Ligo al Norda Prismo

Norda Prismo 1956:

LA EZOPA SAĜO - INTERNACIA

K. Kalocsay: Ezopa saĝo, sepdeksep fabloj verse reverkitaj. Kun 29 satiraj vinjetoj de B. Hamberg. 127 paĝoj. Fortike bindita. Eldonejo KOKO, Kopenhago 1956. Prezo: 7:25 sv. kr.

Ezopo! Ĉu li estis aŭ ne estis? - demandas Kalocsay en sia neforgesebla majstra poezia biografio de Ezopo, kaj jene li respondas:

Li, tamen, eĉ se li ne vivis, vivas.
Se Hellas lin ne naskis, ĝi lin kreis.

Jen la greka kontribuo al la mondkulturo! Estas verŝajne, ke la Ezopa fablaro estas heredo de historietoj, onidiroj, parolturnoj el tiamaj enlandaj kaj ĝeneralaj legendoj, plus fantaziaĵoj, en si mem socia produkto greka kaj samtempe universala, tiutempa kaj tradicia. La grekoj, inter ili Ezopo donis al tiu ĉi vasta materialo vivan, kvazaŭ eternan formon, kion tute ne kontraŭdiras, ke en detaloj la ezopaj fabeloj povas prezenti modifojn. La skandinavia vulpo - manke de vinbero en tiuj landoj - konsideras la sorpon acida. La morto rikoltas per diversaj iloj laŭ la rikoltmaniero de la diversaj landoj. Tra la tempoj diversaj reverkintoj aldonis lokan koloron, kaj ankaŭ ŝanĝis kelkfoje la formon de la fabloj laŭ la loko aŭ la pozicio de la reverkinto. Origine la fabloj estis prozaj, laŭ la ĉiutaga parolo, sed iom post iom ili akiris pli striktan formon kaj fine ili aperis en poezia formo. Kalocsay mem rakontas pri tiu evoluo kulturhistoria.

Kalocsay! Jen la hungara kontribuo! La nun 65-jara ĉefkuracisto kaj universitata aŭtoritatulo, vivspertulo, mem dum 45 jaroj aktive kaj aktivige konstruas, perfektigas la instrumenton de la interhoma solidareco kaj futuro. Certe li scias nun, ke li ne plu estas "poeto sen popolo". Nia popolo vivas, eĉ organizas sin sur la kultura kampo, kion pruvas ĝuste la konkreta fakto, ke dana eldonejo rapidas aperigi tiun ĉi ĉefverkon, kiam en la propra lando de la poeto ankoraŭ tia eldono ne estas ebla. Laŭdon al la Kopenhaga Konversacia Klubo kaj ĝia eldonejo "Koko", kies herolda krio aŭguras sunan matenon. Post la perla poemaro "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen, jen grandioza kontribuo al la mondkulturo. Tiel aliĝas aktive danoj al la greka-hungara universala produkto - Ezopa Saĝo.

La eleganta kaj agrable kaj sprite vinjetita libro konsistas el sep partoj: 1) Kvazaŭ uverturo rolas la poemo de Agathias: La statuo de Ezopo. Post la lasta verso: "kaj allogu korojn per fabelsorĉo de Samos'." la kurteno malfermiĝas kaj aperas 2) Kalocsay kun la biografio versa "Ezopo". Tiu ĉi poemo estas grandioza en sia simpleco kaj klareco, inda por traduko kaj aperigo en naciaj lingvoj. 3) Sekvas 8-versa antaŭparolo de Phaedrus kaj poste 4) la Fabloj. La lastaj tri partoj estas komentoj, glosoj kaj vortlisto.

La Fabloj estas niaj malnovaj konatoj, la historieton pri la lupo kaj ŝafideto, ekzemplanta la perforton kaj la oftan viktimiĝon de la malfortulo, la rakonto pri la sin plenblovanta rano, kiu tamen ne sukcesas atingi la volumenon de la bovo kaj ankaŭ la aliajn oni rekonas, sed ne kun la laca gesto, "tion mi jam scias delonge", sed kun la revelacio de novaĵo. Tion oni povas danki kompreneble al la majstra arto kaj art-ekonomio de Kalocsay, kiu diras precize tiom, kiom sufiĉas por atingi la maksimuman efekton.

