Du Poemaroj

Emilija Lapenna

El "Monda kulturo", printempo 1963

Per la du sinsekvaj eldonaĵoj de poem-libroj, en la serio de Beletraj Kajeroj numeroj 15 kaj 16, la eldonejo STAFETO montris kaj kuraĝon kaj noblan spitemon. La eldonisto defias nian nepoeziecan tempon kaj nian evidente nepoezieman samideanaron, kiu malgraŭ ĉiuj alvokoj ne aĉetas librojn, kaj poemarojn precipe ne. Tamen Regulo Perez en tiu situacio eldonis du poemlibrojn* unu post la alia. Kiun la estonto pravigos? La eldoniston kiu al la mondo indiferenta por poezio ĵetas plenbrakon da versoj volante tiel devigi ĝin rimarki la belecon de la poezia vorto, aŭ la publikon kiu per sia malinteresiĝo pri poezio lasos la poemarojn kuŝi sur polvoplenaj bretoj en libro-deponejo? La estonto mem respondos.

En la STAFETO-KAJERO No 15 aperis poemoj EKZILO KAJ AZILO de EMBA, aŭtoro kies pseŭdonimon oni deĉifras en la kvara linio de “Prologe”. La “civila nomo” de Emba estas Emeriko Baranyai, la antaŭ du jaroj mortinta hungara poeto, kiu ne ĝisvivis la feliĉon teni en la manoj sian poemlibron. Li mortis unu jaron antaŭ apero de sia verko. La tuta “Prologe”, verko de Norberto Bartelmes, informas nur pli la personeco de la mortinta aŭtoro. El ĉiu frazo spiras profunda aflikto pro la forpaso de la malnova kaj kara amiko kaj kunlaboranto. Bartelmes ne tuŝis la literaturan kvaliton de la poemoj en EKZILO KAJ AZILO.

Emeriko Baranyai estis la naskita poeto. Spontanecon oni sentas en ĉiu poemo, kiuj kune okupas preskaŭ 160 paĝojn. Ĉiuj poemoj estas rimitaj, multaj en 7, 8 kaj 9-silabaj strofoj. Per siaj poemoj li diris nenion novan en la formo kaj enhavo. Sed ĉion li diris sincere, senpoze kaj simple, malgraŭ multaj neologismoj, evidente uzitaj sub la influo de LITERATURA MONDO kaj la budapeŝta skolo. La temoj inspirintaj la poeton Emerikon Baranyai limiĝas al naturo, Esperanto, lia ido kaj la proleta klaso. De la “Printempa venko” ĝis la “Roz’ aŭtuna” la naturo nutris la poezian kreopovon de la poeto, kiu jen prikantis ĝiajn fenomenojn per versoj en kelkaj poemoj atingantaj nur la nivelon de la solida versfarado.

La etajn domojn lante
  silento lulis
en florĝarden’ bluante
  miozotoj okulis.

(Dimanĉa mateno)

kaj en aliaj spiras per subtila poezieco, kiel en PRIMAVERO:

Jen trilas trilo, trile, trila,
jen brilas brilo brile brila,
ĉi-ĉi-ĉi, verdas vasta valo
ĉi-ĉi-ĉi, kantas najtingalo.
  En la brilo, en la trilo
    floras floro, grincas grilo.
Ĉi-ĉi-ĉi, tra la tuta tero
muzikas, dancas primavero.

Estinte la tutan vivon malriĉa, laŭ la informo en la antaŭparolo, Emeriko Baranyai dediĉis kelkajn poemojn al suferoj de la proleta vivo. Domaĝe ke tiuj poemoj, ne oftaj en la esperanta literaturo, ne estas pli fortaj, pli profundaj kaj poezie pli valoraj. Tiaj ili impresas kvazaŭ sincera poezia skizo pri unu temo kiun li nur tuŝis sed ne batis la finan akordon.

Eklarmas mia koro, vin vidante
en zuma laborejo de uzino,
kiam mil mordajn radojn murmurante
movas la monstra forto de turbino,
kaj viajn vangojn en ĉi raba rito
makulas strioj de fulgmiksa ŝvito.

Mizero ekzistas ankoraŭ en la mondo multloke kaj en abundo. La aliaj daŭrigu kie la morto malhelpis la plumon de Emba fari pli por poezie eternigi en la Internacia Lingvo la internacian proletan klason.

Emeriko Baranyai verkis poemojn pro la profunda bezono esprimiĝi poeziforme. Se ekzistas homoj postulantaj de la poezio nur sincerecon de la sentoj, spontanecon de la esprimo kaj senperecon de la komunikado inter koro kaj koro, tiuj certe trovos en la libro “Ekzilo kaj azilo” multajn legindajn versojn. La aŭtoro mesaĝas al la homa koro en sia NOVJARA PENSO:

Nur du aziloj estas
por stulta homa koro:
memoro kaj espero,
espero kaj memoro.

