Originala Literaturo Esperanta

Kio estas originala – kaj kio tradukita?

La retejo OLE enhavas informojn pri beletraj literaturaĵoj verkitaj originale en Esperanto kaj pri ties aŭtoroj. Sed kio efektive estas verko originala? Unuavide ŝajnas facile respondi tiun demandon, sed ju pli oni profundiĝas en la reala situacio, des malpli evidentiĝas la respondo.

La plej multaj beletraj verkistoj verkas en sia gepatra lingvo. Troviĝas tamen esceptoj, eĉ famuloj, kiuj verkas en alia lingvo. Kutime temas pri lingvo parolata en lando, kie ili ekloĝis. Pri Esperantaj verkistoj la afero estas iom alia. En la plej multaj okazoj ili verkas en lingvo, kiu ne ĉirkaŭas ilin ĉiutage. En kelkaj okazoj ili verkas ne nur en Esperanto, sed krome en sia gepatra lingvo. Pluraj verkistoj aktivas ankaŭ kiel tradukistoj de beletro, plej ofte el la gepatra lingvo en Esperanton, sed iufoje ankaŭ en aliaj lingvaj kombinoj.

Troviĝas kazoj, kie iu verkisto unue kreis verkon en sia gepatra lingvo kaj poste en Esperanto. Tia dua versio povas esti rekta traduko farita de la aŭtoro mem, aŭ nova versio. Sed kiel distingi propran tradukon disde nova versio en alia lingvo? Kiom necesas ŝanĝi, por ke la dua versio estu originalaĵo? Ĉu necesas ion ajn ŝanĝi?

Jen aro da demandoj, kaj sendube ĉiu homo devas mem fari la respondojn.

Pri Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári oni ofte diris, ke ĝi estas verkita unue en Esperanto kaj poste en la hungara, kvankam la hungara versio estis eldonita en 1941 kaj la Esperanta nur en 1958. Laŭ analizo de Éva Tófalvi la hungara versio tamen estis pli frue verkita.

Iel simila nebulo vualas kelkajn verkojn de Manuel de Seabra, pri kiuj li mem asertas, ke li verkis ilin unue en Esperanto kaj poste en la portugala kaj kataluna. Ili tamen estis eldonitaj inter 6 kaj 23 jarojn pli frue en la portugala kaj kataluna ol en Esperanto. Laŭ asertoj de de Seabra, la Esperantaj originaloj origine ne estis intencitaj por publikigo, sed por esti bazo de portugala kaj/aŭ kataluna versio.

La Esperanta verkisto kiu kreis plej multajn titolojn estas István Nemere. Lia dudeko da Esperantaj libroj tamen estas nenio kompare kun la ducento da hungaraj. Laŭdire liaj esperantaj romanoj plejparte aŭ tute aperis ankaŭ en la hungara. Ĉu temas pri tradukoj aŭ novaj versioj sur la sama fundamento ne tute klaras.

Pri la romano Metropoliteno de Vladimir Varankin cirkulas onidiroj, ke Varankin komence verkis ĝin ruse, sed ne trovinte eldoneblon tradukis ĝin al Esperanto. La lingvaĵo ja estas tre influita de la rusa, sed tio per si mem nek pruvas nek malpruvas la supozon pri traduko.

Anna Löwenstein verkis du historiajn romanojn, La ŝtona urbo kaj Morto de artisto. En ambaŭ ŝi klarigas, ke ŝi verkis ilin unue en la angla lingvo kaj poste mem tradukis la tekston en Esperanton. Malgraŭ tio la eldonejo (Flandra Esperanto-Ligo) prezentas la librojn kiel originalaĵojn, kaj ankaŭ recenzantoj kaj legantoj ŝajne akceptis ilin kiel tiajn. Ambaŭ romanoj estas eldonitaj ankaŭ anglalingve.

Trevor Steele reverkis kaj eldonigis kelkajn el siaj verkoj en la angla lingvo. Tiuj eldonoj tamen aperis kelkajn jarojn post la Esperantaj.

Ĝis nun temis pri verkoj, kiuj estis tradukitaj aŭ rekreitaj duaversie de la aŭtoro mem. Sed kion diri pri verkoj tradukitaj de aliulo?

De Corrado Tavanti aperis du romanoj: Varmas en Romo kaj Tiu toskana septembro. Pri la dua István Ertl klarigis, ke ĝi efektive estis itallingva manuskripto de Tavanti, kiun Ertl esperantigis en kunlaboro kun Tavanti. Ĉu io simila validas pri la unua romano, kvankam kun alia tradukanto, ne estas konate. Tiun "stile glatigis" Henri Vatré, sed ne estas konate kiom inkluzivis tiu glatigo.

En 2006 aperis la romano Sekreto de la patrino de la cetere nekonata Valerij Sipoviĉ. La eldonejo kaj libroservoj (FEL kaj UEA) traktas ĝin kiel originalan prozaĵon, sed laŭ la opinio de aliuloj temas pri ruslingva manuskripto de Sipoviĉ esperantigita de iu alia. Prave-malprave, tio refoje vekas la demandon, kio estas originalaĵo.

Nu, kiel do eblas konstati, ĉu iu teksto estas verkita unue en unu lingvo kaj nur poste en alia? Ofte oni ja renkontas tekstojn kiuj impresas kiel tradukaĵo, sed tio povas esti sekvo de malbona lingvoscio, aŭ simple de pensado en unu lingvo kaj verkado en alia.

Mi mem verkas novelojn kaj svede kaj Esperante, kaj mi ofte reuzis la saman ideon por nova versio en la dua lingvo. Kelkfoje temas vere pri tradukado, sed pli ofte pri reverkado. Plimulto el tiuj iris de la sveda al Esperanto, sed kelkaj laŭ inversa ordo, kaj en du-tri kazoj mi ne plu povas memori, en kiu lingvo mi unue kreis la rakonton.

Pri la romano Homoj sur la tero de Stellan Engholm mi rimarkis, ke ĝi stile iom diferencas de liaj ceteraj verkoj. Recenzante ĝin mi skribis: Ĉi tie la stilo estas pli bunta, pli fekunda. Kaj en dialogoj, kaj en rakontaj partoj oni trovas pli da figuraj esprimoj, sukaj komparoj kaj metaforoj ol en liaj ceteraj verkoj. […] Iom rimarkinde estas, ke videblas sufiĉe forta svedlingva influo ĉe tiuj figuraj esprimoj, kaj cetere ankaŭ jen kaj jen en la normala teksto de ĉi tiu verko. Tion oni malofte trovas en liaj ceteraj originalaj verkoj. Iuloke oni eĉ povus kredi, ke temas pri tradukaĵo. Kompreneble mi ne volas aserti, ke Engholm verkis la romanon svede kaj poste esperantigis ĝin. Sed same maleblas pruvi la malon. Sendube sufiĉas konstati, ke ĝi aperis kiel Esperanta originalaĵo kaj daŭre restas tia.

La supro temas precipe pri prozo. Aperis ankaŭ multaj poemaroj dulingvaj. Ne ĉiam facilas diri, ĉu temas pri tradukoj, kaj se jes, en kiu direkto, aŭ malsamaj poemoj en la du lingvoj.

Kion do konkludi? Eble tutsimple, ke se iu verko estas lanĉita kiel originalaĵo en la Esperanta libromerkato, plej simple estas trakti ĝin kiel tian. La plena vero pri kiel generiĝas literaturaĵoj ĉiuokaze estas mistero.

Se iu leganto scias ion plian pri la supra temo, ĉiaj kontribuoj estas bonvenaj al:
Sten Johansson

Sten Johansson

 

 

Reen al la ĉefpaĝo

Listo de aŭtoroj kun biografiaj notoj

Listo de originalaj romanoj

Listo de originalaj noveloj, novelaroj kaj rakontoj

Listo de originalaj dramoj

Listo de originalaj poemaroj

Listo de recenzoj