Kálmán Kalocsay: Ezopa saĝo

KALOCSAY, Kálmán ; Ezopa saĝo ; 77 fabloj verse reverkitaj / Vinjetoj de Borge Hamberg. ; Kopenhago ; Koko, 1956. ; 127 p.. ; ;

Legu la tutan verkon: Ezopa saĝo

Legu recenzon de Mogens Groth en Norda Prismo 1956: LA EZOPA SAĜO - INTERNACIA

Legu recenzon de Gaston WARINGHIEN en La nica literatura revuo:
Ezopa saĝo

Legu recenzon de Ada Csiszár en Budapeŝta Informilo 1978/4:
Sepdek sep fabloj de Ezopo

Aperis okaze de la kongreso kaj multe vendiĝis inter la kongresanoj. La plimulto de la fabloj ravas per sia majstra perfekto kaj kelkaj estas veraj juveloj, elradiantaj sarkasman humoron en plej konse, dita koncizo kiel "La vulpo kaj la masko" aŭ 1a sekvanta.

Vulp' al leono diris kun mokrido
"A1 vi naskiĝas nur po unu ido"
Respondis tiu en fiera ton'
Nur unu, sed leon'

Teknike la libro estas neriproĉinda, pacero, preso, bindo bonegaj. apartan ĉarmon donas al ĝi la 29 satiraj vinjetoj de Hamberg. Neologismoj en poemaro estas apenaŭ eviteblaj sed kelkaj estas tamen vere strangaj : svaga? lontana? mi preferus tela au telea pro la internaciaj vortoj telefono, telegramo, telemetro, teleskopo, televido, ktp.

Resume la nova verketo de Kalocsay estas juvelo en la bibliotekoj esp. ĝia loko estas apud la plej valoraj eldonaĵoj de nia literaturo.

/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Reen al: Kálmán Kalocsay - Aŭtoroj - Romanoj - Poemaroj - Novelaroj