Verŝajne tamen en nia krude prozisma tempo ekzistas ankoraŭ en la movado homoj en kies koroj la versa testamento de la mortinta poeto trovos reeĥon.

En la STAFETO-KAJERO No. 16 aperis la poemoj PROVO ALFRONTI LA VIVON de Ivan St. Georgiev. El unu interkrampa rimarko ĉe la fino de la libro, la leganto ekscias ke la aŭtoro estas bulgaro. Ĉu vivanta aŭ mortinta? Ne ekzistas respondo. Ĉu aŭtoro de iu alia verko? Ne ekzistas respondo. Eble por la verkinto de la tre bona antaŭparolo tiaspecaj informoj ŝajnas banalaj, kaj William Auld en sia teksto bonege klarigis la staton de la esperanta poezio ligante ĝin al la ĝenerala stato kaj evoluo de tiu artobranĉo, sed al Ivan Georgiev kaj lia poezio dediĉis malpli ol unu paĝon. La prezentisto konstatis, ke la poezio de Ivan Georgiev “estas simpla poezio por simplaj homoj”. En la nomo de simplaj homoj ni apelacias al verkistoj de antaŭparoloj kaj al eldonistoj, publikigi estonte almenaŭ 3-4 linian biografian noton pri la aŭtoro. Kial? Ĉar simplaj homoj simple ŝatas.

Kaj kion diri pri la verko havanta tiel pretendoplenan titolon “Provo alfronti la vivon”? Finleginte la libron eble la plej perceptebla sento en la animo estas la granda bedaŭro. Bedaŭro pro la fakto ke relativismo regas ne nur en la sciencaj teorioj, virina modo, kvalitoj de filmoj, sed ankaŭ en la poezio. Se la poemaro de Ivan Georgiev estus aperinta antaŭ 35 jaroj, ĝi signifus malkovron de granda talento, plena de profundaj ideoj pri la vivo, morto, homo. Nun, post kiam la esperanta literaturo elkonstruis la tutan poezian trezoron en kiu svarmas rimite aŭ nerimite, en longa aŭ mallonga verso esprimitaj ideoj pri ĉio ekzistanta inter la tero kaj ĉielo kaj homo kaj kosmo, nun ni rilatas al la poezio kia de Ivan Georgiev kiel malvarmaj analizistoj, serĉante literaturan kvaliton kaj poezian originalecon. Ne estas facile elteni la kriterion pri la kvalito post Kalocsay, Waringhien, Baghy, Kurzens, nek pri la originaleco post Auld, Francis, Thorsen.

Antaŭ 35 jaroj ni kun entuziasmo recitus la unuan strofon el la ELEGIA KANTO:

Ventoforte
ventoporte
  venas la nubar’,
ventolule
ventorule
  veas nigra mar’

Nun, en ĉi tiuj versoj ni trovas ion konatan, ion jam foje esprimitajn, la reeĥon de la poezia temperamento de Hohlov.

En la versoj:

La vivo?
  Sanga areno kaj plor’...

sentiĝas la influo de la morna latva etoso nestanta en la poemoj de Kurzens “Ĉu tio do – la vivo?”

Antaŭ 35 jaroj la poemo NEŜANĜEBLA LIBELO ŝajnus al ni sensacie originala

Piokora     senangora
 id’ aŭrora     akvosora
mal
 sup
  ren
tra la vivo
akvofala
pala
mala
al
la
nenieco
vi iras
kaj miras!

nun tiu verso-vinjeto rememorigas nin al la simile aranĝitaj en la INFANA RASO, kie la longeco de la grand-poemo postulis ŝanĝadon en la verso-tekniko.

Rezonante tiel altrudiĝas la demando: ĉu ekzistas io kion neniu prikantis? Ĉu ekzistas iu estinte sub nenies influo? Ne, ne ekzistas. Sed ekzistas poetoj kapablaj redoni ĉion intelekte konsumitan en formo tre propreca sen rimarkeblaj spuroj de alies influo. Ivan Georgiev ne apartenas al tiuj, sed Ivan Georgiev ne estas imitanto, li estas bona poeto, profunda pensulo havanta tre vastan gamon de la intereso-sfero. Lin nur trafis la malavantaĝo prezenti sin en la mondo jam saturita de la kvalito, ideoj, pensoj, meditado, temoj. Li malfruiĝis 35 jarojn kaj tion la historio ne pardonas, eĉ ne la 76-jara de la movado kaj ĝia evoluo.

————————————————————
* Emba (Emeriko Baranyai): EKZILO KAJ AZILO. Stafeto: Beletraj kajeroj, 15. Eld. J. Régulo, La Laguno, 1962. 164 p. 19×12 cm. Prezo 1,50 us. dol.
Ivan St. Georgiev: PROVO ALFRONTI LA VIVON. Stafeto: Beletraj kajeroj, 16. Eld. J. Régulo, La Laguno, 1962, 112 p. 19×12 cm. Prezo: 1.00 us. dol.