Poezio de Jarlo neniam estas teda

Jarlo Martelmonto. Cetercetere. Poemaro kun kompaktdisko. Författares bokmaskin. Stockholm, 2002. 63 p.

"La poezio de Jarlo Martelmonto neniam estas teda", estas mia unua impreso, kiam mi legas Cetercetere, la nove aperintan poemaron de Jarlo Martelmonto, konata kiel poeziisto kaj inter la esperantistaro, kaj inter ordinaraj svedaj poezilegantoj.

Mi kredas ke estas utile citi tion, kion skribas Jarlo Martelmonto mem, inter svedoj konata kiel Jarl Hammarberg, en la antaŭparolo de la libro:

"Kiel sesdekjarulo, en la jaro 2001, mi povas konstati, ke mi jam depost mia junaĝo profunde spertis, ke la modernismo (bildarta, muzika, literaturo ktp) estas mia spirita hejmo, en kiu mi sentas min vere viva.

Mi debutis kiel sveda poeto en 1964, sed jam en tiu jaro mi unue eksciis pri esperanto kaj volis ĝin lerni."

Estas la dua esperanta poemaro de Jarlo, post "AJN" (1983). La modernismo de Jarlo kondukas i.a. al tio ke en ĉiu poemaro oni trovas ion, kion oni ne atendas trovi tie. Eble trajto de modernismo estas ke io nemodernisma devas aparteni al poemaro. En la svedlingva poemaro "att att gata" estis bindita papera buŝtuko kun kun la poeziaj folioj. En "Cetercetere" aperas infaneca (ĉu ankaŭ malinfaneca) kanto "Grimpomuso Klas kantas pri si mem", kiun Jarlo cetere mem kantas sur la kompaktdisko. Cetere, la libro kaj la kompaktdisko estas pli klasike modernisma.

Mi citas la komencon de la unua poeziaĵo:

optoj indoj edoj egoj
adzoj aŭloj haltoj aproj
umoj obloj ujoj kromoj
estoj igoj emoj ardoj
altoj ankroj oftoj eskoj
aroj ogroj infroj iroj
ercoj indroj uroj endoj

Traduki ĝin certe ne estas facila tasko, ĉar la signifo verŝajne ne estas la ĉefa afero, sed la sono. Des pli bone estas ke ĉi foje kun la poemaro estas ankaŭ kompaktdisko, tiel ke ni povas aŭskulti la poezion de Jarlo.

Legu ĝin, aŭskultu ĝin, spertu ĝin, ĝuu ĝin.

Leif Nordenstorm

 

Reen al:

Cetercetere Jarlo Martelmonto Ĉefpaĝo originala literaturo