Kia la postulemo, tia la rikolto?

Kiel fartas hodiaŭ la Esperanta beletra prozo? Kompreneble ne facilas resume respondi tian demandon, sed se la rezultoj de la Belartaj Konkursoj iel spegulas ĝin, oni devas sufiĉe grave maltrankvili.

De kvin jaroj, do dum 2013-2017, ĉiuj verkoj premiitaj kaj honore menciitaj ĉiujare aperas en volumeto de Mondial sub la titolo Belarta rikolto. Krom la verkoj mem aperas tie ĝenerale prijuĝaj raportoj de la prezidanto de la Konkursoj, Humphrey Tonkin ĝis 2016 kaj Miguel Fernández en 2017, kaj kelkfoje ankaŭ aliaj tekstoj pri la Esperanta literaturo.

En 2013 Tonkin skribis:

Se oni volas havi pli da valoraj konkursaĵoj en la Belartaj Konkursoj – pli da verkoj entute – necesas konvinki la publikon legi ilin. Kompreneble la publiko kaj la verkistoj ekzistas en simbioza rilato, sed, unuavice, postulema publiko produktas ĉefverkojn, ne inverse.

Ke pli alta postulemo de la publiko altigus la nivelon de la verkoj, ŝajnas ideo bela sed iom necerta. Miaflanke, leginte sinsekve ĉiujn premiitajn prozaĵojn de la lasta jarkvino, mi ne tre emus konvinki la publikon legi ilin, ĉar miajuĝe la plimulto apenaŭ valoras la penon. Jen eble tro negativa vidpunkto; tamen ankaŭ la juĝantoj evidente ne konsideras la nivelon alta, ĉar dum kvin jaroj oni nur unufoje aljuĝis unuan premion pri prozo – inter entute 112 konkursintaj kontribuaĵoj. Per tio la branĉo Prozo elstaras negative en la Konkursoj, sed mi ne scias, ĉu tion kaŭzas pli malalta nivelo de la konkursaĵoj aŭ pli altaj postuloj de la prozaj juĝantoj, kompare kun tiuj de la ceteraj branĉoj. En la dua okazo, tio certagrade malkonfirmus la ideon de Tonkin.

Laŭ la raportoj de la prezidantoj ripetata manko de la konkursaĵoj estas erarplena lingvaĵo kaj malzorga tajpado. Mi dirus, ke se tio estus la plej gravaj problemoj, ni povus esti feliĉaj, ĉar tiajn mankojn eblas almenaŭ parte ripari per redaktado, kion oni ankaŭ faris en la eldonoj, kvankam ne plene. Sed redaktado ne povas aldoni bonan temon, ekscitan intrigon, kredindajn scenojn, konvinkajn personojn, naturajn dialogojn, psikologion, realismon, spritecon, humuron, povon kapti, distri aŭ profunde tuŝi la leganton, nek ĉion alian, kio ofte mankas al la plej multaj premiitaj verkoj. Ni kompatu la juĝantojn, ĉar se ĉi tiuj verkoj estas la supro de la glacimonto, kia do estas la subo, kiun ili devis tralegi por elkribri ĉi tion?

En siaj raportoj Tonkin plurfoje esprimis la ideon, ke la Esperanta literaturo devus posedi proprajn trajtojn, esti parto de propra kulturo:

Sed librojn (aŭ retajn tekstojn) oni prefere ne legas en izolo, sed en situacio, en kiu oni sentas sin parto de komunumo, kun komunaj valoroj, komuna estetiko, kaj komuna sento de formoj. Alivorte dirite, devas ekzisti iu psika aŭ socia spaco, kiu nomiĝu “la literaturo de Esperanto”. Sen tiu komuneco Esperanto-literaturo fariĝas por la leganto simpla kolekto de naciaj verkoj hazarde verkitaj ne en la nacia lingvo sed en Esperanto. [...] Institucioj kiel la Belartaj Konkursoj ekzistas ne nur por instigi kaj kuraĝigi verkantojn en Esperanto, sed ankaŭ por krei tiujn normojn, tiujn komunajn perceptojn. (el Belarta rikolto 2013)

Tiu ideo laŭ mi estas tre diskutebla, eĉ kontestinda. Al mi ĝi sonas iomete kiel ŝima vidpunkto el pasinta epoko, aŭ – eĉ pli malbone – kiel proksima al politike danĝera ĥimero. Mi persone legas multege da beletraĵoj en mia gepatra lingvo, la sveda, sed pli ol duono de ili estas tradukaĵoj el aliaj lingvoj, kaj eĉ de la origine svedlingvaj verkoj mi certe ne deziras komunajn normojn aŭ estetikon.

En sia lasta jaro 2016 Tonkin citis sian antaŭulon Baldur Ragnarsson, kiu siavice citis la iaman juĝanton Ivo Rotkvić, kiu en 1979 skribis:

Por ke iu prozaĵo en la internacia Esperanto-konkurso ricevu la trapasrajton al la unua tronseĝo, ĝi devus nepre havi ŝvelgrajnan literaturan valoron, ĝi devus esti rendevuo de la aŭtoro kun tiu ĉi tumulta jarcento, samtempe plej mirinda kaj plej kruela, profunde tragika kaj frenezume orgiema. Ĝi, la dinamika literatura kreaĵo, povus servi kiel vadŝtonoj, saltpaŝe uzataj de la originalaj Esperantaj verkistoj por – temp-al-tempe – venkopreni pontokapetojn eĉ en nacilingvaj revuoj. Bedaŭrinde la ĉi-jara konkurso ne enhavas tian literaturan ŝarĝon… La priverkitaj mikrokosmoj de la aŭtoroj estas fremdaj al la nervovivo de la nuna tempopunkto, ili estas tedinfektaj kaj la beletra nivelo ne trarompas la kadron de lernolibraj taskoj.

Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste, mi povus ripeti lian prijuĝon, kvankam per pli ĉiutagaj vortoj. La plej multaj premiitaj prozaĵoj dum 2013-2017 ŝajnas al mi malmodernaj, sentimentalaj edifaĵoj, senspritaj rakontoj, enuaj priskriboj, konfuzaj verko-provoj. La verkintoj ne volas aŭ ne kapablas krei scenojn kun agantoj; anstataŭe ili klarigas. La novelaj personoj restas senvivaj pupoj aŭ ideoj. Forestas dialogoj, aŭ kiam ili aperas, oni plu aŭdas nur la tedan voĉon de la verkinto. Ofte mankas klara vidpunkto de la rakontado. Mankas eblo senti ĉeeston en la okazaĵoj.

Kelkaj premiitoj bazas sian rakonton sur surprizo. La leganto pensu ion, sed fine montriĝas ke validas io tute alia. Ĝenerale tio estas nematura kaj naive nesukcesa ideo pri kiel krei literaturaĵon. Fakte, ofte la malo funkcius pli bone: unue anonci la finon, la solvon, kaj per tio veki scivolon ĉe la leganto, kiel oni venos al tiu fino.

Mi ŝatus diri al estontaj konkursantoj: Kreu personojn, donu al ili individuecojn, metu ilin en konkretajn situaciojn realismajn aŭ alimaniere konvinkajn, enkonduku konflikton aŭ dilemon, konfrontu la personojn unu kun la alia, igu ilin agi sendepende, surbaze de siaj kondiĉoj, kaj fidu ilin, respektu ilin, aŭskultu ilin! Elektu vidpunkton, el kiu rakonti la historion, ĉu de ekstere, ĉu de unu el viaj kreitoj, kaj restu ĉe tiu vidpunkto. Ne klarigu! Fidu, ke la leganto estas vivulo pensanta, iufoje eĉ pensema!

Krom tio, mi rekomendus multe legi. Legu Esperantajn verkojn por ensorbi la praktike uzatan lingvon. Kaj ĉian literaturon por kontempli, kiel krei beletraĵojn.

Dum la jarkvino oni premiis 17 prozajn verkojn de 9 personoj el 7 landoj. Temas pri unusola unua premio, kvin duaj, ses triaj kaj kvin honoraj mencioj. Plej premiita estas Ewa Grochowska kun kvin aljuĝoj. Ŝiaj verkoj estas simplaj rakontoj de eksmoda stilo, ofte edifaj, sentimentalaj aŭ eĉ stultaj. Inter ili mi ŝatus aparte mencii nur la rakonteton Eskapo, honora mencio de 2013, kiu estas provo prezenti la internan vivon de maljunulino, kvankam en iomete edifa tono kaj kun ne tre adekvata fino.

De Jesper Lykke Jacobsen tri verkoj estas premiitaj, kaj al li apartenas la sola unua premio, de 2016. Tiu novelo, La paradiza turo, ja meritas sian premion. Ĝi estas bona rakonto, kiu baziĝas sur originala ideo kaj interesa temo, sufiĉe lerte plenumita, kvankam sen tre atentokaptaj okazaĵoj kaj – kiel ofte okazas – iom stumpa fino. La du protagonistoj – plenkreskulo kaj infano – estas trafe sed iom pale konceptitaj, la medio bone bildigita.