Ni revenu al la enkonduka poemo "Ezopo". Per nur kvin 91-silabaj versoj Kalocsay revivigas al plena vivo la imagan figuron de Ezopo:

Oni rakontas, ke li, Friga sklavo
estis platnaza, nanstatura, lama
ŝvelventra knabo kaj krom tio, muta.
Lin lia mastro, ne povanta uzi
alie, sendis al laboro kampa.

La versoj ne rimas, sed oni sentas la sonoron de rimoj pro la akcentaj vokaloj a kaj u. Ni spertas la saĝon kaj sorton de Ezopo, kies muteco ŝanĝiĝas al klasika kaj epigrama elokvento. Kalocsay sentigas tion per la uzo de rimoj tiuloke kie Ezopo mem parolas. Kiam oni alvokas lin kuiri ion el la plej utila "materialo" li diras:

La plej utila estas lango:
Per ĝi al dioj preĝa danko
kaj preĝa peto de ni sonas,
ĝi al la saĝo vortojn donas,
la veron ni per ĝi rakontas,
kaj ĉiu ĝojo el ĝi fontas.

Sed post kiam oni volas manĝon el la plej difekta materialo, Ezopo denove aludas pri la lango kaj finas sian priskribon:

Ĝi diras falsajn argumentojn,
subfosas familiojn, gentojn.

Ĉiuj ĉi karaj versoj same kiel la fabloj mem elvokas potencan reagon asociaciojn el la vivo kaj historio, kaj Kalocsay adaptas sian Fablon al certa epoko, al la nuna, kion pruvas la jena citaĵo:

Senditoj aŭdu, rekta estas la parol'!
Du vojojn antaŭ si havas la popol'!
La unu vojo komenciĝas per sufer',
finiĝas pace: Estas vojo de l' liber'.
L' alia ŝajnas tre alloga ĉe l' ekir',
sed ĝi finiĝas en amaro, kun suspir':
Ĝi estas vojo de sklaveco kaj servut'.
Libera ja naskiĝis la Samosa gent',
libere volas vivi, kaj ne kiel brut',
do ĉiujn fortojn ĝi kolektos por defend'.

El la mondkaoso nuna, plena de kontraŭdiroj leviĝas la postulo kaj nepra rezulto: la libero, kies vojon oni ne povas vidi ĉiam klare. Sed la apero de la eleganta majstreco de la Kalocsaya arto en si mem kunpruvas, ke la vojo de la interhoma kompreno vere estas atingebla dank' ankaŭ al la ekzisto de progresa internacia lingvo. A1 la mondkulturo kontribuis jen Ezopo, grekoj, hungaroj, danoj kaj ĉiuj aliaj, el kies lingvo- kaj kulturo-arabeskoj sinteziĝis Esperanto.

Versarto, sonarto. Jen ekzemplo:

kaj ve, ni tamen, sen sekur'
eterne tremas time . . .
(p. 17.)

Tri "r" kaj la aliteracia "t" kun la vokaluzo perfekte bildigas la timon. Oni povus amasigi ekzemplojn, sed sufiĉu nur du, la, amuza citaĵo el la "Avida hundo":

El gia buŝ', senkapte kapta,
pum! falis la viando fakta,
(p. 75.)

kaj la tutversaj rimoj:

Ne Dio kaj nemortemulo,
sed di-statuporta mulo
(p. 59.)

Per la Ezopa Saĝo nia literaturo grave riĉiĝis, kaj tiel ankaŭ la tutmonda beletra arto. La libro (ankaŭ kiel presfabrikaĵo) estas vera perlo. Ĝi estas historia, legenda, fantazia, orakola, arta, originala, kulturkontribua, majstra, sentima. Certe ĝi eĥos. Oni aŭdas ja ne nur la ritmon kaj la voĉon laŭ estetika vidpunkto, sed ankaŭ la emocian vibron malantaŭ la vortoj.

Mi profetas, ke la stoko baldaŭ elĉerpiĝos. Ĉar - la Esp. popolo ne estas "tute surda por la ĉarm' de l' arto".

M. Groth (Kopenhago)

 

Reen al:

Ezopa saĝo Kálmán Kalocsay Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo