Ligo al Norda Prismo

Norda Prismo 1959:

MULTFACETA DRAMKOLEKTO

Marjorie Boulton

VIRINO ĈE LA LANDLIMO

Marjorie Boulton: Virino ĉe la landlimo. (Koko-serio 5.) 15 originalaj dramoj kaj skeĉoj kun dediĉo al Julio Baghy, 196 p., 13x21 cm, en zorgita grafiko sur bona papero, en delikata, helgriza bindigo. Kovrildesegno de Per Lundgren. Prezo: 11:25 sv. kr=2 us. $ = 28 steloj.

La dramo estas nia granda problemo. Ni havas malfacilaĵojn ĉi-rilate, ĉar ĝenerale ni ne povas kiam ajn fari "veran" teatron kaj librodramo, kiu nur esccpte logas la publikon, ne estas solvo de la problemo. Grandaj dramoj, t. e. tutvesperaj, do aŭ ne aperas, aŭ se jes, kiel la bela "Sonĝe sub la pomarbo", ili kreskas el liriko aŭ havas ion komunan kun alia artospeco. Sed tio, kio estas praktika, eĉ necesa, estas la "malgranda" dramo por grupkunvenoj.

Marjorie Boulton, kiu estas unu el niaj plej multflankaj talentoj, jam frue rimarkis, ke ĝuste tiurilate estas multe por fari. Kaj por la rapida plumo de M. Boulton ne estas tempolimoj. Tiel kreiĝis la volumo "Virino ĉe la landlimo", kiu enhavas dekduon, ĝenerale teknike facile aplikeblajn drametojn parte por uzo en la kluboj (kiel ekzemple la tre komika kaj nepre efektoplena "Provludo en la klubo"), parte por eksperimenti pri drametoj sur intima scenejo; t. e. unuaktaĵoj, kiuj devas solvi similan taskon, kiel la noveloj; t. e. kapti problemojn kaj intereson en miniatura formo kun densiga forto. Inter la drametoj de Marjorie Boulton estos kelkaj, kiuj plejparte apartenas al la liriko, kiel la mildvoĉa kaj perle valora - "Ĉe l' akvo de forgeso"; majesta kanto de la eterna amo en la formo de la Orfeo-Eŭridiko-temo. Ĝi apartenas al la plej valoraj verkoj de la poetino. Sed ni trovas ankaŭ plentrafon inter la prozaĵoj. La "Vaka seĝo" tuj estigas kontakton kun la spektanto, kaj la drama streĉo fortiĝas ĝis la tragedia fino en atmosfero, kies homan kaj bonradian varmon ni enspiras kun identiĝo al la verkistina volo. Per tiu ĉi bela, cmfaza kaj perfekte komponita unuaktaĵo Marjorie Boulton kreis veran unuarangan dramon, rekomendeblan al amatoroj, pli juste amatorinoj, ĉar en la unuaktaĵo estas nur virinaj roloj - kaj ne tute facilaj.

Ankaŭ la titoldona "Virino ĉe la landlimo" (kun malpli da ĉcfrolantoj) klopodas pri simile forta efekto, sed kvankam laŭ nia opinio ĉi tie la eksteraj efektoj estas pli fortaj, la interna streĉo ne atingas la ĵus menciitan tragedion (malgraŭ tio, ke ankaŭ tiu ĉi nepre katenas la publikon).

2064 - estas okaza dramo, fantazia, en la formo de scienca fikcio kun omaĝo al la simpluloj - kun homamaj flamoj en la koro, kies servoj estas alte taksendaj: Alta morala humanisma enhavo karakterizas la "Liberiĝo"-n. Fine ni menciu el la multfaceta kolekto la "Fremduloj"-n, per kiu la aŭtorino realigas alian bezonaĵon, drameton, kathistorion por infanoj kun moralo por plenkreskuloj:

"Ho, anglaj katoj, fi ho fi! Vi volis grati la okulojn

de fratoj, bati la fremdulojn; sed en la mondo ĉiuj katoj miaŭas, ĉiuj estas fratoj."

(Ĉu vi ne emas kunmiaŭi?)

La enhave multkoloran libron kiel pioniran, ni varme rekomendas al la legantaro kaj same varme al la aktoremuloj.

F. Szilágyi

 

Reen al:

Virino ĉe la landlimo Marjorie Boulton Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo