Ligo al Norda Prismo

Norda Prismo 1958:

AMO AL LA VIVO KAJ BELO

Sonĝe sub pomarbo de Julio Baghy. Triakta lirika komedio en ses fantaziaj bildoj. Kun Antaŭparolo de Marjorie Boulton. Dekoracioj de Stefano Barta. Kovrilo de John Hartley. Eldonis "Stafeto", Kanariaj Insuloj. 221 paĝoj kun dekoracioj.

Du altvalorajn proprecojn ricevis naskodone nia granda kaj aminda verkisto Julio Baghy: amon al la vivo kaj sopiron al la belo. Tiuj du kunsonoras kaj estas la baza tono en liaj poemoj kaj noveloj ek de la komenco, malgraŭ la satiraj trajtoj. Ĉiam, se li vidas vivon vegeti, lia koro jubilas kaj tiu lia jubilanta amo al ĉia kreskanta vivo, kaj en la naturo kaj inter la homoj mem, donas al liaj verkoj fundamente profundan molecon, kiu eble estas ties ĉefa karaktero. Lia vivamo ne estas tiu de la pasianto, kiu tenas la tutan vivon en sia polmo: suko de purpuraj vinberoj en glita glaso de kristalo por la toasta kulto al la Granda Aventuro, la manpleno da cindro, kiu estas nia vivo; de Baghy la vivamo estas trankvila, fea, flora, kaj tio estas lia tabulo de savo: Lia Bela Mondo estas ne tiu de la malluma pasinteco nek de la freneza nuntempo, sed tiu de la malantaŭo, de la sonĝo. Neniam tio evidentiĝas tiomgrade kiel en lia ĵus aperinta verko, "Sonĝe sub pomarbo".

Mi vivas en lando, kiu dum multaj jarcentoj ne konis armilojn: Islando neniam havis armeon. Ĝis nun la militaj bruoj de la ekstera mondo plej ofte modifiĝis ĝis senpintigitaj flustroj atinginte niajn orelojn. Tamen jam venis la tempo, ke nek nia fremdeco rilate armilan perforton nek nia situo en la ekstrema nordo povas plu dampi la militmaŝinan bruaĉon kiel antaŭe. La tempesta tempo en la malfeliĉa Hungarujo dum la vintro 1956-57 eĥis dolore en la koroj de la 160 mil-persona popolo de Islando. Ĉu tio sufiĉas por kompreni tian reagon al la angoro kia estas unu rifuĝeca verko de hungara Esperanto-poeto?

Baghy finas sian libron per interkrampa rimarko: ke li surpaperigis sian sonĝon "por rifuĝi el la anim- kaj nervmuela angoro dum la morna historia tempo en vintro de 1956-1957". Kaj kia estas tiu rifuĝo? Iel mi antaŭsentas, ke iuj diskrios pri troa sentimentalo aŭ eĉ maljunula naiveco; svarmas tiuj en nia materialisma epoko, kiuj principe povas nur negative rilati al verko kiel estas "Sonĝe sub pomarbo". Mi tamen riskas la diron, ke tiu verko estas granda, kuraĝa ago de turmentata poeto por savi sian spiriton en tempo de teruro; des pli alta estas tiu farego, kiam oni konsideras, ke la poeto estas jam maljuna homo, kies tuta vivo estis dolorplena; alia viro estus ja delonge mortturmentita de la vivo, kiun Baghy devis vivi. Ke li ankoraŭ tiel spitas kaj malgraŭ ĉio estas si mem devas veki nian respekton kaj profundan admiron. Ĉar la kaŝita fadeno de la interna enhavo de "Sonĝe sub pomarbo" estas la eterna revemulo, nia bona Baghy: lia kvazaŭa pesimismo, ligita tamen al lia nedetruebla amo al la vivo kaj la belo.

