Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉiuj recenzoj el Paco

NI RECENZAS

Baldur Ragnarsson. Esploroj (Poemoj) 12×18, 123 p., eld. Stafeto. J. Régulo (Apartado 25 La Laguna Tenerifo — Kanariaj Insuloj).Prezo 150 pes. (95 bfr., 2,50 S.).

La nomo de l’ aŭtoro de la ĵus aperintaj “Esploroj” ne estas al ni fremda.

Baldur Ragnarsson eniris la Esperantan literaturon jam en 1959 per la originale verkita poemaro “Ŝtupoj sen nomo” kaj per du tradukoj: “Sub stelo rigida” (1963) kaj “Islandaj pravoĉoj”. Du unuajn el la menciitaj libroj eldonis la nelacigebla J. Régulo, la trian (1964) Eldona Societo Esperanto.

La literaturan trezoron de sia islanda patrolando riĉigis la poeto, membro de la Verkista Asocio de Islando, per naŭ verkoj (inler ili du poemlibroj).

— Por mi poezio estas esploro kaj maniero kapti la disfluantan senton, por ĝin fiksi en spaco kaj tempo. Ofte tiu esploro ŝajnas egali kreon, sed efektive ĝi ĉiam estas trovo de io ekzistanta, sed antaŭe ne konita aŭ nespertita aŭ nerimarkita — jen la aserto per kiu Baldur Ragnarsson komencas sian propran antaŭparolon al “Esploroj”.

Ĉu la poezia esploro helpis al li kapti kaj fiksi en tempo kaj spaco la disfluantan senton, ĉu la poezia maniero estis fruktodona? La respondo je ĉi demando ŝajnas esti jesa.

La libro ampleksas poemojn kun tre variaj enhavo kaj formo. La tradicia esperanta klasika poetiko de pluraj poemoj cedas lokon al la moderna verkmaniero en multaj aliaj.

La poeto konscias plene pri la elastikeco kaj riĉeco de la lingvo, kiu servas al lia esploro, sed neniam trouzas ilin. Li aspiras krei propran en sia simpleco majstran poezian mondon, kion li kelkloke sukcesis en “Esploroj” fari.

Ĉiu poezi-ŝatanto trovos inter la poemoj ion por si interesan.

Ŝatantoj de moderna poezio certe ne preterlasos dum legado la “Momentajn esplorojn”, kie la filozofiema aŭtoro provas koncize per nemultaj vortoj kapti la “disfluantajn” pensojn kaj esprimi ilin.

Preferantojn de la tradicia poezio mi direktas al la unuaj kaj la lastaj paĝoj de “Esploroj”.

Baldur Ragnarsson verŝajne ankoraŭ ne diris en la esperanta poezio sian lastan vorton.

Kiel unu el la romanherooj de sia genia samlandano konata batalanto por paco Halldor Laksness, li ĉiam ankoraŭ ŝajnas serĉi sian “puran tonon”.

Leonia Freundlichowa
Paco, 2 / 1977