Poemoj metraj, metroaj kaj metropolaj

Ulrich Becker: Ĉiuj dioj estas for... Novjorkaj poemoj. 103 p. Mondial, Novjorko 2004.

Ulrich Becker, germano vivanta en Novjorko, kiu antaŭ ok jaroj publikigis tre atentindan novelaron La aĵoj kaj la sezonoj, nun per sia propra eldonejo Mondial aperigis poemaron Ĉiuj dioj estas for... Ĝi estas poemaro riĉa enhave kaj forme, plene dediĉita al la urbego Novjorko kaj ties homoj. Laŭ vortoj de la aŭtoro, la poemoj "estas diktitaj al mi de freneza urbo". Cetere, unu novjorkano kredeble pli ol aliaj inspiris ĉi volumon - Uday K. Dhar, al kiu ĝi estas dediĉita, kaj kiu ilustris ĝin per siaj desegnoj.

Laŭforme la poemoj de Becker tre varias. Ni trovas sonetojn pli aŭ malpli strikte klasikajn, ni trovas aliajn formojn de regula metro kaj rima plektado, sed ankaŭ poezion pretan krevigi la ligitajn versojn kaj kelkajn tute liberformajn poemojn.

Mi devas konfesi, ke mi ne estas diligenta poezileganto. La klasikforma poezio signifas al mi malmulton. Ankaŭ poemoj, kie grave rolas sonoj lasas min preskaŭ indiferenta. Pompaj proklamoj kaj omaĝoj, hooj kaj veoj, preskaŭ forpuŝas min. La poezio, kiu penetras en mian malmolan kapon kaj sekan koron, estas tiu, kie ĉiutagaĵoj, konkretaj detaloj, naturo, malsolenaj bagateloj, kunportas en si kaŝitajn subnuancojn, asociigas al mi internajn sentojn, revokas spertojn, etosojn, emociojn el mia memoro kaj menso. Mi ŝatas la poezion de Szymborska, Kyrklund, Sadler.

Do, sendube estas iom aroge aŭ maltaŭge, kiam mi recenzas Esperantan poemaron. La ĉiutagaj vortoj de Esperanto ja nur malmulte kapablas porti tiajn konotaciojn, kiajn mi bezonas por ĝui poemon. Problemas ne nur la malgrandeco kaj juneco de nia lingvo, sed krome ĝia kultura diseco. Se svedo legas svedlingvan poemon de sveda poeto, li plej ofte scias, kian kroman ŝarĝon portas la vortoj uzitaj. Sed se Esperanta poeto skribus pri novembro, ruĝa vino, ulambano, arĝenta mevomalsanasekuro, tiuj vortoj neniel havus saman nuancon por esperantistoj en Svedio, Aŭstralio, Usono, Irano kaj Japanio.

Malgraŭ tiuj rezervoj, jen tamen kelkaj opinioj pri Ĉiuj dioj estas for...:

El la pli ol kvardek metropolaj poemoj de ĉi kolekto, plaĉas al mi interalie du "metroaj" - Metroa raporto el nokta lito kaj Halucino en metroo. La unua estas liberforma priskribo de metroa vojaĝo, kiu - kvankam ŝajne tre ĉiutaga, konkreta - kondukas nin ne nur suburben, sed rekte subkonscien, el kie ĝi levas pensojn, sentojn, memorojn, interalie ankaŭ eĥon pri la 11a de septembro. La dua prezentas erotan revadon pri okaza vidato en metrovagono, kaj ebligas al ni elfiŝi proprajn memorojn, spertojn, revojn, dezirojn, el la profunda rivero de niaj sopiroj. Tamen, ja ankaŭ kelkaj aliaj poemoj impresis min pozitive, do ni eku de la komenco:

La volumo konsistas el tri ĉefaj partoj, plus unu lasta poemo. Unue ni renkontas la urbegon mem, kaj en la poemo La urbo mem akceptas nin tiu urbo, tamen ne tre miele, sed kuspe, aspre, malglate, kontraŭeme, kion la poeto peras al ni per formo tre laŭa.
Hibrido vi, hieno hida,
Hipokritulo, hidro
sonas la unuaj versoj. Jam en la dua poemo, Humoroj en stato de kaptiteco, la urbo tamen iel malfermas sin al ni, kaj en la sekvaj ni ekrenkontas ĝiajn urbanojn, unue almozulon, senhejmulon, amoriston. En ĉi unuaj poemoj ni trovas plejparte versojn mallongajn, kun rimoj, en ligita tamen ne tute egala metro. Ŝajnas iel kvazaŭ la strofoj baraktus por elprovi la limojn de sia ekstera formo. Ofte la vortoj lerte kunsonas, aliteracias. Enhave tamen mi trovas grandparte spertojn ĝeneralajn, ne individuajn. Mankas konkretaj, precizaj lokoj, homoj, momentoj, travivaĵoj.

En La tria matene la urbo kaj ĝiaj anoj ŝajne dum momento da ripozo kunfandiĝas en unu animon. Tiu poemo estas forme simpla, portanta ian "prasenton". Maks kaj Moric en la urbo estas longa poemo, kiun mi eble nomus sociala fabelo. Novjorkado estas sovaĝa kroniko pri la rolo de Novjorko tra la historio. Ĝi estas verkita en ritmo galope Zamenhofa, simila al La vojo, kiu laŭ mi bonege konvenas por ĉi tiu senripoze kataloga poemo.

