Postparole
Poeto plej kompleta, Camacho ne nur starigas al si
demandojn, serĉe kaj foje trove al respondoj, sed krome li rigardas atente
la ĉiutagon. Li komprenas la novajn teknologiojn kaj tamen ne forgesas pri
la korpoj, voĉoj, gestoj ĉiutagaj de la dimanĉmatena etbazaro.
Malfacilas, aŭ: muŝkilas[1],
paroli mallonge pri tia poeto. Mi diru, ke mi provis kompreni parton de lia
poetiko en iama recenzo al lia Eklipsas[2]. Mi kredas, ke multo kiun mi skribis plu aktualas
ankaŭ en tiu ĉi poemaro: li plu celas korodstile kaj moke denunci
senpune la falsaĵojn kaj kruelaĵojn okazantajn en la mondo. Aldone al
tio, ni plu havas liajn ofte tre trafajn konsiderojn pri esperantlingvaj poetoj
kaj Esperantujo kun ties movado. Mi mordis miajn lipojn ĉe multaj versoj
kiujn mi mem volintus verki antaŭ ol li. Pro tio, amike kaj afable mi
konfesas ke mi iom malamas lin. Ekzemple kiam li asertas ke niaj poetoj estas
intersticaj, “inter etaj kaj grandaj / kulturoj”; “en ĉi regno de nerdoj”
“esperanta renkontiĝo / similas vilaĝeton efemeran”. Ekzemple ĉe
tiuj versoj mi ekbolis, ĉar mi mem sentis tion kaj tamen neniam kapablis
vortigi, eble ĉar mi tro ĉasis vanajn metaforojn, dum Camacho alcelas
kaj pafas precize, senprokraste. Ĉe aliaj versoj mi malpli ekbolis, sed sufiĉe
dubis: ĉu ne estus pli interesa por la historio de nia literaturo havi finfine
veran duelon, kiel kutime malantaŭ monaĥeja korto, en kamparo, je sunleviĝo?
Serioza poem-leganto ne serĉas la biografion de
la poeto tra la versoj, inter stil-figuroj kaj raraj vortoj. Tiu leganto havas
alian ambicion, nome esperi je riĉa vojaĝo, je aliperspektiva rigardado
de la mondo, la vivo, aferoj eĉ ĉiutagaj kiel amo kaj malamikeco,
kritikoj al la socia sistemo aŭ al nia kara lingva fenomeno kun ties mitoj
kaj litanioj, strangaj inventaĵoj, ekzotaj ĉarmoj. Trafe en Sonetfino li
versas, ke Erasmo el Roterdamo skribis: “Ĉi-monde ni ne loĝas sed
vojaĝas”, kaj jen kun Camacho ni vojaĝas per la komforto de tiuj ĉi
paĝoj plenaj je ardo kaj pasio.
Eble iuj, pro supraĵa legado, kredos lin funde
pesimisma poeto. Tamen, la vero estas pli komplika. Liaj versoj foje nudaj kaj
krudaj plenas je tranĉaj komentoj kaj hiperboloj, t.e. troigoj: li mem tion
asertas, konfese kaj sincere. Kial tiuj komentoj, kial tiuj hiperboloj? Verŝajne
respondo kuŝas ĉe unu el la temoj atakitaj: per la lingvo li kreas
“zombiajn[3]
versojn” kiujn la mondo iam tute ignoros. Kaj tamen ĝi permesas al li doni
la taŭgan distancon. Alie: Esperanto, per la striktaj gramatikaĵoj
kaj vort-trezoro, devigas niajn poetojn doni nepran ordon al la penseroj,
precizan trajton al ŝatoj kaj malŝatoj. Karaktere, Camacho malŝatas
hipokriton kaj superstiĉojn, diktaturojn kaj falsajn demokratiojn.
Poetike, ĉio estas priversinda rekte kaj kuraĝe, honeste kaj
malfalse. Kaj la inspiro blovas de sciencaj artikoloj, alilingvaj libroj, jantaj[4]
silentoj, homaj renkontiĝoj.
Kaj tamen, senforgese pri la senmitiga aliro al la
vivo, Camacho certe rekonas la virtojn de nia zombia lingvo. Ĉu sen ĝi
li malkovrus la islandan aŭtoron al kiu li dediĉas siajn versojn? Aŭ
aliajn feamikojn li renkontus? Verŝajne ne, kaj li iel malkaŝas tion
en la brila Kabeo.
Mi volas rakonti personan anekdoton. Antaŭ jaroj
mi gastigis Jorge kaj lian edzinon Chen, en Rejkjaviko. Kompreneble ni vizitis
Baldur kaj lian familion, tagmanĝis kune kaj pasigis agrablajn horojn. En
la salono de Baldur, la islandano kutime sidas ĉe komforta fotelo
kromnomita “la dezir-seĝo”. Baldur invitis nin sidiĝi sed nur Jorge kuraĝis
tion fari. Kompreneble, li ne malkaŝis sian deziron, nek mi scias ĉu ĝi
iam konkretiĝis. Tamen, ju
pli mi legis la versojn de tiu ĉi poemaro, des pli mi rimarkis multajn
dezirojn kiuj vivigas la koron.
Nicola Ruggiero
Torino, Italujo,
la
3an de Julio, 2017
[1] “muŝkila: malfacila (el la araba, bengala, hindia, persa, turka, urdua ktp, laŭ la noto al la poemo n-ro 96 de Memkritiko, de Victor Sadler, eld. Koko, [Kopenhago], 1967, p. 9; uzita ankaŭ en la poemaro En la profundo)” [el la Glosaro de Brulvunde].
[3] “zombio: kadavro vekita per sorĉo al kvazaŭa vivo de sklava obeado al la volo de mastro; figure, homo aganta kvazaŭ meĥanike, sen propra volo” [el la Glosaro].
[4] “janta: belega (el la Pra-Esperanto de 1881; jam uzita en la poemaro En la profundo)” [el la Glosaro].