Ligo al Norda Prismo

Homoj kaj riveroj

________________________________________

Recenzo: Homoj kaj riveroj de Johan Hammond ROSBACH

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝo 220

________________________________________

Johan Hammond Rosbach, Homoj kaj riveroj. Fasko de rakontoj pli-malpli veraj. 140 paĝoj, ĉ. 13x21 cm. Eldonejo KOKO, Randbølvej 4, København 4, Danlando.

La eldonejo KOKO donacis denove belan libron al la legantaro. En la bela kaj eleganta volumo troviĝas 22 ne malpli elegantaj noveloj de Johan Hammond Rosbach. La novelaro havas ĉiujn kondiĉojn de la populareco; kun la efiko de la facileco, lingva purismo ĝi tuŝas kaj observas problemojn estintajn kaj ekzistantajn. Pluraj fontoj gvidas al la "Riveroj": La unua estas la vivo de Rosbach, kies rakontoj estas aŭ amindaj bagateloj, kiel ekz-e la "Gastoj ĉe ni"; (tiu ĉi rakonteto klare konturas la freŝan kaj mireman infananimon, kontraŭ kiu la tediĝo de la jam rafinitaj plenkreskuloj donas kelklinie desegnitan, sed majstre skizitan fonon); la biografiaj noveloj aŭ skizoj povas fonti el pli dramaj travivaĵoj, t. e. el la milita tempo (La rusa kanto); ili povas esti alispecaj "mi-rakontoj", aŭ nuraj filozofumadoj. (Riveroj.) En la mi-rakontoj sen speciala temo ankoraŭ rimarkiĝas en iu demonstra maniero iom de la instruista aplombo antaŭ la sekvonta instruado, kiu resonas efektive fremde en tiu ĉi freŝa kaj natura libro. Pli ofte oni rimarkis la saman trajton en la cetere same bonega novelaro "Bagatelaro", en la nuna volumo nur tre malofte kaj sporade oni renkontas tiun ĉi solan ton-aliiĝon. Cetere povas esti, ke la rimarko estas tro subjektiva (kaj tute certe ne grava ripoĉo). La dua fonto estas la fantaziaj rakontoj kun pli-malpli da sociaj tendencoj. La rakontistaj virtoj de Rosbach, la freŝa observokapablo, la glata kaj natura fluo de la rakonto, la preskaŭ pentriste vizia forto metas la leganton tuj mezen de la rakonto. Bona ekzemplo estas pri tio la jenaj kelkaj vortoj el la novelo "Karoto": "Eksterordinare larĝajn ŝultrojn havis Karoto. La brakoj estis verŝajne eksterordinare fortaj. Sed la manoj estis ĉiam en la poŝoj, se eble ĝis la kubutoj. Tio ankaŭ kurbigis liajn ŝultrojn, tiel ke li el birda perspektivo certe aspektis kiel arko ..." Mem la temo de tiu ĉi novelo aperis jam ĉe alia verkisto, (A. France), sed temas pri hazarda renkonto, kaj la noveleto de Rosbach efike pelas la rakonton al la fino, kiam la vagabondo, unufoje punita volas festi Kristnaskon en la varma ĉelo de la urba karcero. Fine ekzistas en la libro alia speco de la noveloj: kiuj naskiĝis klare, el problemo, kaj en kiuj la problemoj, aŭ ilia lumigo tiom superregas, ke la homa faktoro preskaŭ malgraviĝas. (Cigna Kanto.) Kun nekontestebla arto kaj riĉa scio konstruas Rosbach ankaŭ la lastenomitan novelon ĉirkaŭ la problemo "morto", ĉirkaŭ la literaturo kaj pensoj pri la mortigo por fortranĉi la suferojn. La programo de la libro troviĝas en la longa novelo "Riveroj", kies rafine kunteksitaj meditaj kaj rakontaj partoj finiĝas per rimletero, en kiu la patro de la aŭtoro komparas la vivon al la rivero, kiu bildo estas al Rosbach "plej kara kaj plej bela": "Sankiel tra diversaj regionoj la rivero fluas, -- formiĝas vivo ankaŭ en diversa manier', -- kaj ĉar la ŝarĝoj de la vivo forte skuas, -- la volo nur hardita povas ĝui kun toler'. -- Jen la rivero gajas inter la silikoj, -- jen mutas akvo en profunda lag'" ... La letero povus esti bona ilustro de la verkistaj faroj de Rosbach, kies libron kun bona konscienco oni povas rekomendi al la diverskvalitaj kaj diverssciaj legantoj de Esperantujo. Ĉiuj retrovos en ĝi sian propran frandaĵon.

Fine ankoraŭ iom da gustumo el la bela stilo de Rosbach: "Kiel rivero pasas la vivo -- flue, blue, brue. Kelkfoje skue, kelkfoje ĝue. -- Neniu libro kapablas redoni la vivon -- ĉion, kio estas en la vivo. Kiel ajn multflanka la libro estu, la multflankecon kaj varion de la vivo ĝi ne povas redoni. -- Oni ofte diras, ke la vivo estas romano. La vivo ne estas sinsekvo de okazaĵoj elpensitaj; multaj malgrandaj epizodoj, kiuj tute ne apartenas al la medio de la romano, nek al la firma linio, la plano de la romano -- Ne, la vivo ne estas romano. La vivo estas noveloj, skizoj. -- En la vivo neniu regulo ekzistas pri sinsekvo de trankvila fluo, serena bluo, pasia bruo. Nek en novelaro." (Fantazio).

 

Reen al:

Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo