Dek du poetoj

12 poetoj, poemlibro. Red. Kálmán Kalocsay - Budapest; Literatura Mondo, 1934. ; 127 p..

"Poemlibro de Adamson, Hilda Dresen, Price-Heywood, Hovorka, Kurzens, Maŭra, Newell, Nunez-Dubus, Schauhuber, Stilmann, Szylaghi, Totsche. Kiel literaturan emblemon de sia nacio aperigis la samideanoj de kelkaj landoj antologiojn kiuj prezentu la plej valorajn legindaĵojn de iliaj poetoj kaj verkistoj. Inverse estas la procedo koncerne la poemoj originale verkitajn en E. Tiun deziron plenumas la nova libro enhavanta 105 poemojn de 12 poetoj el 7 nacioj. Sed tamen oni povas bedaŭri ke mankas Graŭ Casas, Hohlov, Schwartz, Miĥalski. La elekto farita de Kalocsay estas tre bona kaj tiu libreto estas tre rekomendita al ĉiuj amantoj de poemoj." /Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1937: Dek du poetoj

Legu la tutan verkon: Dek du poetoj

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj