“Eola harpo”
Mikaelo
Giŝpling “Eola harpo” – Moskvo: Eŭropa Jura Universitato, 1999.
- 106 paĝoj
Jekaterinburgon
vizitis vera neĝa vintro: de hieraŭ abunde falinta neĝo kuŝas
surtere kaj ne nur ĝojigas la okulojn per sia netuŝiteco kaj pureco,
sed ankaŭ memorigas al mi la puran, blankan paperfolion, kiu atendas
mian komentarion pri la legita libro. Kaj mi ŝatus komenci ĝin de la
fragmento el unu el ĝiaj poemoj:
“Ekvekiĝi
kaj ekvidi sian vojon blanka, blanka!
La aŭtunan grizan koton kovris nokte la plumono,
Mi, trafinte en la vintron, al la neĝo estu danka:
Kune kun la neĝ’ alvenas kvietiĝo kaj pardono”
Certe vi
jam konjektis, ke mi skribas pri la poezia libro : ) Jes, tio estas la
106-paĝa poemaro de Mikaelo Giŝpling “Eola harpo”, eldonita en 1999
en Moskvo de Eŭropa Jura Universitato. Mikaelo Giŝpling estas unu el
miaj ŝatataj Esperanto-poetoj, kaj mi ofte relegas liajn verkojn,
rememoras liajn strofojn kaj laŭokaze ilin deklamas. Li naskiĝis en
la 1924-a jaro en la siberia urbo Irkutsko, ekde 1943 loĝis en Moskvo kaj
studis en Moskva instituto de kemio. En la sama jaro li aŭtodidakte lernis
Esperanton. En 1957, kiam en Moskvo okazis Tutmonda Festivalo de Junularo
kaj Studentoj, li aliĝis al aktiva Esperanto-agado kaj fondis baldaŭ
junularan Esperanto-klubon “Fajrero” kaj iĝis ĝia prezidanto. Ekde
1998 la poeto loĝis en Israelo. Estas interese, ke nur meze de la sepa
jardeko de sia vivo li komencis tradukadi ruslingvajn poemojn en Esperanton kaj
en 1991 ekverkis originale. Plurfoje liaj poeziaj verkoj gajnis la unuan
premion en Belartaj konkursoj de UEA. Entute estis eldonitaj kvar liaj
poemaroj: “El sisma zono”(1994), “Eola harpo” (1999), “Tie ĉi tie” (2003)
kaj “Vespere” (2008).
Laŭ mi ne
hazarde la titolo de la poemaro, pri kiu mi nun skribas, estas “Eola
harpo”. Eola harpo estas antikva muzikilo, nomita tiel omaĝe al
helena mita mastro de ventoj Eolo; ĝi havas formon de mallarĝa kesto,
ene de kiu estas etenditaj 8-13 kordoj, pinĉataj de vento. Kaj en la unua
poemo de la libro la aŭtoro mem komparas sin kun tiu muzikilo:
“Mi estas
harpo. Mi sonoras
Sub tuŝoj de libera vent’…
Jen sonas rido, jen lament’,
Sed miaj kantoj ne valoras…”
Multaj estas la
problemoj de nia vivo, kiuj maltrankviligas la poeton. Ofte liaj poemoj
aperas sub la influo de la fortaj vivtravivaĵoj. Kaj ni vidas en ili lian
ĝojon aŭ ĉagrenon, doloron aŭ esperojn, ligitajn kun la
estonteco. Ni ofte renkontas en lia poezio filozofiajn meditojn, kiam li trafe
esprimas problemojn de la homa animo kaj strebon al anima ekvilibro, al
harmonio kun si mem kaj kun la naturo kaj mondo. “Por kio sur la ter’
kunvivi ni ne povas? Por kio regas pac’ nur ie en ĉiel?” ,- demandas
li. Kaj denove en alia sia verko:
“Por kio?.. Kiu
tion diros
Kaj trovos sencon de l’ motiv’,
Por kio logas nin la viv’,
Dum nepre nia fin’ aliros?”
Tiuj eternaj
demandoj turmentas lian animon, kaj li serĉas respondojn al ili. La
poemaro “Eola harpo” enhavas buntan kolekton de poeziaĵoj, spegulantaj
diversajn temojn: pri poezio (“ Poeto”, “Versado”,
“Bardo” k.a.); arto (“ La arto”, “ La artisto”, “ Pentro” k.a.); muziko
(“La luna sonato”,” La Naŭa”); literaturaj herooj (“Loĝantoj de l’
merita libroŝrank’“, “La homaj sortoj kaj la libraj sortoj”, “Don Juan”,
k.a.); bibliaj mitoj (“Al la paĝoj de l’ biblio”, “Kaino”, “Noa”,”
Raĥel’”, “Eliro” k.a.) kaj eĉ pri politika situacio en Rusio
(“Mia kara povra land’”,”Elektonte”, “Lecionoj de Historio”k.a.) En liaj
poemoj ege gravan rolon ludas la naturo. La poeto majstre pentras la
ĉarmon de la aŭtuna, vintra aŭ printempa pejzaĝoj, scipovas
per magio de vortoj transdoni la kolorojn kaj aromojn, la belecon kaj varmecon
de la naturo kaj sentoj. Jen, juĝu mem:
“ La milda
sun’, kaj la karesa vento,
Kaj la profunda, diafana blu’…
Ho, kia bel’! Ne pasu la momento –
Ĝi daŭru plu,
Ĝi ĉiam daŭru plu!”
Aŭ ankoraŭ: “La aŭtunan fungaromon
La arbar’ elspiras onde...
Mi ripetas vian nomon –
Senresponde, senresponde…”
En la poezio de
Giŝpling ĉeestas ankaŭ la Esperanto-temo. Kaj kvankam li
skribas:
“Ne
diamanto estos mia kanto,
Sed restos ĝi ne pli ol ĉipa stras’
Kaj tamen ĝin rigardu ĉe okaz’,
Se al vi plaĉas lingvo Esperanto” ,
li kreis belegajn
poemojn, kiuj pruvas la valoron de la Internacia Lingvo. Jen la strofo el la
“Eola harpo”:
“Sed aŭdu
voĉon de krianto
En la dezert’… Sur la paper’
Min gvidis sole la esper’,
Ke iam venkos Esperanto.
Ĝi en aspiroj siaj pravas –
Por tio kantu mia harp’…”
Kaj ĉi tie
maleblas ne citi ankaŭ liniojn el lia fama poemo, aperinta jam en lia
poezio pli poste, “La lingvo de Espero”:
“Min logas tiu
ĉi komuna idiomo –
La lingvo de esper’ de Majstro Zamenhof,
Belsona, kiel flut’, por poezia strof’
Kaj kuniganta homon kun la homo”.
Giŝpling
estas eksterordinara poeto, kiu kapablas krei mirindan poezian mondon,
riĉan je ritmoj, rimoj, sonoj, koloroj, bildoj, kaj liaj poemoj sonas kiel
ravaj melodioj! Eblas longe skribi pri la beleco de liaj verkoj, pri la maniero
kaj formoj, en kiuj la poeto ilin prezentas kaj pri la rimedoj, per kiuj li
esprimas sin kaj vibrigas en ni kordojn, same agorditajn kiel liaj. Sed mi nur
denove citu la liniojn el lia poemo “ La versado”, kiu kronas la priskribitan
de mi libron:
“Poezian
teksi ŝtofon
Sen kutima vefto-varpo,
Kiel pleksas sian strofon
Vento en Eola Harpo,
Kapti pacon kaj kverelon
De la mond’ por verson skulpti –
Nur submeti la orelon,
Nur aŭskulti, nur aŭskulti…”
Mi varme
rekomendas la libron “Eola harpo” al tiuj, kiuj ankoraŭ ne ekkonis
Esperanto–poezion: ĝi en bela kaj klara maniero malfermos al vi la
mirindan mondon de poezio!
Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)
Reen al:
Eola harpo. | Mikaelo Giŝpling | Listo de recenzoj | Ĉefpaĝo originala literaturo |