Nun sekvas poemoj, kiuj ne akordas kun la temperamento de ĉi recenzanto. En Grandeco la poeto pompe, solene alparolas la urbegon. Jen grandaj vortoj, klasika formo, sed pri kio? Mi ne scias. Iom pli plaĉas al mi La poeto, kiu estas alparolo parte gloriga, parte akuza, al la urbo, kvankam mi ne tre aprezas ĝian "vi, ho urbego" - nu, tio sendube aperas "riverence al J. W. Goethe", do mi ne laŭtigu mian pleban voĉon...

Post Novjorko, nerva, senpacienca vicego da dupiedaj versetoj rimaj, kaj klasika soneto David, sekvas la jam komence menciita metroa raporto.
La lumo elŝaltiĝas denove.
Ĉi-foje pli longe, aŭ por ĉiam, iu
Elpakas poŝlampeton, alia alumetojn.
La almozpetantoj sidiĝas kaj
La preĝanto eksilentas timigite.
[...]
Knabino, rigardante tra ambaŭ
Vitraj pordoj komence kaj fine
De la vagono, triste komentas:
Ni estas la lastaj."

En Novjorka lulkanto komplika plektado de rimoj kreas iel lulan, sorĉan melodion. Tamen ĝia enhavo ne estas tre trankviliga, kaj ĉi lulkanto finiĝas per la demando "Kiel veki... kaj... vekiĝi?"

En la dua parto, Unu kun vi, ni forlasas la grandan urban perspektivon kaj plonĝas, se tiel diri, en la litojn Novjorkajn, inter homajn korpojn. Ĝia titola poemo tamen estas miaguste sterila, ŝajne kaperita de siaj rimoj, perfidita de vortoj neesprimivaj:
Mi volas vin igi min voli
Kaj miajn sensojn kontroli
Kaj post mia frunto petoli
Kaj en mia koro patroli."

Jam la dua poemo, Al la dormanto, ŝajnas al mi pli reala, pli korpa, pli viva. En ErotEko ni trovas soneton, kiun mi ŝatus eĉ nomi "sonego", pro ĝia erota vorto-muziko. Aliflanke, en Ne min, ne nun la poeto provas minimumismon per strofetoj konsistantaj el 2+2+5 silaboj. Ne tre sukcese, laŭ mi, krom eble kiel rimekzerco. La jam menciita Halucino en metroo okazas pli multe en la fantazio de la mio ol en la ekstera metrovagono. La duan parton de la poemaro finas aforisma Tri sinsekvaj difinoj de amo.

Trie, en la parto Ĉiuj dioj estas for..., ni jam forlasas la intimon kaj trovas poemojn pri temoj sociaj kaj politikaj, tamen daŭre kun persona perspektivo. Ĝia titola poemo prezentas la situacion, kie perditaj idealoj estas sekvataj de monavido kaj trompo. Ne eblas ne pensi pri la vivo-itinero de la poeto, naskita kaj kreskinta en orienta Germanio, spertinta en Berlino la falon de la muro, nun vivanta en la metropolo de monda kapitalismo. Kaj konsekvence, la poemo Inspiro portas nin
El la iluzioj de la lito
Al la iluzioj de la penso.

En Nefinebla poemo aperas kolero, eble furiozo, se juĝi laŭ la nehaltigebla ritmo de la poemo, kontraŭ "despotoj", "fanatikuloj", "mensogistoj", "riĉuloj" - kaj finfine eble kontraŭ ĉiuj homoj, kontraŭ "la tuta homaro". Aŭ ĉu mi misinterpretas? Alia leganto eble legus alion. En Transiroj ni pasas rapide tra la aĝoj de homa vivo, kie la esprimo "konektiĝi" gravas en ĉiu etapo. Fine ni alvenas kaj trovas ian kvieton en la morto-momento, kie ĉio samtempe ĉeestas: spertoj, sensoj, sentoj de la tuta vivo. Do, en la morto-momento ni iel konektiĝas kun la vivo, kvankam tie la poeto rezignas tiun vorton. Eblas ankaŭ kompreni la poemon kiel deziron sperti tian "konektiĝon" jam antaŭmorte, pere de la amo. Do, eble ni pensu pri "la eta morto".

En "Mia ebria najbaro en drinkejo" ni eble renkontas ebrian soneton, en Ami-Neami la poeto provas kunmeti vortojn, eble por ke ili tiel kune portu pliajn kromnuancojn, kiuj mankas al ili aparte, kaj en Sen titolo aperas densigita soneto pri Esperanto, kie enhavo kaj formo kunagas rezignacie, retenite, minimumigite. Mi notis aparte la rimon "kvinpinteto - pintkvinteto".

Dum ni la pacon festos estas politika deklaro en formo de soneto, sufiĉe emblema por aperi ankaŭ kovrildorse.

En Epilogo aperas la lasta, konkluda poemo de ĉi volumo - Simple la lasta. Ĝi estas balado pri vivo en la urbego, pri la urbego en la kosmo, en sama galope Zamenhofa ritmo (fakuloj nomas ĝin daktila, se mi ne eraras...), kiun la poeto kelkfoje uzas por kvazaŭ kunporti nin nehaltigeble dum sia rajdado.

Nu, multajn poemojn mi ne menciis, kaj pri la menciitaj eblus multege pli paroli, ol la rapidaj skizoj, kiujn mi jene faris. Ĉi tiu poemaro sendube vekos atenton, interesiĝon kaj admiron inter la Esperantaj poeziamantoj. Krome, ne malutilas noti, ke ĝi estas teknike bela eldono, kaj ke la lingvaĵo de Becker estas pli-malpli senriproĉa.

Sten Johansson

 

Reen al:

Ĉiuj dioj estas for... Ulrich Becker Ĉefpaĝo originala literaturo