Marjorie Boulton: Kontralte
BOULTON, Marjorie ; Kontralte : ; ; ; 286 p. : ilustr. ; La Laguna ; 1955 ; Régulo
Legu recenzon de Ferenc Szilágyi en Norda Prismo 1955: LA TRIOPA MEM
Legu recenzon de Jiří Kořínek
en The British Esperantist, februaro 1956:
Kontralte
Legu recenzon de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI
en La nica literatura revuo:
Kontralte
200 originalaj poemoj verkitaj en eminenta, esprimriĉa kvj bonstila E. M. Boulton estas klera virino de larĝa intelekto kaj alta instruo. Ŝia profesio de ĉeflektorino pri lingvo kaj literaturo anglaj certe multe kontribuis por 1a disvolviĝo de sia natura poezia talento kun mirinda riĉa stilo.
Mi citos la enkondukan poemon "La triopa memeo" en kiu 1a poetino trafe portretas sin.
Mi estas tri. La digna lektorino
kun la krajon' kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
Del' dramo primitiva ŝi prelegas
Dume en koro, primitiva dramo
Okazas, ĉiam freŝa kaj terura ;
Sub nigra robo brulas nun pro amo
Virino simpla en dezir' tortura
La lektorino pensas. La virino
Baraktas, krias nur angoron sentas.
Sed la poet' per arta disciplino
Observas ilin ambaŭ kaj komentas.
M.B.
La temoj de Kontralto estas variaj kaj dividiĝas en 7 grupoj. Trista sereneco. Unu virina koro. La ora branĉo. Bestoj kaj sezonoj. El la verda notlilbro. Fenestro al la mondo. Personoj.
Ne mankas bonhumoro ; kristalaj miniaturaj naturbildetoj, draste alarmaj tonoj.
Nova stelo naskiĝis en la esperanta ĉielo. Kun granda plezuro mi legis tiu novan libron kiu apartenas al la plej elstaraj inter la originala poezio de nia lingvo. La presado estas modela.
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
Reen al: Marjorie Boulton - Aŭtoroj - Romanoj - Poemaroj - Novelaroj