Lia novelo La tirkesto, tria premio de 2015, estas eble la sola el la 17 tekstoj, kiu prezentas, laŭ la vortoj de Rotkvić rendevuon de la aŭtoro kun tiu ĉi tumulta jarcento. La temo estas interesa kaj originala, kaj ĝia plenumo sufiĉe bona kvankam kun iom ŝancela vidpunkto. Problemo pri ĉiuj tri premiitaj noveloj de Jacobsen estas la lingvaĵo, kiu ne estas bone adaptita al la rakontoj sed tro farĉita per maloftaj vortoj en tro vepraj frazoj. Precipe en La paradiza turo, kiu okazas antaŭ jarcento, la modernismaj lingvaj ingrediencoj impresas anakronisme, sed ĉiuj tri noveloj gajnus multe per pli simpla kaj glata lingvaĵo. Mi ŝatus aliĝi al la konsilo de Schopenhauer: oni uzas kutimajn vortojn dirante nekutimajn aferojn. Tro ofte Esperantaj verkistoj faras la malon.

Kiel ekzemplon mi traktu la trian premiitan novelon de Jacobsen, La Punĉbovlo de la diablo, tria premio de 2013. Ĝi havas intrigon, kiu povus fariĝi drama kaj atentokapta. Iom ĝenas, ke li ŝanceliĝas inter kvin diversaj vidpunktoj, el kiuj du de tute flankaj personoj. Sed pli grava problemo estas ke ni ne estas invitataj en la situaciojn, sed ricevas nur la klarigojn de la aŭtoro per iom peza lingvaĵo. Mi donu citaĵon. Kiam patrino ekvidas sian filinon post ok jaroj, ŝi vokas sufiĉe nature: – Ho, mia Dio! Sed tuj la aŭtoro elĵetas nin el tiu sceno per sia emo analizi: Ne estis tre klare, ĉu tiun alvokon de supernaturaj fortoj kaŭzis la konsterna aspekto de Jennifer aŭ la tiom usona kutimo forpeli ioman emocion per pli alta grado de montrema emocio. Nu, min pli ĝenas la kutimo – ĉu usona, ĉu Esperanta – forpeli min, la leganton, el la okazaĵoj per aŭtora saĝumado. Sed tiu sinteno bedaŭrinde estas sufiĉe tipa de pluraj Belartaj premiitoj.

La sola alia novelo de la periodo, kiu eble meritus unuan premion, estas Burĝonos la migdalfloroj de Nicola Ruggiero, dua premio de 2015. Ĝi estas bela novelo kun poezieca etoso kaj fascina protagonisto. Jen kaj jen la rakonto eble estas iomete tro evidenta, sed kiel tutaĵo ĝi estas sukcesa.

De Lenke Szász estas premiitaj du verkoj, La heliko kaj la lacerto, kiu estas belstila fablo pli sentimentala ol sprita, kaj La akacia parfumo, simpla rakonto en konvena stilo sed kun stumpa fino.

Ankaŭ de Amir Naor du verkoj estas premiitaj, ambaŭ relative konfuzaj kaj malfacile difineblaj. Restas kvar verkoj de kvar verkistoj, el kiuj mi menciu Kristnaska nokto de Paulo Sérgio Viana, belstila simpla rakonto, kaj Tri vortoj de Carys Goldy, kiu kaŝas gravan temon en terura amaso da vortoj, vortoj, vortoj – cetere ĝi estas unu el ses premiitaj verkoj kiuj superas la maksimuman amplekson de 13 000 signoj. Fakte, Prozo estas la sola branĉo kun maksimuma amplekso-limo, kio povas ŝajni malkonvena ĝuste pri prozaĵoj, sed certe necesas por protekti la kompatindajn juĝantojn, almenaŭ se ili pli strikte aplikus la regulon. Pli granda kvanto ne aŭtomate alportas pli altan kvaliton, sed certe pli lacajn legantojn.

Mi finas ĉi vinagran recenzon, petante pardonon al la du restantaj premiitoj eĉ ne menciitaj. Espereble ili iam estonte kreos ion menciindan. Kredeble multaj trovos mian postulemon tro alta. Se jes, restas esperi ke tiu postulemo – laŭ la supozo de Humphrey Tonkin – plibonigos la venontajn belartajn rikoltojn.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Belarta rikolto 2013 Belarta rikolto 2014 Belarta rikolto 2015 Belarta rikolto 2016 Belarta rikolto 2017 Ĉefpaĝo originala literaturo