭ ŝi ne revenis. De tiam li mutadas kaj ne volas plu labori. ’Ne edzino, ne laboro’ li decidis. Tre ĝene por mi. Tuj mi informiĝis ĉe ĉiuj trinkejoj de l’ najbaraĵo kaj eĉ raportis en la ĝendarmejo pri ŝia malapero. Neniu vidis ŝin. Mi ne scias, per kiuj ravegaĵoj ŝi povis tiel subjugigi lin, sed la malfeliĉulo konsumiĝas pro ĉagreno. Nun sufiĉe! Kial tedi vin per miaj zorgoj? Ni trinku ĝin freŝa!"

Apenaŭ la glasoj estis malplenaj, jam nia gastiganto, malgraŭ niaj protestaj gestoj – cetere, nure proformaj – reverŝis receptofidele al ĉiu unu glaskvinonon da likvoro samtempe alarmante la filinon por renovigi la akvoprovizon. Senprokraste la ĉarma Juliette forsaltetis kun la ligna sitelo. Ankoraŭ ni ne rekaptis la fadenon de l’ interrompita konversacio, kiam boranta terurkrio disŝiris nian silenton. De malantaŭ la domo. Tuj Paupelèche ekstaris:

"Juliette? Kio okazas?"

Li kuris por retrovi la filinon. Ni sekvis samrapide. Alveninte malantaŭ la domo ni vidis la junulinon kvazaŭŝtonigita. Palega, turmentata, ambaŭ manojn kroĉiĝintaj al brusto pene anhelanta. Nur la okuloj parolis. En ili koncentriĝis timego kaj konsterno. Paupelèche ĝustatempe ricevis en siajn brakojn la svenantan filinon.

"Juliette! Parolu, parolu! Kio? Kio?"

Montrante al la puto, iu rondforma ŝtonmuro, banala, kiun tegmentis kiel karnavala krono, klinside, antikva pulio kun siaj feraj brakoj, la junulino balbut-stertore provis klarigi: "Kiam la sitelo… tuŝis la akvon… io malhelpis… Tiam mi rigardis. Abomene!" kaj ploregante ŝi finis: "La italino!"

Unu post la alia ni iris kaj kliniĝis super la putorandon. Tie malsupre, dek-du metrojn profunde, se fidi al la diro de Paupelèche, apud la sitelo, kiun oni ankoraŭ ne retiris, distingiĝis malhela ĉifonaĵo. Mi rekonis la grasan hararon de la nigra virino…

 

La duan aperitivon ni ne trinkis.

 

 


Reen