La verko trovas sian originon en la bagia rakonto "Printempo en la aŭtuno": la Pomarbo, simbolo de la Eterna Vivo, donas al gejunula paro sian frukton de la eterna juneco. La tuta Unua Bildo de la Unua Akto (83 paĝoj) konsistas el flirta amindumo inter la du gejunuloj, Adamo kaj Eva, ĝis la dormo ilin kondukas en la Sonĝon, kiu daŭras tra la sekvantaj 120 paĝoj ĝis la lasta Bildo de la triakta dramo. La plej grandan parton de la verko do konsistigas la Sonĝo, kiun siavice tutaĵifas diversaj Bildoj projekciitaj el la mondoj de la fantazio: feoj, gnomoj; bildigo de la estonta homaro de "teknokratoj"; la Morto. Ĉi tiun fantazian ĥimerecon fidele trafadenas la Juna Amo de la gesonĝantoj, ĉiam memoriganta pri la malgraŭeca valoro de la Vivo; eĉ vid-al-vide kontraŭ la "skelet' senvinda", la orgojlanta Morto mem, la voĉo de la vivsanktiga amo sin aŭdigas:

"komenco, fino ĉiam nur alternas, ne estas Morto, sole Viv' eternas". Tamen la tuta enhavo de la Sonĝo iel feble impresas kaj certe senefike disfalus se ne estus pro la apogo de la virtuoza prezento. Kaj ĝuste en tiu ĉi lasta mi klopodas vidi la pravigon de la senrezerva aserto de Marjorie Boulton en la Antaŭparolo, ke "Sonĝe sub pomarbo" iam estos "klasika verko nia". La forma virtuozo memorigas pri netuŝita puro, subtila temperamento, kiun oni riskas plorigi surspirante ĝin; la verko estas kristala vazo, belega en sia klara pureco: malplena ĝi plej mirinde brilas. La libro estas juvelo, sed nur juvelo. La pura puro. Sonĝo ĝi estas: ĝin leginte oni sentas sin kiel je vekiĝo post dorma nokto. Stranga estas la fakto, ke teruro elvokis tian serenon, ke sango tian kristalon poluris. Sed nur poluris. La rozoj ne krias nek la brilaj arabeskoj. La amo estas tiu de la juna senzorgeco kaj ne de la matura doloro. Eble la plej grava valoro de la verko estas ties magia povo disporti la jam de longe fermitan trezorejon de la senmiksaj, junaj sentoj, revoj, aspiroj. Kaj ĉu tio povas esti sen signifo? Misnaturaj elementoj nebarigeble venenadas la hodiaŭan junularon, oni tro frue maljunigas, sed ne maturigas. Redonu la revon, la sanan aspiron al idealoj, - jen la vivovorto de "Sonĝe sub pomarbo". Ĝia formo mem estas la belo mem kaj la puro mem. Kaj revo estas formo sen enhavo de realo. La formo de la verko estas la temesenco mem kiel en ĉiu bona dramo. Ĝi imagas, spegulas, bildigas. Ĝi pledas al la vido~ la plej sentema senso de la juneco. Entute la verko estas belega harmonio, perfekta kunfandiĝo de formo kaj celo, - sen la karnoparenca kompakto, kiu tiel ecigas la modernan poezion, kaj jam ekkonas la Esperantopoezio en la grandioza ciklo de William Auld, "La Infana Raso". Kompare kun ĝi la verko de Baghy impresas anakronisme, kvankam ĝi parte pritraktas la samajn aferojn. Sed ankaŭ tio estas bona. La bunta diverso estas bena por nia juna poezio, ĉar gustoj ĉiam malsamas; nia poezio baldaŭ izoliĝus kaj forvelkus, se iu aparta skolo monopole ĝin superregus. Tia limita kulto povus rezulti nur en ia "fuŝlabor' de diletanta dio", kiel diras nia poeto pri la grandkraniaj "homunkuloj", Qu kaj Pi. Kaj "Sonĝe sub pomarbo" estas poezio, kvankam ĝi ne konformas kun la moderna koncepto: "en la poezio la tendenco intensigi estas evidenta" (J. Francis en la Antaŭparolo por "La Infana Raso").

Fine mi volas esprimi la esperon, ke tiuj zorgoŝarĝitaj inter ni - kaj kiu ne estas - malavare aĉetos tiun ĉi belan libron de nia spirite ĉiamjuna kaj ĉiamforta Baghy por retrovi siajn revojn . . .

Baldur Ragnarsson.

 

Reen al:

Sonĝe sub pomarbo Julio Baghy Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo