Marjorie Boulton: Eroj

BOULTON, Marjorie ; Eroj ; ; Tero : al Tibor Sekelj, esploristo kaj antropologo ; La vivanta papilio ; Libero : por D-ro Ivo Lapenna, internacia juristo kaj batalanto por homa libero ; La delira papilio ; Vero : al Reto Rossetti, dufaka artisto ; La filigrana papilio ; 707.092-B.Esp-087 ; [Hexham ; 1958 ; Boulton]

Legu recenzon de Poul Thorsen en Norda Prismo 1959: PLEDO POR LA BUNTA VIVO

Legu recenzon de Clelia Conterno Guglielminetti en La nica literatura revuo n-ro 4 1960: Eroj, kaj aliaj poemoj

Nia konata poetino verkis novan volumon kun la sama talenta arto kiu montriĝis en siaj antaŭaj libroj.

La enhavo estas tre riĉa, la versoj ŝajnas esti fluintaj senpene el la spirito kaj la plumo de la poetino. Estas multaj valoraj ideoj kaj pensoj multaj belaj metaforoj kaj alegorioj :

Respekti la ekziston de 1' najbaro
Jen centro de etiko kaj juro
Kaj jen la fundamento de libero.
Sistemoj malliberas laŭ medioj
Laŭ historioj, civiliz-stadioj
Ĉiuj eraras, ni ne estas dioj.

Nepre simpatia estas la modesto de la aŭtorino. Des pli ni povas rekomendi la verkon ne nur al la granda aro de ŝiaj admirantoj sed ankaŭ al tiuj kiuj ankoraŭ ne konas, malfeliĉuloj, ŝian elstaran talenton sur la poezia tereno.

/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Reen al: Marjorie Boulton - Aŭtoroj - Romanoj - Poemaroj - Novelaroj