Ligo al Norda Prismo

Norda Prismo 1955:

LA TRIOPA MEM

Marjorie Boulton: Kontralte. Originala poemaro. - Antaŭparolo de William Auld. - Kovrilo de John Hartley. - Portreto de la aŭtorino. - Stafeto, Belliteratura eldonserio, 5. – J. Regulo, Eldonisto, La Laguna, Kanariaj Insuloj, 1955. - 16x22,5 cm. - 288 paĝoj. - Prezo: 12 anglaj ŝilingoj aŭ 9:80 sv. kr plus sendkostoj.

"Mi estas tri" - per tiuj ĉi vortoj komenciĝas "Kontralte", la impona volumo de Marjorie Boulton. Ŝi estas tri: digna lektorino, en kiu kontakto ŝi uzas la vorton "digna" en memironia senco. La lektoreco signifas eksteran aspekton, nigran robon, konstantan problemon de sincera animo, kiu ne volonte ŝajnigas superecon rilate al siaj junaj fratinoj. (Legu la du poemojn el la parto "Trista tenereco", troveblajn en nia nuna numero.) Sed

Dume en koro, primitiva dramo
Okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
Sub nigra robo brulas nun pro amo
Virino simpla en dezir' tortura.

La tria homo estas la poetino, kiu "per arta disciplino - observas ilin ambaŭ kaj komentas". Tio estas: komentas la lektorinon en la nigra robo kaj en la instruista pozo kaj provas komenti la "virinon simplan en dezir' tortura".

La esperantistaro ricevis kristdonace grandiozan libron. "Kontralte" ne estas nur rimprovoj kaj ludo arta, kiun riĉa talento kreis: ĝi estas multe pli ol tio: senrezerva, sincera eĉ sincerega vivo, konfesaro de animo, kies bezono estas liberigi sin de ĉio, kio estas brule maltrankviliga. El tiaj premisoj evoluis jam grandaj verkistoj de la mondliteraturo kaj la unua Esperanta volumo de Marjorie Boulton estas granda surprizo al tiuj, kiuj ne konjektis tuj jam ĉe la komenco de ŝia Esp-verkado, ke ŝi baldaŭ estos preta por granda faro, por verko, kiu en sia tuto estas unika kaj impona. Bona verkisto en Esperanto devas havi kapablon krei valorajn verkojn ankaŭ en nacia lingvo. Marjorie Boulton pruvis tion, verkinte diversajn, kun laŭdo kaj rekono akceptitajn librojn en la angla lingvo. Esperanto en ŝia anima vivo ricevas apartan signifon, pri kio ankaŭ la trafa "Antaŭparolo" de W. Auld atentigas:

"Tiu lingvo, kiun ni nomas kara, ĉar ĝi fariĝis la esprimilo de niaj plej intimaj kaj sanktaj aspiroj, iel liberigis ŝian emocion kaj ŝian personecon, tiel ke ŝi soris ( = svinge altiĝi kun eluzo de la aerfluoj. Rim. de subskr.) ĝis la plej alta pinto de la lirika atingo."

"Mi estas tri" diras do la aŭtorino, sed laŭ la atesto de "Kontralte" ŝi eraris en la kalkulado. Ŝi estas almenaŭ kvar, se ne multe pli: la kvara Marjorie Boulton, la larĝhorizonta sociano esprimas konsiderindan batalemon kaj malkontenton, kiam ŝi rigardas tra sia "Fenestro al la Mondo". Ni citu nur unu poemeton, kiu ne apartenas al ŝiaj grandiozaj, sed ĝi estas karakteriza en tiu ĉi kontakto:

Hipokriteco

"Homo ne vivas nur per pano"
diris komitatano riĉa;
"Nuntempaj homoj pensas tro
Pri ŝtata helpo kaj hero'
Fariĝas, ne per pan' sufiĉa,
Sed per nobleco."
Kaj infano
Plej kompatinda specimen'
Gestis malforte per la mano -
Mortpala knabo, rakitema;
Aŭdiĝis mortokrio ĝema:
"Homo ne vivas nur per pano,
Sed kiel vivas homo, sen?"

La plej harmonia parto de la nova poemaro estas tiu, kie la poetino povas komenti sin mem, en la ciklo "Trista Tenereco", kies belaj klaraj, esprime perfektaj 28 sonetoj sendube kaj en kontraŭstaro logos ĉiujn versamantojn, ĉu konservativajn, ĉu liberalajn. La resumo de la pedagogino, kiu parolas pri si mem kaj pri siaj disĉiploj kaj al ili, troviĝas en la lasta soneto:

Mi estas nur gvidisto sur deklivo
Kruta, kun ŝnuro kaj montbastono;
Ni kune supreniras, kune strebos;
La strebo daŭros dum la tuta vivo . . .

Vere citinde belaj kaj velaj vortoj...

La dua ciklo "Unu virina koro" kaj precipe la tria "La Ora Branĉo" prezentas la "primitivan dramon" kaj ilia senrezerva kaj multflanka sincereco donas la plej unikan, kvankam eble konsternan aspekton de la libro. Skribante la vorton "konsterna" mi tute ne estas certa, ĉu mi kritikas per ĝi la poetinon aŭ la recenzanton, kiun kelkloke tute superondas tiuj ĉi sendube grandiozaj memkonfesoj. Dum la "Trista Tenereco" prezentas egalan agordon kaj harmonion, ĉi tie la poemoj kvazaŭ erupcias abunde, ofte elstare bele kiel ekzemple "La studentino" aŭ la citita "Sen radikoj", "Fraŭlino mi" ktp. ktp. ktp., sed ĝuste en tiuj cikloj oni renkontas alternon de aliaj verketoj, kies arta valoro iom nerve varias. Sed ion pripensindan kaj atentindan Marjorie Boulton ĉiam diras al ni, kaj tion ni danke konstatu. Granda ciklo en la ciklo mem estas la kunapartenantaj "Amaraj sonetoj", pri kies enhavo la recenzanto intence ne parolas: la sonetoj en sia tuto apartenas al la poentita artospeco, sed tiu ĉi sonetaro estas kvazaŭ konscia renovigo de la iama poezia modo. La kvara ciklo estas: "Bestoj kaj Sezonoj" kaj ĝi staras kvazaŭ ponto inter la antaŭa kaj sekva cikloj. Inter la poemoj oni trovas verajn perlojn, kiel ekz-e la poemeton "Sturnoj".

Trankvilaj arbprofiloj.
Subita flugo migra.
Dekoj da sturnoj.
El poplo. Turnoj.
Arbo ekflamis. Torĉo nigra,
Flagro de flugiloj.

La sekva ciklo, kiun ni jam menciis, prezentas socian batalemulon kaj la du lastaj "personojn", parte renkontitajn sur la verdaj Esperantokampoj. La rondelo post la "Rimportretoj" de Kalocsay fariĝis preskaŭ oficiala formo por pli malpli ŝercaj karakterizoj de niaj kolegoj kaj la rapida kaj impulsa sprito de la poetino kompreneble en tiu ĉi ludema formo brilas tre simpatie.

Antaŭ ses jaroj Marjorie Boulton ekstudis Esperanton. La ĝisnuna rezulto certe ne vekas pentemon en la koroj de tiuj, kiuj havis ian rolon en ŝia esperantistiĝo.

Kiel dirite: ni ricevis kristdonace grandiozan libron. Ni dankas la verkistinon kaj la eldoniston, kiu zorge atentis pri la ekstera apero de tiu ĉi valora novo.

F. Szilágyi

 

Reen al:

Kontralte Marjorie Boulton Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo