William Auld:

FINFINE ĈI FRUA VERKO

Antaŭ jam pli ol dek jaroj – nekredeble kiel la jaroj rapidege forpasas! – mi povis preskaŭ lastmomente enmeti en mian aperontan Esperantan Antologion du partojn el pli longa verko de preskaŭ nekonata sudafrika poeto, pri kiu mi jam eksentis, ke jen aperis ankoraŭ unu grava talento en la internacia lingvo. Ke tiu mia sento estis prava, ĉiu jam, post dek jaroj kaj du gravaj volumoj (Ombroj de la kvara dimensio kaj Fajro sur mia lango), povas mem konstati. Kaj tamen mi ĉiam miris, ke neniam kaj nenie aperis la kompleto de tiu ekscita kaj valora Kvin elementoj, eĉ ne en lia unua libroforma kolekto. La lirikoj de Edwin de Kock estas verkoj gravaj, sed same kiel la simfonioj de grandaj komponistoj, la pli ampleksaj verkoj ŝajnas al mi finfine pli funde konentigaj (pacon al la esceptoj!). Ke nun finfine, malfrue sed ne tro malfrue, ni povas konatiĝi kun la tuta verko vere ĝojigas min.

Kaj efektive ĝia apero en la nuna epoko eble ne estos sen signifo por nia kulturo. La kriterioj de Literatura mondo kaj Parnasa gvidlibro, tiel necesegaj por doni sabilecon kaj solidarecon al juna amatora kaj preskaŭ senradika internacia poezio, jam renkontas kontraŭstarojn kaj ribelemon. Juna generacio, kiu sentas eluzita la parnasismon, serĉas novajn vojojn por la poeziaj formoj en la lasta kvarono de la nuna jarcento. Tio ŝajnas al mi bona kaj natura. La malnova prozodio iĝas tro facila, tro gurdita; post la grandaj majstroj de L.M. kaj la epoko post-Kvaropa, kio restas farebla? La voĉoj iĝis tro anonimaj; oni eltrovu sian individuan parolmanieron! La du Elementoj, kiuj fermis la Esperantan antologion, per sia fundamenta nekonformeco kvazaŭ aŭguris estontecon, en kiu la poetoj forlasos iom post iom la formanĝitajn paŝtejojn por penetri en la arbarojn de la ĉirkaŭa regiono. Eble hodiaŭ la pli vasta publiko estas preta juĝi tiun ĉi verkon iom pli libere, iom malpli dogmeme, ol pretis iuj privataj individuoj antaŭ dek jaroj?

Ĉar tute sendube la prozodia malkonformismo de E. de Kock estis fonto de rifuzemo surprize akra ĉe larĝaj tavoloj de la instruitaj legantoj. Kaj ĉi tie estas necese diri, ke laŭ mia opinio oni tro atentis teoriaĵojn kaj nesufiĉe studis la verkojn mem, ne nur en la kazo de E. de Kock, sed ankaŭ ĉe aliaj verkistoj. Post la Unua Mondmilito la ĉefa, preskaŭ ekskluziva, ritmo de la esperanta poezio estis pure jamba; el la esceptoj, la plimultaj estis do pure troĥeaj. Teorie, surbaze de la formo de la plimultaj individuaj vortoj, la "natura" ritmo estas troĥea aŭ amfibraka, aŭ miksaĵo de la du. Tiun formon mi mem prezentis en La infana raso, sub tiu formo, kiun oni hodiaŭ nomas la kvinakcento. Sed praktike la jamba montriĝis la plej vivokapabla, kaj la plimultaj sendubaj ĉefverkoj de nia poezio antaŭ 1957 etis verkitaj purjambe.

Brendon Clark, surbaze de malĝusta rezonado, atakis la jambadon, kaj por pruvi la superecon de la troĥeo kaj la amfibrako verkis multajn tedajn versaĵojn, kiuj pruvas ĉefe, ke Clark ne estis poeto. Oni povus lin lasi al la dezerto de forgesiĝo, se ne okazus io stranga: lian tezon legis la juna Edwin de Kock kaj trovis ĝin almenaŭ parte konvinka. De Kock tiutempe ne konis la klasikan skolon. Sed li, kontraste al Clark, estis poeto, kaj li komencis verki poemojn, kiuj vere meritis atenton kaj devis propeti atenton por liaj teorioj. Al multaj, tamen, liaj teorioj kaj eĉ liaj poemoj severe malplaĉis; iuj eĉ nomis ilin "dangero" por la kulturo esperanta. Tio estis nerekta komplimento, ĉar Clark mem neniam ŝajnis danĝera. Oni asertis, ke la strangaĵoj [de] de Kock originis en la fakto, ke li estis sur la periferio de la esperanta mondo, malproksima kaj izolita, kaj simple ne konas la norman Esperanton. La malpravecon de tiu aserto pruvas tutsimple la tempopaso, kaj li estas nek pli izolita nek spirite pli "malproksima" ol la plimulto en ni, kiuj ne loĝas en unu el la ĉefaj movaj centroj. Li montriĝis unu el la malmultaj veraj posedantoj de nia kulturo.

Nu, kiel ajn, la teoriojn de nia aŭtoro oni atakis, kaj liajn poemojn oni multe neglektis. La recenzoj de Ombroj de la kvara dimensio ĝenerale pritraktis, malaprobe, la kelkpaĝan postnoton en kiu de Kock teoriumis, je kosto de la poemoj mem. Sed – pli triste! – kiam aperis en 1967 la dua kolekto, Fajro sur mia lango, en kies postparolo de Kock radikale modifis la pli fruan teorion, la recenzoj ĝenerale reagis kvazaŭ nenio ŝanĝiĝis: denove oni atakis ls teoriojn (anstataŭ aprezi la verkojn) – sed oni simple ripetis la malnovajn argumentojn, ne agnoskante la novan sintenon de la aŭtoro. Almenaŭ unu leganto ekhavis impreson, ke la recenzantoj eĉ ne legis la novan postparolon, aŭ ili legis ĝin kun tiel fortaj antaŭjuĝoj, ke ili ne povis rimarki la maturecon de la nova teorio. Ĉar tie la konkudoj etas tri, kaj ili ŝajnas al mi absolute nekontraŭdireblaj. Mi eltire citas:

"Unue, en la trokeo Esperanto posedas por sia metrika repertuaro valoran alternativon al la multuzata jambo. Tio estas kordo, kiu ankoraŭ eltriligos noblan muzikon . . . Due, klaras, ke ne la metro mem, sed la poeta individueco utiliganta ĝin, kreas ritmajn efektojn kaj belecon . . . Trie . . . estas . . . evidente, ke malgraŭ multjarcenta praktikado farde tuta spaliro de poetoj, la prozodio ne montriĝas . . . jam definitive formulita . . ."

Nur bigotulo povus kvereli pri tiuj konkludoj.

Konfesinde, min mem ne multe koncernas aprioraj teorioj pri la metriko. Kiel mi skribis iam:

"La sola valida regulo pri la ritmo estas: AŬSKULTU AL ĜIA SONO. Tute konkrete, se ni prenas la strofon:

La gren’ inundas. Riĉon vome ĵetas

Maŝinoj. Fluas kun miel’ kaj mosto

La akvo. Flugas por la pentekosto

Elektaj langoj. Paradizo pretas, (Kalocsay)

estas indiferente, ĉu ni nomas la uzitan verkon (laŭ Waringhien) ‘kvinjambo kun fina senakcenta silabo’, aŭ (laŭ Edwin de Kock) ‘kvintrokeo kun komenca senakcenta silabo’ – la verko estas tute la sama, kaj ĝia ritmo ne ŝanĝiĝas eĉ mikroskope pro la diversaj klarigoj!" Sed oni devas rekoni, ke la publiko estas konservativema, kaj ke ĝi reagas pli favore al sonoj, al kiuj ĝi kutimiĝis, ol al sonoj iom novaj. (Pripensu nur la historion de la muzikarto!) La herezaj sonoj [de] de Kock vere malplaĉis al multaj oreloj kutimiĝintaj al pli regulaj ritmoj "kvazaŭ perfingre kalkulitaj". Oni povas konstati hodiaŭ, ke inter la klera junularo de nova generacio de Kock estas tre alte taksata; tia estas la kompenso de kuraĝa pioniro, kiu pli-malpli serene iradis sian vojon malgraŭ la senkuraĝiga akcepto de la tiama legantaro. La nova generacio renkontas liajn verkojn senantaŭjuĝe kaj rekonas en ili la poezion; iliajn ritmojn ili akceptas kiel egale "naturajn" kiel alies.

Esperanto posedas multajn talentojn, kiuj aperis, brilis kaj malaperis. Juneca entuziasmo forvelkas diverskaŭze; la vivo denove englutas tiujn, kiuj ne trovas la atenditan renomon, kiuj ial ajn seniluziiĝas, aŭ simple konkludas, ke aliaj agadkampoj estas pli gravaj. Sed por kelkaj la internacia lingvo iĝas egala aŭ eĉ pli grava ol la nacia lingvo; ĝi fariĝas eĉ la ĉefa lingvo por iuj kreuloj, kaj per ĝi ili faras sian plej intiman vivlaboron – la kreadon de artverkoj, kio por iuj elektitaj animoj estas pli grava ol profesia kariero (eĉ en nacia lingvo neniu vivas per la poezio sola), panakirado aŭ kion pensas la najbaroj. Edwin de Kock estas unu el ili. Tion, kion li havas por diri, tion, kion li havas por doni, li dediĉas al Esperanto. La daŭra valoro de lia vivoverko, lia senmorteco, dependas de la estonteco de la internacia lingvo. Li jam aliĝis al tiu elektita grupeto, kies fido pri la afero Esperanto estas senrezerva laŭ la plej fundamenta senco. Lia verkaro iĝis por la esperantistoj io, kion oni ne plu povas flankenigi kiel devia, kiel fenomeno ignorebla ĉar malaperonta. Ĝi signifas, ke oni devas fine legi ĝin kaj koni ĝin.

Tial estas grave, ke ni povu legi kaj koni ankaŭ tiun ĉi fruan verkon. Ne mirigas min, ke de Kock malatentis ĝin post ĝia senkuraĝiga frua akcepto; por la artisto la verkoj jam verkitaj ne plu estas io grava. Por ĉiu poeto la plej grava poemo en lia verkaro estas ĉiam . . . la verkota. Mi mem ne plu kapablas legi miajn fruajn poemojn sen forta sento de ĝeniĝo kaj miro, ke mi iam trovis ilin eldonindaj. Tial mi bone komprenas, ke por de Kock dum longa tempo la Kvin Elementoj povis kuŝi en tirkesto; tamen mi ĝojas, ke li fine elprenis la verkon kaj ĝin eldonis, ĉar ĝi certe ŝajnas al mi grava kaj atentinda.

Stranga recenzo! Mi konstatas; ĝi apenaŭ tuŝas la recenzatan volumon! Nu, sed ĉikaze pli grave ol priskribi tion, kion la delektema leganto trovos mem, ŝajnas al mi, estas agnoski unu fojon por ĉiam la solidan rolon de tiu ĉi poeto en la historio de nia originala literaturo. Kiom koncernas la verkon mem, mi rimarkas, ke mia kolegino Daphne Lister, en "British Esperantist", nomas ĝin "Verko skue nobla". Pli bone mi ne povus ĝin etikedi.

(Recenzo en Norda Prismo, 1970, n-ro 4)

 

 

Reen al:

Kvin elementoj Edwin de Kock Ĉefpaĝo originala literaturo