Ligo al Norda Prismo

Norda Prismo 1955:

LA KVARA STAFETO

Ferenc Szilágyi: KOKO KRIAS JAM! Originala novelaro. Kovrilo de John Hartley. - Portreto de la aŭtoro. - STAFETO, Belliteratura eldoserio, 4. - J. Regulo, eldonisto, La Laguna, Kanariaj Insuloj, 1955 16x22,5 cm. - 232 paĝoj. - Prezo: 9.50 sv. kr. 1.80 usonaj dolaroj plus sendkostoj.

Diligentega estas akademiano F. Szilágyi spite al ĵusa "ronda" datreveno. Preskaŭ amasiĝas post li verkoj en la internacia lingvo. Plej distingas sin en la memoro la realismema Sveda Novelaro, la buntaj Rapsodioj kaj La granda aventuro, kiu lasta donis lokon al genia ideo pri Kio poste okazis al Pinokjo - grandioza instruo homarana.

Koko krias jam estas rapsodio en nova vestaĵo, 13 noveloj, el kiuj kelkaj pli frue aperis en revuoj. Du el la noveloj pli vere estas romanetoj : La flamsalamandro kaj la titolpeco.

La unua obsedas la leganton per sortopeza etoso kaj kadenca stilo kun multaj simboloj kaj kontrastoj. Vive ni palpas la pulson de mezeŭropa (hungara) popolo sub obtuzaj minacoj de milito. Kiel fulmoj trafas la teruraj klimaksoj de kataklismo la unuopulojn, kaj kun teruro ni sentas, kiom abisma devas esti la sumo de tiaj "rutinaj" suferoj.

Similan simbolozan etoson havas la drameca La perdita velo pri sangaj hazardoj ĉe t.n. sanganta limo. Kun simpatio ni akompanas naivan viktimon de ribelo, martiron antaŭ la blinda brutalo. Spirhalte ni subsentas, ke certe ie, ial, eĉ en nuna momento, same hazarde, same hontige al homa digno mortas kunhomoj en tiu ĉi plej bona el ĉiuj mondoj . . .

Sed ankaŭ brilas idilia kaj ĉarma la suno en la kolekto, ekz. en la infanpsikologia studeto pri Nila, kaj burleska estas la kadro en La sekreto de la banko. Ĉi tie kiel en Estis bone tiel rolas soleca honestulo, bankisto kaj advokato kontraŭ friponoj financaj kaj juraj, kaj la finon feliĉigas senpera kamparana ruzo kaj solidaro.

Ofte oni aŭdis pri strangaj esperantistiĝoj, sed apenaŭ pri tiel kurioza kazo kiel en La vekiĝo! Jes, Szilágyi igas nin alterne petoli kaj plori, sed plej ofte kaŭras malantaŭ eĉ facilaj pecoj la granda militmonstro, fatalo de nia generacio. Ĉu ĝi terenĵetos ankaŭ niajn infanojn, aŭ ĉu ili ĝin konos nur per literaturo kiel aliajn feliĉe venkitajn plagojn de la homaro?

Plene reliefiĝas FATALO en la titolnovelo Koko krias jam kun la digna ĉefrolulo Henri Dunant. Efektive lia vivo ebligas interesajn mensajn studojn. Lia malespero inter militviktimoj ĉe Solferino, lia origina memfido kaj fiero, kiuj grade cedas imprese de la kruda, sensenca sufero, lia banala profitemo, kiun nur malfacile venkas la alta idealismo per lia fondo de la fama Ruĝa Kruco. - Ĉi tie Szilágyi prezentas noblan arton, ĉi tie li estas parolilo de plenviva homo luktanta ne nur kontraŭ kruela vivo, sed kontraŭ si mem.

Multaj sendube en malpli granda skalo staris en similaj situacoj. Zamenhof ekzemple. Sed kiuj el ni simpluloj kapablis venki ilin vivante laŭ sia ideala konvinko?

Fone de tiu ĉi majstropeco kelkaj skizoj (Facila vento) ŝajnas de malpeza karato kaj apenaŭ valoris librigon. Plej malforta estas Ja-a-a! Kelkaj verdire enhavas barokajn ideojn, ekz. la ŝerco pri estona almanako, aliaj nur estas hejmecaj, spritaj babiladoj pri luktetoj kontraŭ ĉiutagaj objektoj kaj obstakletoj. - Szilagyi ŝatas la satiron, sed ĝuste ĉar li pro natura afablo neniam "montras la dentojn", lia satiro pri la esp-movado iĝas nura distro.

Sed sole pro la titol-novelo la leganto havos plenan valuton aĉetante ĉi tiun novelaron, kiu vere meritas la nomon literaturo. Laŭdon al la eldonejo pro belega preso kaj agrabla prezento, i.a. per malŝparego de papero! La kvara stafeto estas valora stimulilo por nia belliteraturo. Eble ĝi aŭguras kontinuon sekvantan al la interregno post Literatura Mondo?

La stilo portas riĉon de frapaj, ofte aforismaj bildoj: La tuta urbo estis kvazaŭ granda moviĝanta maĉanta makzelo. 120 kilometrojn rapida legado. Malpli da fantazio ol virga pediko. Komencanto en la fako de Kasanova. La soldatoj promesis batali ĝis la lasta sangoguto, sed ili ne pensis pri la unuaj sangogutoj, kiujn neniu oferis volonte. Napoleono mendis la venkon je tuja livero, eventuale kun kasrabato. La vortoj forruliĝis kiel pizoj sur la ŝtonplanko de kuirejo. Lia furiozo volis manĝi homon hodiaŭ. Maljuna horloĝo (prave, ĉar persona amiko). Li estis liberpensulo, kiom li pagos nun por tio? Nekompreneblaĵo tamen estas p. 199: Estas almenaŭ tri monatoj vintre, kiam la suno neniam venas eĉ pli proksimen al la zenitpunkto de la ĉielo". Ĉu eble al la horizonto?

Amuza estas la babilaĵo Komposta komploto pri la preskoboldo, "plej danĝera malamiko de aŭtoroj, kiu tiurilate superas eĉ la recenzistojn". - Spite al la kaŝita, bonhumora piedfrapo mi tamen riskas publike kondamni la multajn preserarojn de cetera bela verko. La skizo pri la preskoboldo estas amuza, sed ĉu aŭtoro kaj eldonisto konsciis, ke ili faris libron, kiu per si mem tro bone ilustras la skizon? Ambaŭ defaitisme cedis al malicoj de t.n. preskoboldo - la aŭtoro kun humuro, apenaŭ la eldonisto! Sed: Malpli da babilo, pli da presprovaĵoj mi petas.

Poul Thorsen

 

Reen al:

Koko krias jam! Ferenc Szilágyi Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo