Ligo al Norda Prismo

Norda Prismo 1959:

ORIGINALA MISTERO

Ferenc Szilágyi: Tiel okazis aŭ mistero minora. Orig. romano. 128 p. 13x21 cm, bind. kun vinjeto de Börje Hamberg. Eld. Koko, Kopenhago. Prezo 9: - sv. kr.

Libro de Ferenc Szilágyi ĉiam faras al mi ĝuon kaj - surprizon. Mi ne povas kompreni, kie tiu laborema esperantista instruisto, ĵurnalisto kaj preleganto ĉerpas tempon kaj trankvilon por la granda laboro, kiun postulas libroverkado. Tamen ni nun staras antaŭ la fakto, ke lia deka libro ne nur estas eldonita, sed ke ĝi montras, ke lia stilo ne perdis sian viglecon kaj brilon. Ĉe liaj prelegoj mi ofte observis, ke liaj enkondukoj, antaŭ ol li atingas sian aktualan temon, estas longaj, eĉ tro longaj, samtempe ke mi tamen devas konfesi, ke liaj enkondukoj ĉiam enhavas tiom da intereso, ke oni ne volus esti sen ili, ke ili estas eĉ necesaj Mi iomete hontas, ke mi havis la saman senton pri longa enkonduko, kiam mi komencis legi lian lastan libron "Mistero minora" - ĉar mi, kiam la streĉa fino de la libro proksimiĝis, ekfoliumis returnen por relegi paĝon en la komenco kaj la legadon de tiu paĝo sekvis pluaj kaj pluaj paĝoj, ĝis fine mi devis prokrasti la evoluon de la mistero al alia tago kaj iom cerbumi laŭ la metodo de miaj kamaradoj, detektivteoriuloj, pri la evoluo de la romano.

Kiun misteron do la verkisto tiun fojon rakontas?

Marteno, la heroo de la libro, rakontas en mi-formo. Li estas hungara rifuĝinto kiu trovis okupon ĉe stokholma taggazeto, kaj unu tagon li estas sendita al siaj samlandanoj, samsortanoj, arbarlaboristoj en Vermlando, por esplori ilian sintenon je Kristfesto en fremda lando. Li trovas homojn jam kutimitaj je la scio, ke la abundo en Svedujo ne tuj estas atingebla por ili sed tamen ne ŝajnas al ili tiel fore kiel ilia kompreno pri la svedoj mem, ĉe kiuj "eĉ la hundoj kondutas laŭ la reguloj de silenta trafiko". Inter ili li retrovas siajn memorojn: junulo el lia propra, kolorŝatanta popolo rakontas pri sia amatino, kiu estas iel simila al tiu junulino, kun kiu li havis amromanon, kaj kiu mistere malaperis. Pri ŝi, pri Aneta, ilia amo li devas rakonti al la leganto, same kiel la hungara junulo rakontas pri sia vigla, kaj impertinenta adoratino. Tiu rakonto havas kaj belecon kaj streĉon, ĉar la belulino estas frape sprita kaj ideoriĉa. Ŝia kutimo estas zumkanti antikvan ŝlagron, tute nekonatan tiutempe. La stulta teksto de la kanto pri la ŝejko Makso, kiu neniam atingis la klimakson, unue konsternis Martenon, sed la melodio, la alloga, nature talenta kantmaniero finfine efikas agrable kaj la tuta melodio kune kun la imago de Aneta revenas kaj gravuras sin en la animo de la juna ĵurnalisto, kiel dolora konkreto de la ĉarmo de Aneta. En sia nostalgio lin intuicie logas la priskriboj pri komponisto pli kaj pli famiĝanta. La komponisto estis partizano iam kaj la regiono, kie li agadis, estas la sama, de kie venis la lastaj sciigoj pri Aneta. Tiu komponisto nun atingas Stokholmon kaj Marteno vizitas lian koncerton. Jam komence de la komponaĵo li eksentas, ke ĝi koncernas lin iel tute persone. Temas pri tute moderna muziko, en kiun ŝajne estas kaŝitaj travivaĵoj. Kaj kion li nun retrovas? . . . Jes, krom sian hejmlandan regionon en muzikaj bildoj, subite li ekaŭdas la melodion, la ŝlagron, kiu estis kvazaŭ la posedaĵo de Aneta kaj li. La melodio revenas, formiĝas, groteskiĝas, kaj Marteno komprenas, ke la koncerto nun rakontas nur pri Aneta kaj laŭ la muziko li komprenas, ke la muzikisto-rakontisto metis sian konfeson pri la mortigo de Aneta en la muzikon. Kaj nun komenciĝas la vera historio "Mistero minora" - Tiel okazis.

Mi ne plu rakontas, ĉar vi devas legi mem, kiel Marteno decidas venĝi la morton de Aneta kaj kiel li persekutas la komponiston tra la mondo kaj fine trovas lin kaj ... ne, mi silentas.

La libro de Szilágyi ĵetas sin de loko al loko, kvankam la rakontanto troviĝas en Stokholmo preskaŭ ĝis la fina historia solvo en Londono. Tio bone akordiĝas kun la nervema sentemo de la heroo, rezulto de travivaĵoj dum la milita tempo kaj de lia nostalgio ĉe la silentemaj nordlandanoj. La verkisto uzas por sia pentrado la kolorojn de sonĝoj de sia heroo. Ili revenas tiel oftaj ke la verkisto foje vekas la dormanton kaj lasas lin diri: "Ho, sankta Sigismundo Freud, kia frandaĵo estus al vi tiu ĉi sonĝo". La sonĝo tamen ŝajnas al mi natura donaco al homo, kies ĉirkonstancoj devigas lin subpremi siajn personajn problemojn dum la taga laborego. Nur la horojn por ripozi la nostalgio posedas. La heroo tamen estas juna, kaj lia amo al la vivo, kia ĝi estas kelkfoje eksplodas en agrable rakontitaj historietoj. Ekzemple tiuj du pri Josefo Bulla, de kiuj la unua temas pri vana provo kontrabandi silkan vestŝtofon al lia amatino en Hungarlando, kaj la dua temas pri lia fiksaj decidoj unue edziĝi kaj poste lerni la ne-konatan lingvon de sia (nova) amikino, kiu tute ne komprenas unu vorton de lia sola lingvo. Aŭ tiu melankolia ŝerco de li mem, kiam li sendas al sia foririnta silenta amikino formulon por deca letero, eldonita de ruza korespondinstituto "Anstataŭ Vi" - (fondita de li mem). Aŭ la priskriboj de siaj kamaradoj kaj vizitantoj ĉe la redakcio, ekz s-ro Zeno, kiu ĉiam imitas sian plialtrangulon kaj pro tio ricevis la apudnomon Para Zeno. Bone ke la du ne komprenas esperanton.

La libro estas dividita en kvar partoj, ĉiu el ili dividita en du ĉapitretoj (la oka en la dua parto ĉirkaŭita de du ĉapitretoj nro 7; la sola preseraro, kiun mi trovis); Oni povas kun ĝuo relegi ĉiun ĉapitreton en ordo laŭ plaĉo, kiam oni alvenis al la klariga fino. Estas juste kion mi nun faras anstataŭ fini mian artikolon. Mi fermas la libreton kaj portas ĝin al miaj familianoj, el kiuj eble estas iu kiu ankoraŭ ne scias kiel konvene estas aĉeti ĝin.

La ĵus diritaj pri volonta relego indikus enhavtabelon, kiu mankas el ĝi.

Teodor Julin

 

Reen al:

Tiel okazis aŭ mistero minora Ferenc Szilágyi Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo