Baldur Ragnarsson:

Tri stadioj estas distingeblaj dum la disvolviĝo de ĉiu literaturo, ankaŭ de la Esperanta: stadio de preparo, stadio de solidariĝo kaj stadio de analizo.

La unuan stadion ĉefe karakterizas la emocieco. Ĉiuj niaj pioniraj poetoj al ĝi apartenas: Zamenhof, Devjatnin, Kofman k.a. Ĉar la karaktero de nia lingvo ankoraŭ estas esence emocieca, la larĝa fluo de niaj verkistoj ĝis nun ricevas sian koloron grandaparte el tiu emocifonto. Kaj ĉar la emocio estas la ĉefa faktoro, kiu blovas vivon en artverkon, niaj poezio kaj literaturo entute devas aparteni al la plej vivipovaj en la mondo.

Dum la dua stadio certa ekvilibro inter emocio kaj intelekto aŭ formo establiĝas. Multaj niaj plej bonaj poetoj kaj verkistoj ĉi tie hejmas, i.a. Kalocsay, la plej genia poeto en Esperanto ĝis nun. Ĉi-apartenajn verkistojn pleje distingas majstreco de lingvo kaj subtila sento pri harmonio.

La trian stadion de Esperanto-literaturo eniris, miaopinie, per la epokfara poemciklo La Infana Raso de William Auld. Ĉi tie la intelekto bridas la emocion per senindulgaj analizoj, kiuj ofte trovas sian esprimrimedon en esoteraj simboloj kaj aludoj nebulecaj pro ekstrema kompakto.

Ke nia literaturo jam eniris la trian stadion, neniel signifas, ke tiu ĉi baldaŭ fariĝos ties ĉefa fadeno; la emocia valoro de nia Movado – kiu siavice estas socio el kiu devas kreski niaj poetoj kaj aliaj verkistoj – daŭre ekipos niajn talentulojn per la pulsanta naiveco tiel karakteriza por ĉia fervora preparado. Oni devas ankaŭ konsideri, ke la penado de nia literaturo respeguli en daŭro de kelkaj jardekoj evoluon, kiu daŭris multajn jarcentojn en la naciaj lingvoj, inklinas disflui en senforman kaoson kaj bezonas des pli severan disciplinon por strukturiĝi. Tamen mi ne hezitas aserti, ke la tri menciitaj evolustadioj, paralelaj al tiuj en nacilingvaj literaturoj, estas jam distingeblaj ankaŭ en la Esperanta. Temas ankoraŭ pri kruda komparo, kiu difiniĝas ĉiam pli kun la kresko de nia literaturo. La novaj literaturistoj ĉiam pli edukiĝas en la propra medio de nia kulturo paralele kun ties stabiliĝado. Kompreneble tio ne devas signifi, ke tia enmergiĝo en la kolektivon minacas la individuecon.

La forta, kultura subfluo reprezentas la koncernan epokon, kaj perfekta harmonio inter la karakter-disvolviĝo de artisto kaj tiu de lia epoko estas la plej ideala kondiĉo por granda, individua arto. Ni ankaŭ devas memori, ke en ĉiu periodo kaj kampo de civilizo iuj individuoj estas de la esence emocia tipo, aliaj de la intelekta, ankoraŭ aliaj ekvilibre feliĉumas aŭ oscile nervozumas inter tiuj du. Estu kiel ajn, la neevitebla fluo de la evoluo ne devas sieĝi la individuecon de artkreantoj por ĝin verki kaj diserigi – male ĝi devas levi kaj plifortigi la apartajn distingecojn de la artistoj.

La evoluo de la Esperanto-literaturo estas laŭ la normala direkto, ke infano estas emocia, sed kreskante ĝi intelekte maturiĝas. Tio ĝenerale ankaŭ validas por la artisma evoluo de poeto aŭ pentristo. Tamen faktas, ke ĉian arton kiel ankaŭ ĉian socian fenomenon, kies plej elstara karakterero fariĝis la intelekto, minacas la morta danĝero fariĝi malplena formo sen ia interna vivo, kaj la sola savmaniero estas revekiĝo de la emociaj fortoj, sufiĉe potencaj por startigi denove la tri-stadian vicon de disvolviĝo. Ke nia literaturo iam atingos tiun krizan punkton estas ekster dubo: mi ekzemple tre scivolas vidi tiun verkon de William Auld, kiu sekvos post La Infana Raso.

Edwin de Kock estas unu el la plej rimarkindaj poetoj de nia juna generacio. Per sia unua libro kaj precipe per la unika poemego Kvin Elementoj li senhezite eniras la trian stadion de nia literaturo, la stadion de analizo, por akceli nian kulturan progreson laŭ la neŝancelebla paŝado de la evoluo. Ke li eklernis Esperanton antaŭ nur tri jaroj, devas mirigi kaj admirigi nin pri liaj neordinaraj kapabloj. Tiu fakto – krom lia junaĝo (28 jaroj) – estas atentinda, kiam oni konsideras tion, kion li jam atingis, kaj cerbumas pri liaj eventualaj farotaĵoj sur la larĝa bazo de Kvin Elementoj. Tiu ĉi poemego, majesta en sia amplekso, fekunda en sia simbolozo, honesta en sia vizio, kun ĉiuj siaj malkonformaĵoj apartenas al tiuj malmultaj poemoj en nia literaturo, kiuj antaŭ ĉio atestas tiun celkonscian kuraĝon, kiu karakterizas la majstropoeton. Kvin Elementoj havas tion komunan kun La Infana Raso, ke ĝin konsistigas iom fragmentecaj, diverstemaj kaj diversteknikaj poemoj, sed ĝi estas ankaŭ unuaĵo kunligita de ĉiam revenaj temoj kaj aludoj. Ekzemple, ĉiu sekcio enhavas bildojn el antikva urbo, kiu cetere povas esti konsiderata kiel simbolo de nia civilizo. Samtempe la variaĵa komplikeco de la poemego simbolas ion streĉe interesan el psikologia vidpunkto, nome la funkciadon mem de la kreprocedo, kiel ĝi transcende disvolviĝas en la peranta menso de granda poeto. Se ni ne tute fremdas al poeto sperto, ni scias, ke la vortesprimaj rezultoj de la plej alta kreprocedo neniam povas esti tute klaraj, ĉar la esprimpovo de la vortoj estas limigita: venas momentoj, kiam por poeto la esprimo plej proksima al lia vizio estas senvorta a-a-a. La senperfekteco de la parolo ne tiom ekstreme sufokis la kanton de Edwin de Kock, sed ĝi plurfoje muldis lian esprimadon ĝis la dialekto de la subkonscio. Kompreni ĝisfunde poemon, kia estas lia Kvin Elementoj, sinonimas intiman partoprenon en la mentaleco de la poeto dum la tempo de kreado, kaj "penetri tiun ĉambron" kiu povas? Restas la alternativo ensorbi la poemon impresionisme, kvazaŭ muzikon; tiuj pli prifaktemaj devas kontentiĝi je tio, kion diras al ili la vortoj . . .

"Kvazaŭ muzikon", mi diris. Edwin de Kock verkas por la orelo; li havas siajn proprajn, ellaboritajn ideojn pri la prozodio. Inter jamboj kaj trokeoj li ne akre distingas, sed ilin miksas, laŭ opinio, ke el parola vidpunkto tia efekto ofte estas pli kontentiga. Al tiuj rekonantaj nur la tradiciajn ritmojn liaj versoj ofte nepre efikos kiel stumblaj, sed post alkutimiĝo ili certe ankaŭ rekonos lian nekonformecan teknikon. Li multe kaj efike aplikas la senriman versadon kaj tiel faras tre plaĉan benon al la oreloj, kiujn tro ofte surdigas la rimvortaj tintoj ĉe niaj poetoj. En kelkaj siaj mallongaj poemoj li tamen montras, ke li ankaŭ bonege regas la arton de rimado kaj la fiksajn formojn kiel la soneton kaj la rondelon. Ĉu lia Vilanelo estas la sola en nia literaturo?

Edwin de Kock ne estas facila poeto. La simboloriĉo de liaj poemoj, iliaj kompakteco kaj originaleco, estas tre neordinaraj kaj metas ilin en la vicon de la avangarda trupo de niaj poetoj. Tamen eble estas la honesta integreco kaj tre malfalsa tono, tiel esence ligitaj al liaj poemoj, kiuj antaŭ ĉio nin ravas. Kaj ni konscias, ke malgraŭ la fakto, ke li certe apartenas al la "tria stadio" en la poezi-evoluo, lia emociriĉa animo daŭre pulsigos liajn analizecajn versojn, ĉiam savante lin de la danĝero de poezia amnezio. Edwin de Kock: pri li ni povas esti certaj ĉar li devas kanti!

Reykjavik (1958)

(Projektita Antaŭparolo, kiu poste aperis en Bona Espero, n-roj 3 kaj 4, 1985.)

 

 

Reen al:

Kvin elementoj Edwin de Kock Ĉefpaĝo originala literaturo